پستها: 33
زبان: Esperanto
Christa627 (نمایش مشخصات) 21 فوریهٔ 2015، 1:09:19
Kirilo81:*numeraloj aldonitaj por klarecoChrista627:Sed, samseksemo ne estas homa rajto. Ĝi estas peko, abomenaĵo. Tion diras ne mi, sed Dio, kiu kreis la homojn, regas la mondon, kaj fine venos por juĝi ĉiujn nin!Dio diris, laŭdire (fakte tion skribis iuj homoj), ankaŭ ke
[1]*-viroj ne razu sin,
[2]-viroj ne havu kontakton al virinoj, dum tiuj menstruacias,
[3]-oni mortigu homojn, kiuj laboras sabate,
[4]-oni ne manĝu porkaĵon aŭ krustacojn,
[5]-oni rajtas vendi sian filinon kiel sklavon,
-k.m.a.
Tamen mi neniam renkontis kristanon, kiu respektus tiujn ordonojn el la Malnova Testamento.
Kiel vi elektas, kiujn eldirojn vi konsideras kaj kiujn ne?
[1]-Ĉu? Fakte, estas certaj okazoj, en kiuj viroj devas razi sin, kaj aliaj, en kiuj viroj ja razis sin, sen malbonaj konsekvencoj... Mi ne konas diraĵon, kiu malpermesas razadon; kie ĝi estas?
[2]-Do, verŝajne ili ne faru tion.
[3]-La leĝoj pri mortpuno estis por la Izraela ŝtato; sed montras, kion Dio aprobas kaj ne. Pro tiu ĉi leĝo, multaj Kristanoj rifuzas labori dimanĉe (tio estas, pro la releviĝo de Jesuo, la Kristana ŝabato).
[4]-La Izraelido havis specialajn leĝojn pri tiaj aferoj, por montri ilian apartecon de aliaj nacioj. Sed en la Nova Testamento, tiu ĉi estas specife forigita.
[5]-Se mi memoras ĝuste, tio ne temas pri ĉiama sklaveco; verŝajne "servistino" estus pli ĝusta traduko.
Kleruloj pri la Biblio distingas inter moralaj leĝoj, ceremoniaj leĝoj, kaj ŝtataj leĝoj. La moralaj leĝoj aplikas por ĉiam, ekzemple, ne ŝtelu, ne murdu, kaj simile. La ceremoniaj leĝoj estis plenumitaj en Kristo, ekzemple, kiel oferi bestojn, kio estas "pura" aŭ "malpura", kaj simile. La ŝtataj leĝoj estis specife por la Izraelidoj, sed havas aplikojn por ni nun, ekzemple "faru barilon ĉirkaŭ via tegmento" ne laŭvorte aplikas, se oni ne havas platan tegmenton, sur kiu oni eble promenus, sidus, aŭ simile; sed la pli abstrakta signifo estas, ke oni gardu homajn vivojn per la maniero konstrui; ekzemple, faru barilon ĉirkaŭ naĝbaseno, por ke infano ne falu en ĝin kaj dronu. Mi esperas, ke ĉio ĉi sufiĉe klaras, se ne, mi ne scius kiel pli klarigi.
Krome, tio pri samseksemo troviĝas ankaŭ en la Nova Testamento, en aliaj vortoj; vidu Romanoj 1:26-27, i.a.
emukah (نمایش مشخصات) 21 فوریهٔ 2015، 16:43:25
Christa627:Ĉu tiu ĉi signifas, kiel servistino oni rajtas vendi sian filinon???
[5]-oni rajtas vendi sian filinon kiel sklavon,
[5]-Se mi memoras ĝuste, tio ne temas pri ĉiama sklaveco; verŝajne "servistino" estus pli ĝusta traduko.
Ne, se "neŭtraleco" signifus, toleri ĉion en la mondo sen diri la propran opinion, tiam Esperantujo ne rajtas esti neŭtrala.
Krome, "neŭtraleco" estas neklare definita termino kaj pro tio ĝi ne devus aperi en ian konstitucion.
Kirilo81 (نمایش مشخصات) 22 فوریهٔ 2015، 20:01:30
Christa627:Vidu Lev. 19:27.
[1]-Ĉu? Fakte, estas certaj okazoj, en kiuj viroj devas razi sin, kaj aliaj, en kiuj viroj ja razis sin, sen malbonaj konsekvencoj... Mi ne konas diraĵon, kiu malpermesas razadon; kie ĝi estas?
Se mi bone memoras el pritrakto de la temo aliloke, la kuado de viro apud viro en la MT estas nomata per hebrea termino, kiu indikas kultan malpuriĝon, ne ĝeneralan abomenaĵon.
Do almenaŭ la kondamno de samseksemeco en la MT el kristana vidpunkto ligas nur ortodoksajn judojn.
En Rom 1:27 mi legas nur esprimon de malamo Paŭla, ne de amo Jesua...
leporinjo (نمایش مشخصات) 22 فوریهٔ 2015، 20:06:36
orthohawk (نمایش مشخصات) 23 فوریهٔ 2015، 13:16:19
christa627:Nevero. Almenaŭ en iuj lokoj tio estas nevero; en mia usona ŝtato samseksamuloj estas "protektita klaso."
Mi certe ne subtenus diskriminacion bazitan sur haŭt-koloro, nacia deveno, manprefero, sekso, handikapeco, ks. Sed, samseksemo ne estas homa rajto.
christa627:Ĝi estas peko, abomenaĵo. Tion diras ne mi, sed Dio,laŭ ci......
christa627:Vi povas nomi min ne-samideano pro tio, ke mi diris tion.Depende pri la defino de "samideano"; se ĝi aludas al Esperanto, do ci estas samideano.
christa627: Ĉu mi malamas samseksemulojn? Ne!Ho, ne! Ci amas nin multe. ĝi estas tre evidenta per cia aludo ke niaj sentoj, integraj aspektoj de nia esto, estas abomenaĵo! Se tio estas cia ideo de "amo" mi tre temas cian malamon!
christa627: Mi kompatas ilin, kaj volas, ke ili pentu, kaj fidu al Jesuo Kristo por saviĝo.[Ni dankas al ci pro cia zorgado, sed iuj el ni jam estas pentitaj kaj fiditaj al JK, kaj ankoraŭ estas samseksamuloj.
christa627:Do, resume, mi ne malamas samseksemulojn; mi eĉ havas samseksemajn retamikojn.Denove, se tio estas cia ideo de amo..............
christa627: Sed subteni kaj aprobi tiun vivstilon mi ne povas.Neniu estas petanta al ci fari tion. Simple lasu al ni vivi tiel se ni volas, se nur vivi tiel ne lezas aliulon, aŭ ne senposedigi la rajtojn de aliaj homoj.
vejktoro (نمایش مشخصات) 24 فوریهٔ 2015، 6:10:57
orthohawk:Ho ve ortohawk, ci ne bone komprenas. Ŝiaj pensoj ne estas de ŝi mem. Ne ne, sed nur de la pensoj de la eternulo... do, pro tiu ŝi ne povus malpravi! Ŝi ja estas nenio alia ol la sendito de cia juĝisto.christa627:Denove, se tio estas cia ideo de amo..............
Mi certe ne subtenus diskriminacion bazitan sur haŭt-koloro, nacia deveno, manprefero, sekso, handikapeco, ks. Sed, samseksemo ne estas homa rajto.
Ĝi estas peko, abomenaĵo. Tion diras ne mi, sed Dio,
Terene ŝi eble estus mokata, sed post-morte ŝian diskriminacion apogos ŝia justa amanta dio. Pravigeco!
La père, la fils kaj la go fik' thyself.
nornen (نمایش مشخصات) 24 فوریهٔ 2015، 6:31:14
vejktoro:La père, la fils kaj la go fik' thyself.Belvorte! Elokvente!
Christa627 (نمایش مشخصات) 24 فوریهٔ 2015، 21:45:43
Kirilo81:Hmm...Christa627:Vidu Lev. 19:27.
[1]-Ĉu? Fakte, estas certaj okazoj, en kiuj viroj devas razi sin, kaj aliaj, en kiuj viroj ja razis sin, sen malbonaj konsekvencoj... Mi ne konas diraĵon, kiu malpermesas razadon; kie ĝi estas?
Ne ĉirkaŭtondu la flankojn de via kapo kaj ne fordifektu la flankojn de via barbo.Tio ŝajnas al mi, pro la specifaj vortoj pri la flankoj de la kapo kaj barbo, temi pri iu specifa harstilo, ne pri razado ĝenerale. Verŝajne iu harstilo uzata en la ĉirkaŭaj nacioj; eble kun ia religia signifo; mi ne estas klerulo pri tiaj aferoj; tiuj estas nur miaj supozoj.
Kirilo81:En Rom 1:27 mi legas nur esprimon de malamo Paŭla, ne de amo Jesua...Mi supozis, ke iu diros tion. Sed Paŭlo estis apostolo; Dio elektis lin, por transdoni Siajn vortojn. Tial, traktante la enhavon de la Biblio, mi ne faras severan distingon inter la instruo de Jesuo kaj de la apostoloj. Jesuo ja amas la homojn, sed ankaŭ, estante Dio, malamas la pekojn.
Christa627 (نمایش مشخصات) 24 فوریهٔ 2015، 22:04:59
orthohawk:La usonaj ŝtatoj ne estas la determinantoj de vero kaj malvero.christa627:Nevero. Almenaŭ en iuj lokoj tio estas nevero; en mia usona ŝtato samseksamuloj estas "protektita klaso."
Mi certe ne subtenus diskriminacion bazitan sur haŭt-koloro, nacia deveno, manprefero, sekso, handikapeco, ks. Sed, samseksemo ne estas homa rajto.
Tio estas aludo al antaŭa mesaĝo.christa627:Vi povas nomi min ne-samideano pro tio, ke mi diris tion.Depende pri la defino de "samideano"; se ĝi aludas al Esperanto, do ci estas samideano.
Povas esti. La sango de Kristo kovras multon, kaj mi neniam rigardis en la Libron de Vivo. Mi nur vidas en la Biblio, ke samseksa seksrilato estas peko; se ci vidas la aferon malsame, tio estas inter ci kaj Dio. Determini la staton de ĉies animo certe ne estas mia tasko.christa627: Mi kompatas ilin, kaj volas, ke ili pentu, kaj fidu al Jesuo Kristo por saviĝo.[Ni dankas al ci pro cia zorgado, sed iuj el ni jam estas pentitaj kaj fiditaj al JK, kaj ankoraŭ estas samseksamuloj.
Ĉu la ŝtatestraro faru leĝojn pri samseksaj rilatoj? Mi ne scias. Laŭ miaj ideoj de politiko (kiuj ja estas miaj ideoj, kaj nenia aŭtoritato), la tasko de ŝtatestraro estas defendi la civitanojn. Se du viroj aŭ du virinoj volas loĝi kune, esti fizike intimaj, kaj nomi sin edzoj aŭ edzinoj, kian efikon tio havas en mia vivo, aŭ la ĝenerala sekureco kaj paco? Se nenia, mi supozas, ke ne estas afero de la ŝtatestraro.
Christa627 (نمایش مشخصات) 24 فوریهٔ 2015، 22:22:24
vejktoro:Vi mokas min; tion mi povus vidi per unu okulo. Sed estas vere, ke miaj antaŭ esprimitaj diraĵoj pri tio, kion la Biblio diras pri samseksemo, ne estas de mi, sed el la Biblio. La pensoj, kiuj venas de mia menso, estas jene: "Kial gravas, kion oni faras kun la propra korpo? Kial devas esti tiom da leĝoj pri seksrilatoj, ekzemple, pri samseksemo, eksteredzeca seksumado, kaj simile?" Sed, mia menso ne estas la determinanto de vero kaj malvero aŭ de bono kaj malbono. Dio kreis la homojn, do certe Li scias pli bone ol mi tion, kio plej bonas por ni, kaj estas bona kialo por tiuj leĝoj.orthohawk:Ho ve ortohawk, ci ne bone komprenas. Ŝiaj pensoj ne estas de ŝi mem. Ne ne, sed nur de la pensoj de la eternulo... do, pro tiu ŝi ne povus malpravi! Ŝi ja estas nenio alia ol la sendito de cia juĝisto.christa627:Denove, se tio estas cia ideo de amo..............
Mi certe ne subtenus diskriminacion bazitan sur haŭt-koloro, nacia deveno, manprefero, sekso, handikapeco, ks. Sed, samseksemo ne estas homa rajto.
Ĝi estas peko, abomenaĵo. Tion diras ne mi, sed Dio,
Terene ŝi eble estus mokata, sed post-morte ŝian diskriminacion apogos ŝia justa amanta dio. Pravigeco!
La père, la fils kaj la go fik' thyself.