Mesaĝoj: 29
Lingvo: Esperanto
philippe_biras (Montri la profilon) 2015-februaro-15 19:01:02
loek_zijlstra:Sed sen oficiala decido ĥaoso, kiu estas nuntempe, profundiĝos forte.Oficiala decido de kiu? Corsetti, Camacho, Ertl, Ŝram? Zamenhof decidis, kaj UEA/AdE ĝin ne respektas, do la temo ĉiam igos batalo de Don Kiĥot. Do ĉu valoras?
Se iu ĉi tie opinias, ke valoras, plej popularaj familinomoj por esperantigi atendas: aziaj, de Sud-ameriko, de Eŭropo (germanaj, nederlandaj), de Nord-Ameriko, de Oceanio.
skarab_eo (Montri la profilon) 2015-februaro-15 19:08:33
geo_borisov (Montri la profilon) 2015-februaro-15 20:10:32
georgo_g:Mi povus fari ĉi tie sekvan enketon, sed tutcerte demando ne estus: ĉu esperantigi proprajn nomoj. Prefere: kiel...
philippe_biras:Se vi opinias, ke valoras, plej popularaj familinomoj por esperantigi atendasMi opinias ke ne ekzistas problemo pri kiel esperantigi proprajn nomojn, sed bezonas standardoj de ĝi, ke laboru malĥaose. Kaj ĝi dependas de ekz. Akademio de Esperanto, kaj ne de iu sola esperantisto. Do listo de familinomoj ne sufiĉas...
jonas_ciur (Montri la profilon) 2015-februaro-15 22:08:40
Sed ja por lernu-uzantoj pli gravas temoj kiel: "Kial la kristanoj eniros la ĉielon sed la ateistoj ne?", "Ĉu vi kredas je la ekstertera vivo?", "Kio estis Jesuo?", Putin, banderuloj kaj ĉio alia krom la lingvo.
martin_hutch (Montri la profilon) 2015-februaro-16 10:03:08
Eble ni komencu pensi pri nia lingvo tute aliel? Kial tiel grava estas por NI la lingvo? Ĉi tiu ebla entuziasmo ni vendu al aliaj, ke oni estu multe da ni. Do simpleco, reguleco. Ankaŭ legebleco. Ne, Esperanto ne estas fonetika lingvo. Prefere nur preskaŭ fonetika. Gramatikaj reguloj de ĝi foje kaŭzas maleblecon de fonetika legado ekz. ... «ekzemple». Ni kritikas/malkritikas naciaj lingvaj ŝovinistoj, sed ni pripensu kiel la movado estas tiel malforta. Ĉar ni ne volas esti esperantaj ŝovinistoj. Tial estas forta aprobo por fremdaĵoj en nia lingvo, t.e. por enkonduko de kaoso gramatika, de ofta totala mallegeblo, ... de lingva malbezona streso. Ja nuntempe esperantistoj parolas iom kiel robotoj, tute senflue – oni sentas artefaritecon. Do ni preĝu ke specifa legata/prononcata fremdaĵo estu facila? Regulo devas esti simpla, kiel tuta Esperanto. Do jes, plena esperantigo ankaŭ propraj nomoj estas necesa. Ni sentu kiel malgranda nacio (Latvio estas bonega ekzemplo) kaj ni estu fetiĉistoj/ŝovinistoj, sed la esperantaj! Kiel virtuala nacio, kaj ne kiel sklavoj de aliaj lingvanoj. Ni zorgu pri purecon de la lingvo, anstataŭ humiliĝi ni kreu sian mondan ejon.
Aliel restas al ni plendado/plorado pri: Kien malaperis la esperantistoj?
Kien? Certe en – egale mallogikan kiel nuntempa Esperanto – «normalan» mondon. Ne temas pri financoj, sed pri senco de partoprenado. Sinjoro Fetes', Makgil', Ŝefer', Korseti', Dasgupta', Kamaĉo ktp. – eliru el sia MEMRAVITECO, pro viaj pasivecon kaj aktivecon sensencan la lingvo signifas tiel malmulte.
gandialf (Montri la profilon) 2015-februaro-16 10:20:40
martin_hutch:Ni sentu kiel malgranda nacio (Latvio estas bonega ekzemplo) kaj ni estu fetiĉistoj/ŝovinistoj, sed la esperantaj! Kiel virtuala nacio, kaj ne kiel sklavoj de aliaj lingvanoj.Vi troigas. Britio deziras eskapi el EU, kaj vi volas ke Esperanto eskapu el UEA Estraranoj de UEA ne estas «fremduloj», sed esperantistoj kiel ni ĉiuj. Ni diskutu, sed lernu.net estas malĝusta ejo por ĝi.
Plena esperantigo de propraj nomoj tutcerte plibonigus formo de Esperanto, sed ĉu farus revolucion ene de movado – mi dubas.
Ni estas hobiuloj-volontuloj, kaj ne «virtuala nacio». Esperanto-povo? Plejmulto el ni estas naciaj ŝovinistoj, sed ĉu ni deziras esti samtempe la esperantaj?
Se esperanto estos daŭre ekster mondaj financoj, ni estos daŭre utopistoj almozpetantaj pri privilegioj.
Esperanto perdis sian komencan potencialon, sed ja ankaraŭ ne forpasis. Nuntempe nia lingvo povas esti nur tria lingvo de mondano, post la gepatra kaj la angla – ni devas malaltigi niajn aspirojn ke ne igu sektuloj.
mikalojus (Montri la profilon) 2015-februaro-17 18:40:54
En "Lingva helpejo" (diskutgrupo de Iperniti) kontraŭuloj de esperantigo batalas kun tezo ke esperanto estas... plej fonetika lingvo.
Antaŭ dek jaroj estis diskuto, kaj tiam gravaj estis procentoj el libro "La rondo familia – Sociologiaj esploroj en Esperantio". Laŭ tiea enketo nur 2% opinias ke esperantigo necesas. Wennergren opinias ke rezultoj de enketo estu pli kontraŭ de esperantigo. Ŝajnas ke estas ne malgranda grupo de esperantistoj por kiuj fremdaĵoj... riĉiĝas la lingvon, kaj fakto ke "d-ro Z en siaj Lingvaj Respondoj diris, ke oni nepre esperantigu la nomojn" tute ne gravas. Kontraŭesperantiga premo estas tiom forta, ke Auld devis klarigi, kial li aŭdacis esperantigi familinomojn en sia traduko de "La ĉashundo de la Baskerviloj"
Do ĉu vere ni estas kontraŭ fondinto de Esperanto?
skarab_eo (Montri la profilon) 2015-februaro-17 19:05:28
mikalojus:Do ĉu vere ni estas kontraŭ fondinto de Esperanto?Miaopinie ni simple ne scias kiel ĝuste esperantigi kaj faciligas sian vivon uzante originajn skribaĵojn. Tute ne pensante pri legantoj. Manko de kompreneblaj reguloj por esperantigo el specifa lingvo decidis pri rezultoj de menciita enketo. Sed mi dezirus scii kiel okazis enketumo.
Cimerman (Montri la profilon) 2015-februaro-18 13:41:56
mikalojus (Montri la profilon) 2015-februaro-19 14:16:59
Cimerman:Por esperantigo de propraj nomoj mi tute ne bezonas regulojn. Sufiĉas bone aŭskulti, kiel estas la nomo prononcata kaj tion poste fonetike enskribi. Neniu problemo!Vi tutcerte rajtus se nura koncepto de esperantigo estus fonetika (= de Zamenhof). Sed en Esperantujo estas ankaŭ trudata la grafika kaj la semantika. Latinindaj kontraŭuloj de esperantigo de propraj nomoj simulas nur kontraŭfonetikulojn. Nu ja fonetika esperantigo ruinigas la originan nomon: William → Ŭiliamo, Viliamo aŭ Vilhelmo? White → Ŭajto, Whito aŭ Blanko? Tio mortigas ĉiujn diskutojn (bedaŭrinde tre maloftajn). Fakte ili estu tute naciaj. Zamenhof deziris la fonetikan esperantigon, kaj Ŝulco indikas ankaŭ la grafika kaj semantika. Ekz. menciita pli frue [url]pola pensiulo[/url] esperantigis familinomojn kiel fonetika-grafika miksaĵo. Miaopinie plej grava estas ke fremdaĵoj malaperis de nia lingvo, ĉar ili detruas sencon de Esperanto. Unu decido por unu lingvo kaj jes: neniu problemo!