Til innholdet

Leĝoj pri blasfemo

fra stilly,2015 1 13

Meldinger: 27

Språk: Esperanto

robbkvasnak (Å vise profilen) 2015 1 16 23:20:09

Viro gvidanta azenon kiun rajdis graveda virino transiras la dezerton proksime al la urbo Betlehemo. Du soldatoj haltigas ilin kaj demandas al la viro: "Kiuj vi estas?" La viro respondas: "Mia nomo estas Jozefo kaj la virino nomiĝas Maria." La soldatoj laŭte ridas kaj unu el ili sarkasme demandas: "Ja! Kaj la virino havos infanon, kiun vi nomos Jesuon?" La viro rigardas ilin tre konfuze kaj respondas: "Ĉu vi kredas ke ni estas Portorikanoj?"

nornen (Å vise profilen) 2015 1 17 04:21:46

robbkvasnak:Viro gvidanta azenon kiun rajdis graveda virino transiras la dezerton proksime al la urbo Betlehemo. Du soldatoj haltigas ilin kaj demandas al la viro: "Kiuj vi estas?" La viro respondas: "Mia nomo estas Jozefo kaj la virino nomiĝas Maria." La soldatoj laŭte ridas kaj unu el ili sarkasme demandas: "Ja! Kaj la virino havos infanon, kiun vi nomos Jesuon?" La viro rigardas ilin tre konfuze kaj respondas: "Ĉu vi kredas ke ni estas Portorikanoj?"
Kia estas la ŝercaĵo? Ĉiuj hispanparolantoj nomiĝas José, María kaj Jesús? Ĥaĥaĥa tre amuze, George.

robbkvasnak (Å vise profilen) 2015 1 17 16:40:42

"Jesus" estas tre komuna nomo de portorikaj knaboj en Usono.
Demando; Se vere estas blasfemo desegni bildon de Mohameto, ĉu estas blasfemo foti ulojn kun tiu nomo? Kiel oni povas scii kiel aspektis la "profeto" Mohameto? Ĉu la desegnoj en Charlie Hebdo vere similas al tiu "pra-Mohameto"? Aŭ ĉu nur la suspekto ke temas pri li sufiĉas por esti blasfemo?

Polaris (Å vise profilen) 2015 1 17 17:26:54

robbkvasnak:"Jesus" estas tre komuna nomo de portorikaj knaboj en Usono.
Demando; Se vere estas blasfemo desegni bildon de Mohameto, ĉu estas blasfemo foti ulojn kun tiu nomo? Kiel oni povas scii kiel aspektis la "profeto" Mohameto? Ĉu la desegnoj en Charlie Hebdo vere similas al tiu "pra-Mohameto"? Aŭ ĉu nur la suspekto ke temas pri li sufiĉas por esti blasfemo?
Ne, tio ne estas nenie blasfema. Malserioza? Ĵes. Amuza? Eble...sed blasfema? Ba! Nur estas blafeme se oni estas tiom ofendiĝema ke ĉio kolerigas sin. Estas homoj kiuj praktike SERĈAS preteksto por ke povas koleriĝi.

cellus (Å vise profilen) 2015 1 17 17:31:32

Laŭ mia scio oni faris desegnojn de la profeto Mohameto jam en la islama kulturo. Sed mi demandas al mi ĉu iu vere scias kiel la profeto aspektis. Probable li ne aspektis kiel blonda skandinavo aŭ ruso. Sed pli ni ne scias.

La vere ridinda/pliplorinda fakto estas ke la origino de la karikaturaĵoj de Mohameto estis ke dana verkisto volis skribi libron pro junularo pri la komenco de islamo – kaj fakte en pozitiva spirito! La karikaturoj ekestis ĉar neniu artisto kuraĝis fari eĉ pozitivajn ilustraĵojn al la libro.

Poste tre radikala imamo kiu ricevis protekton en Danlando komencis vojaĝi al diversaj islamaj landoj kaj rakontis pri la teruraj karikaturaĵoj. Ĉar tre malmultaj homoj en la mezoriento legas la tagĵurnalon kiu publikis la karikaturaĵojn, ili bojkotis anstataŭe danajn lakton kaj buteron! En iu islama lando kolerigitaj legantoj demonstris kontrabu la karikaturaĵoj svingante nederlandajn flagojn!

cellus (Å vise profilen) 2015 1 17 17:36:38

Mi voĉdonis favore al permeso de blasfemoj. Miaj kialoj estas ke leĝo kiu malpermesas blasfemon ĉiam estos instrumento en la manoj de la potenculoj por subpremi la homojn sub ili.

bengthed (Å vise profilen) 2015 1 17 21:37:29

Mi voĉis nee, ĉar oni devas respekti aliajn kulturojn. Sed mi ne kredas je severaj punoj. Oni nur devas montri, ke popoloj povas unuigi, kaj, ke la registaro ne permesas blasfemojn. En Svedio oni ne rajtas eksciti propagando kontraŭ etno. Eble tiu leĝo sufiĉas.

Tibake til toppen