Mesaĝoj: 155
Lingvo: Esperanto
vejktoro (Montri la profilon) 2015-marto-09 23:14:38
Lakiro:Kaj ĉi tiun temon vi kaj viaj amikoj kreis por unu celo, kulpigi "teruran Rusion", kie pereas nekulpaj homoj. Kiam pereas miloj da homoj en Sirio, vi silentas. Tio estas normo por vi. Kiam pereas multaj miloj en Afriko, do vi silentas, ĉar tio estas normo. En Afganistano ankaŭ pereas homoj kaj tio estas bone. Sed en Rusio ĉio estas malbone. Ĉar Rusio ne volas esti via vasalo.Nu, nu, nu..
Rusio minacas, Rusio estas agresema, Rusio estas absoluta malbono, Rusio..., Rusio...
Vi penas detrui Ukrainion kaj komenci detrui Rusion. Viaj generaloj kreas novajn planojn por nova agreso. Legu pri Breedlove.
Vi tute malpravas kaj absolute ne rajtas atak-paroli al mi kiel. Mi kaj miaj amikoj kreis fadenon por kulpigi Rusion?? Kio? Ĉu vi frenezas?
Mi ne silentas pri la aliaj okazoj, kaj absolute ne havas ian kontraŭ-rusan skizon. Absurda.
Miaj generaloj? Ki? Kie mi kalumniis Rusion? Nenie!!
Eble via sensenca poŝto estis ŝerco aŭ vi konfuzis min por aliulo.
Fajro_Ruso (Montri la profilon) 2015-marto-10 04:29:58
vejktoro (Montri la profilon) 2015-marto-10 05:18:24
Clarence666:> Kion pensas la plimulto de la rusoj?Ĉu ni havu ajnan esperon!? La Usonanoj havas tian prezidenton la plej proksima al Gandhio ol ili ĉiam havos! Eĉ multaj landoj ĵaluzas ĉar ili ne havas tian homon por elekti sed Usono ne aprobas lin. Mi aŭdas nur malbonajn vortojn pri Obamao el la usonuloj.
Ili pensas ke Putino bonegas, kaj kredas tion, kion Putino rakontas......la opinioj troveblaj en cxi tiu forumo bonege reprezentas la opinion de cxiuj Ruslandistoj.
Dum Rusio havas ian Josemiti Samon (Yosemite Sam), farigita-reĝo pro siaj propraj manovroj sed ŝajnas ke la popolo lin amas kaj sekvas blinde!
Kia mondo!
Teme, sed pli serioze:
Terurĉjo:... sangsoifa kaj liberec-sufoka diktatoro Putin tute ne bezonis mortigi Boris-on.Mi pensas kaj skribas la samon pli frue en ĉi tiun fadeno:
vejktoro: mi ne kredas ke Putino gajnas ion ajn pri la murdo de Nemcov. Putino ja estas sufiĉe apogata en Ruso. Kaj Nemcov verŝajne estis trans lia pinto kiel opoziciulo.Interese, mi lastatempe legis la opinion de Gario Kasparovo (Га́рри Каспа́ров), la fama Rusa ŝakisto. Li scivolas ĉu la vereco de la Putina-subteno estis kaj estas troigata en la Rusa gazetaro. Li postulas ke ekzistas multaj en la lando kiuj aŭ ne volas ke Putino restas kiel gvidanto aŭ almenaŭ ne estas nemoveble je sia apogo de la estro.
Mi ne vivas Ruse. Ĉu loĝantoj de Rusio parolus iomete de la penso?
vejktoro (Montri la profilon) 2015-marto-10 05:21:17
Fajro_Ruso:La polico arestis kvin homojn suspektataj pri la murdo de Nemcov. Ankoraŭ unu suspektato esplodigis sin per grenado dum aresto. Ĉiuj ili estas loĝantoj de la Norda Kaŭkazo kaj muzulmanoj. Laŭ kelkaj neoficalaj fontoj, unu el la arestitoj - Zaur Dadaev jam konfesis la krimon kiun, laŭ liaj vortoj, li faris pro tio, ke Nemcov negative eldiradis kontraŭ muzulmanoj. La oficiala ĝusta informo estos post skrupula juĝesploro.La rakonto iĝas pli stranga.
klmn (Montri la profilon) 2015-marto-10 07:28:33
Fajro_Ruso:La polico arestis kvin homojn suspektataj pri la murdo de Nemcov. Ankoraŭ unu suspektato esplodigis sin per grenado dum aresto. Ĉiuj ili estas loĝantoj de la Norda Kaŭkazo kaj muzulmanoj. Laŭ kelkaj neoficalaj fontoj, unu el la arestitoj - Zaur Dadaev jam konfesis la krimon kiun, laŭ liaj vortoj, li faris pro tio, ke Nemcov negative eldiradis kontraŭ muzulmanoj. La oficiala ĝusta informo estos post skrupula juĝesploro.La konfeson antaŭ kelkaj tagoj jam esprimis ankaŭ grupeto de separatistoj, en tiom famaj okazoj nur konfeso ankoraŭ ne ĉion signifas.
Min interesas, ĉu iu povus prezenti la citaĵon de Nemcov, kiu nome kolerigis la muzulmanojn?
Fajro_Ruso (Montri la profilon) 2015-marto-10 08:01:52
klmn:Jes, vi pravas kaj mi emfazis ke la informo estas neoficala, mi prenis ĝin el opoziciaj retejoj.
La konfeson antaŭ kelkaj tagoj jam esprimis ankaŭ grupeto de separatistoj, en tiom famaj okazoj nur konfeso ankoraŭ ne ĉion signifas.
vincas (Montri la profilon) 2015-marto-10 08:44:24
Terurĉjo:eblas laŭdezire tute libere legi "jam sufokitajn en rusujo" opoziciajn ĵurnalojn por sciiĝi pri alia, diferenca de nia, vidpunktoĈu BBC kaj Radio Libera estas rusiaj informiloj?
ekzemple:
Novayagazeta
Eĥo de Moskvo - nur ruse
Doĵdj - Pluvo
BBC
Radio Libero
damne, kiom da malamikoj
necesas urĝe mendi murdistojn
vincas (Montri la profilon) 2015-marto-10 08:51:01
Fuzzy (Montri la profilon) 2015-marto-10 09:15:59
klmn:Mi trovis nenion speciale ofendan por islamanoj en diraĵoj de Nemcov. Do la versio kun muzulmana venĝo baziĝas sur nura frenezeco de fanatikulo, tial estas laŭ mi malforta.
Min interesas, ĉu iu povus prezenti la citaĵon de Nemcov, kiu nome kolerigis la muzulmanojn?
Kaj tre malagrabla por la registaro, ĉar temas pri eksa ĉeĉena kontraŭterorista batalisto, eĉ heroo de Rusio. Kremlo tiom fieras pri la paciĝo en Ĉeĉenio, kaj jen kia malfeliĉa okazo -- heroo iĝis teroristo, islama fanatikulo.
Mi esperas, ke la esploristoj trovos iun alian version. Eble la murdisto estis manipulata de iuj fortoj. Islamanojn oni povas tute facile manipuli.
klmn (Montri la profilon) 2015-marto-10 09:45:51
Fuzzy:Vi ligas ĉeĉenajn batalistojn nur kun islamo.klmn:Mi trovis nenion speciale ofendan por islamanoj en diraĵoj de Nemcov. Do la versio kun muzulmana venĝo baziĝas sur nura frenezeco de fanatikulo, tial estas laŭ mi malforta.
Min interesas, ĉu iu povus prezenti la citaĵon de Nemcov, kiu nome kolerigis la muzulmanojn?
Kaj tre malagrabla por la registaro, ĉar temas pri eksa ĉeĉena kontraŭterorista batalisto, eĉ heroo de Rusio. Kremlo tiom fieras pri la paciĝo en Ĉeĉenio, kaj jen kia malfeliĉa okazo -- heroo iĝis teroristo, islama fanatikulo.
Mi esperas, ke la esploristoj trovos iun alian version. Eble la murdisto estis manipulata de iuj fortoj. Islamanojn oni povas tute facile manipuli.
Rusoj eble estas pli informitaj, kiom influa en Rusio estas mafio de ĉeĉenoj? Ĉu ĉeĉenaj eks-batalistoj partoprenas aktive en iaj strukturoj de mafio?