المشاركات: 33
لغة: Esperanto
jaldrich (عرض الملف الشخصي) 25 فبراير، 2015 1:30:35 ص
Bedaŭrinde, la Biblio povas esti (kaj ofte estis/estas) legata por subteni diversajn diskriminaciecojn:
Kontraŭ handikapuloj (Lev. 21:17-23): Se iu el via idaro en iliaj generacioj havos ian kriplaĵon, li ne alproksimiĝu, por alporti la panon de sia Dio. Ĉar neniu, kiu havas ian kriplaĵon, alproksimiĝu: nek blindulo, nek lamulo, nek platnazulo, nek monstrulo, nek homo, kiu havas rompitan kruron aŭ rompitan brakon, nek ĝibulo, nek ftizulo, nek makulokululo, nek aknulo, nek favulo, nek herniulo. Neniu, kiu havas kriplaĵon el la idaro de Aaron la patro, alproksimiĝu, por alporti la fajroferojn de la Eternulo: li havas kriplaĵon, tial li ne alproksimiĝu, por alporti la panon de sia Dio. La panon de sia Dio el la plejsanktaĵoj kaj el la sanktaĵoj li povas manĝi. Sed al la kurteno li ne aliru kaj al la altaro li ne alproksimiĝu, ĉar li havas kriplaĵon; por ke li ne malhonoru Miajn sanktejojn, ĉar Mi, la Eternulo, ilin sanktigas.
Disdivido pro raso (vidu prelegon de fama usona predikisto Bob Jones)
Kontraŭ virina egaleco (I Tim. 2:11-15): Virino lernu en kvieteco kun ĉia submetiĝo. Sed mi ne permesas al virino instruadi, nek regi super viro, sed esti en kvieteco. Ĉar Adam kreiĝis la unua, poste Eva; kaj Adam ne trompiĝis; sed la virino, trompite, falis en pekon; sed ŝi saviĝos per la naskado, se ili daŭras en fido kaj amo kaj sanktiĝo kun sobreco.
ktp ktp ktp...
Sed mi estas kristano, kaj mi legas la menciitajn tekstojn tra la fenestro de la historio de la profetoj kaj la eklezio, kaj tra la iom-post-iom progreso al profunda kompreno de la amo de Dio por ĉiuj. La sama skribisto Paŭlo kiu ŝajne kontraŭis virinan egalecon, kaj subtenis sklavecon, ankaŭ skribis vortojn kiujn mi trovas pli similajn al mia Dio: Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; ĉar vi ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo. Se do vi apartenas al Kristo, vere vi estas la idaro de Abraham, kaj heredantoj laŭ la promeso. (Gal. 3:28-29).
Ĉiaokaze, partopreno en multkultura socio kiel TEJO tute ne povas esti laŭ la kondiĉoj de la plej fermaj mensoj en la grupo, nek laŭ la tute religiaj (ne praktikaj) moroj de iuj membroj. Laŭ la vortoj de Jesuo, "Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la leĝo kaj la profetoj." (Mat. 7:12)

orthohawk (عرض الملف الشخصي) 25 فبراير، 2015 4:30:54 ص
Christa627:Jes ja! Tio estas perfekta ekzemplo de la sinteno de la tipa nekredanto en Esperantujo kaj aliaj lokoj: Se la konversacio temas pri religio, el la fenestro iras ĉia civilizita diskurso kaj en venas la malestimo, senpensa mokado, ktp, ne konsiderante la kredanton.vejktoro:Vi mokas min;orthohawk:Ho ve ortohawk, ci ne bone komprenas. Ŝiaj pensoj ne estas de ŝi mem. Ne ne, sed nur de la pensoj de la eternulo... do, pro tiu ŝi ne povus malpravi! Ŝi ja estas nenio alia ol la sendito de cia juĝisto.christa627:Denove, se tio estas cia ideo de amo..............
Mi certe ne subtenus diskriminacion bazitan sur haŭt-koloro, nacia deveno, manprefero, sekso, handikapeco, ks. Sed, samseksemo ne estas homa rajto.
Ĝi estas peko, abomenaĵo. Tion diras ne mi, sed Dio,
Terene ŝi eble estus mokata, sed post-morte ŝian diskriminacion apogos ŝia justa amanta dio. Pravigeco!
La père, la fils kaj la go fik' thyself.
vejktoro (عرض الملف الشخصي) 25 فبراير، 2015 5:28:37 ص
orthohawk:Neniu tie ĉi min konas. Kaj vi ne scias ĉu mi estas kredanto. La neŭtraleco de Esperantujo estas la temo.
Jes ja! Tio estas perfekta ekzemplo de la sinteno de la tipa nekredanto en Esperantujo kaj aliaj lokoj: Se la konversacio temas pri religio, el la fenestro iras ĉia civilizita diskurso kaj en venas la malestimo, senpensa mokado, ktp, ne konsiderante la kredanton.
Mi ne estas neŭtrala; mi kredas ke la ideon ke oni povas krei kaj regi pensojn aŭ leĝojn aŭ ke oni rajtas kategorigi ajnan homon pri la skribaĵoj de religia kredo ne estas bona. Tiun ĉi semas kaj nutras malamon kaj malfidon. Kiel jaldrich kaj orthohawk montras, oni povas uzi la kapon.
Ni devus elekti kiun ideon? Pro la biblio? Kaj kiujn versojn? Pro la libro de Mormon, pro la korano, la eklezio de scientologio, la proza edao, la vedoj...... ĉu?
Mia mokado ne estas senpensa.. akra eble. Amuza certe! Malestima? Jes, mi ne estimas tiun ideon, sed senpensa..ne. Mi havas punkton kaj mi estas je via flanko kara orthohawk, eĉ se ci ne ŝatas mian stilon!