Mesaĝoj: 29
Lingvo: Esperanto
martin_hutch (Montri la profilon) 2015-februaro-21 21:54:11
georgo_g:Mi povus fari ĉi tie sekvan enketon, sed tutcerte demando ne estus: ĉu esperantigi proprajn nomoj. Prefere: kiel... Sed ne ĉi-tempo, ne ĉi-ejo por ĝi.Vi pravas kaj malpravas samtempe. Unuflanke voĉdonado pri evidentaj aferoj ŝajnas sensencaj, aliflanke ankaŭ retorikaj demandoj enketaj povas havi iun celon.
Mi provos fari enketojn pri la temo. Kelkaj, ĉar ĉi tiu simpla temo havas multajn nuancojn, kiuj ne estu preterlasotaj pro ebla miskompreno de lernu-uzantoj.
albert_chabat (Montri la profilon) 2015-februaro-21 23:04:43
martin_hutch:Vi pravas kaj malpravas samtempe. Unuflanke voĉdonado pri evidentaj aferoj ŝajnas sensencaj, aliflanke ankaŭ retorikaj demandoj enketaj povas havi iun celon. Mi provos fari enketojn pri la temo. Kelkaj, ĉar ĉi tiu simpla temo havas multajn nuancojn, kiuj ne estu preterlasotaj pro ebla miskompreno de lernu-uzantoj.Plej grave ke la diskuto daŭros iom longe ol kutime pasinte, ĉar la temo ne estas nur bagatelo.
leporinjo (Montri la profilon) 2015-februaro-22 20:04:00
loek_zijlstra (Montri la profilon) 2015-februaro-22 21:11:50
leporinjo:Zamenhof diris ke iam, Esperantigado de nomoj estos bezonataj. Ĉu tiam jam venis? Mi pensas ke ne. Ni ankoraŭ estas malgrandega parolantaro; kiel utilus esperantigi nomojn? Mi proponas, ke oni esperantigu aŭ ne esperantigu laŭvole, samkiel oni nun faras.Nu, mi ĝisatendis finfine tipa argumento por kontraŭuloj. Kiel utilus esperantigi nomojn? Kaj por kiu utilas fremdaĵoj? Eble, nur por malgrandega parolantaro de senpensaj hobiuloj.
ubuntuo (Montri la profilon) 2015-februaro-23 09:23:33
leporinjo:Zamenhof diris ke iamPlej grava estas havi bonhumoron Revenu ni al la temo post sekva centjaro. Unuflanke tiam sekvos nova generacio, duaflanke estos nur dek esperantistoj-frenezuloj kaj amaso de tute nebezonataj eo-libroj kun – kompreneble – miloj da fremdaĵoj.
martin_hutch (Montri la profilon) 2015-februaro-24 09:36:08
Ĉu danke al ĉi-tiu forlaso Esperanto estas pli internacia (=latinida), grava, populara?
Sed ni diru nek pri tradicio de neesperantigo nek pri malfacileco de esperantigo, sed simple: kial ne? Punkto post punkto. Kaj ĝuste ĉi tie kie aperas novaj uzantoj, kiuj povas havi iujn dubojn. Ni pensu pri ili.
loek_zijlstra (Montri la profilon) 2015-februaro-25 09:54:44
martin_hutch:Mi vidas, ke uloj de "liberafolio" silentas (oscedante?), kaj – miaopinie – multaj lernu-uzantoj dezirus koni iliajn argumentojn por ne esperantigi proprajn nomojn.Ne havas ŝancon por ĝi. Ili estas supre la afero. Ili scias pli bone.
Ĉu danke al ĉi-tiu forlaso Esperanto estas pli internacia (=latinida), grava, populara?
Sed ni diru nek pri tradicio de neesperantigo nek pri malfacileco de esperantigo, sed simple: kial ne? Punkto post punkto. Kaj ĝuste ĉi tie kie aperas novaj uzantoj, kiuj povas havi iujn dubojn. Ni pensu pri ili.
Ĉiuj problemoj pri nuntempa Esperanto estas rezulto de ignorado de Zamenhof. Ĉiuj.
Zamenhof nun estas nur amuleto/ikono/postero. 16 punktoj de gramatiko kaj nenio plu. Kaj ja li antaŭvidis estontajn problemojn gramatikajn, se provizora uzado de fremdaĵoj ne ŝangxos al plena esperantigo.
Jes, Zamenhof estis utopisto, li volis por la mondo unu lingvon kaj unu religion. Sekvaj jaroj inter esperantistoj-naciuloj kaŭzis ke por evoluo de la lingvo li konsentis je provizoraj solvoj. Kaj nuntempaj esperantistoj diris rekte kaj klare: ni laboras por konservi multlingvecon. T.e. por sia propra nacio kaj lando. Nur. Esperanto estas nur ilo por ĝi, propaganda megafono.
Tial verkisto esperanta estos ĉiam nur tradukisto, ne ĉar li ne pensas esperante (kiu pensas?), sed ĉar li pensas nacie. Ne hispane, angle, france..., sed hispanie, britie/usone, francie...
Do se aŭtoro havas en sia familinomo multe da diakritaj signoj, tio signifas ke estas vera naciulo fiera. Kaj fremdaĵoj en lia blogo/artikolo/novelo/romano estas nur konsekvenco de lia tute kontraŭzamenhofa (=nacia) pensado pri la lingvo.
Jes, li rajtas esti naciulo uzanta Esperanton kiel "lingvo helpa". Sed pli doloras, ke ĉi tiu "esperantisto" ne pensas pri eblaj legantoj. Tute. Liaj verkojn legas nur samnaciuloj de li, ĉar nur ili scipovas. Ĉio por gepatrujo! Bedaŭrinde vikipedio estas tiel. Iam "liberafolio" anoncos en siaj "novaĵoj": Őyæxöyåß Äžäšüx forpasis – konata esperantisto, Ginnes-rekordisto – li uzis 1378 fremdajn vortojn sur unu A4. Fiera pro sia filo lando Äšyæžöxyåßä ploregos. Se ankaŭ mi: tutcerte ne pro Esperanto.
Sinjoroj Smith (perfekta familinomo por decidi unupersone kaj anonime), Ŝram, Camacho, Ertl, Wennergren kaj ceteraj klubanoj kontraŭesperantigaj: vi ne rajtas kritiki idistoj, ĉar vi estas malpli bonaj: vi ŝanĝas verkon de Zamenhof en blankaj gantoj. Almenaŭ vi ŝanĝu nomon de via nova lingvo por Kamaĉanto (tiu, kiu drinkas bieron dirante mil lingvojn samtempe)
mikalojus (Montri la profilon) 2015-februaro-26 08:28:15
loek_zijlstra:Kaj nuntempaj esperantistoj diris rekte kaj klare: ni laboras por konservi multlingvecon. T.e. por sia propra nacio kaj lando. Nur. Esperanto estas nur ilo por ĝi, propaganda megafono.Veroj neŝanĝeblaj... Tro malfrue. Naciismoj regas la mondon.
Tial verkisto esperanta estos ĉiam nur tradukisto, ne ĉar li ne pensas esperante (kiu pensas?), sed ĉar li pensas nacie. Ne hispane, angle, france..., sed hispanie, britie/usone, francie...
Do se aŭtoro havas en sia familinomo multe da diakritaj signoj, tio signifas ke estas vera naciulo fiera. Kaj fremdaĵoj en lia blogo/artikolo/novelo/romano estas nur konsekvenco de lia tute kontraŭzamenhofa (=nacia) pensado pri la lingvo.
loek_zijlstra:Iam "liberafolio" anoncos en siaj "novaĵoj": Őyæxöyåß Äžäšüx forpasis – konata esperantisto, Ginnes-rekordisto – li uzis 1378 fremdajn vortojn sur unu A4.Ĉiuj tempoj havas siajn heroojn! Ni ploregu
loek_zijlstra:Sinjoroj Smith (perfekta familinomo por decidi unupersone kaj anonime), Ŝram, Camacho, Ertl, Wennergren kaj ceteraj klubanoj kontraŭesperantigaj: vi ne rajtas kritiki idistoj, ĉar vi estas malpli bonaj: vi ŝanĝas verkon de Zamenhof en blankaj gantoj. Almenaŭ vi ŝanĝu nomon de via nova lingvo por Kamaĉanto (tiu, kiu drinkas bieron dirante mil lingvojn samtempe)Do 69 respublikanoj probable ŝtelus ideon de nova lingvo el esperantaj kongresoj, dum kiuj homoj parolas ĉefe... angle.
martin_hutch (Montri la profilon) 2015-marto-11 12:42:17
skarab_eo:En Vikipedio esperantigita estas ekz. hungara urbeto Segedo (ĉ. 170 mil da loĝantaro), sed la rumana Timișoara (ĉ. 310 mil), germana Karlsruhe (ĉ. 300 mil), turka Antalya (680 mil), vjetnama Hải Phòng/Hai Phong (ĉ. 1,9 miliono !) ktp. ankoraŭ ne.En artikoloj William Auld ne rajtas esti Vilhelmo Oldo (nur malsaĝa mencio: foje esperantigita per Vilhelmo Oldo), sed lia loĝurbeto Dolaro (tutcerte esperantigita de Oldo – nur ĉ. 3000 loĝantoj!) rajtas. Ja ĝi estas fama - kiu ne konas DOLAROn?