Mesaĝoj: 27
Lingvo: Esperanto
robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-januaro-16 23:20:09
nornen (Montri la profilon) 2015-januaro-17 04:21:46
robbkvasnak:Viro gvidanta azenon kiun rajdis graveda virino transiras la dezerton proksime al la urbo Betlehemo. Du soldatoj haltigas ilin kaj demandas al la viro: "Kiuj vi estas?" La viro respondas: "Mia nomo estas Jozefo kaj la virino nomiĝas Maria." La soldatoj laŭte ridas kaj unu el ili sarkasme demandas: "Ja! Kaj la virino havos infanon, kiun vi nomos Jesuon?" La viro rigardas ilin tre konfuze kaj respondas: "Ĉu vi kredas ke ni estas Portorikanoj?"Kia estas la ŝercaĵo? Ĉiuj hispanparolantoj nomiĝas José, María kaj Jesús? Ĥaĥaĥa tre amuze, George.
robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-januaro-17 16:40:42
Demando; Se vere estas blasfemo desegni bildon de Mohameto, ĉu estas blasfemo foti ulojn kun tiu nomo? Kiel oni povas scii kiel aspektis la "profeto" Mohameto? Ĉu la desegnoj en Charlie Hebdo vere similas al tiu "pra-Mohameto"? Aŭ ĉu nur la suspekto ke temas pri li sufiĉas por esti blasfemo?
Polaris (Montri la profilon) 2015-januaro-17 17:26:54
robbkvasnak:"Jesus" estas tre komuna nomo de portorikaj knaboj en Usono.Ne, tio ne estas nenie blasfema. Malserioza? Ĵes. Amuza? Eble...sed blasfema? Ba! Nur estas blafeme se oni estas tiom ofendiĝema ke ĉio kolerigas sin. Estas homoj kiuj praktike SERĈAS preteksto por ke povas koleriĝi.
Demando; Se vere estas blasfemo desegni bildon de Mohameto, ĉu estas blasfemo foti ulojn kun tiu nomo? Kiel oni povas scii kiel aspektis la "profeto" Mohameto? Ĉu la desegnoj en Charlie Hebdo vere similas al tiu "pra-Mohameto"? Aŭ ĉu nur la suspekto ke temas pri li sufiĉas por esti blasfemo?
cellus (Montri la profilon) 2015-januaro-17 17:31:32
La vere ridinda/pliplorinda fakto estas ke la origino de la karikaturaĵoj de Mohameto estis ke dana verkisto volis skribi libron pro junularo pri la komenco de islamo – kaj fakte en pozitiva spirito! La karikaturoj ekestis ĉar neniu artisto kuraĝis fari eĉ pozitivajn ilustraĵojn al la libro.
Poste tre radikala imamo kiu ricevis protekton en Danlando komencis vojaĝi al diversaj islamaj landoj kaj rakontis pri la teruraj karikaturaĵoj. Ĉar tre malmultaj homoj en la mezoriento legas la tagĵurnalon kiu publikis la karikaturaĵojn, ili bojkotis anstataŭe danajn lakton kaj buteron! En iu islama lando kolerigitaj legantoj demonstris kontrabu la karikaturaĵoj svingante nederlandajn flagojn!
cellus (Montri la profilon) 2015-januaro-17 17:36:38
bengthed (Montri la profilon) 2015-januaro-17 21:37:29