Mesaĝoj: 155
Lingvo: Esperanto
Fuzzy (Montri la profilon) 2015-marto-10 11:28:24
klmn:Nu mi rezonas pri la versio de islamana venĝo al Nemcov.
Vi ligas ĉeĉenajn batalistojn nur kun islamo.
Rusoj eble estas pli informitaj, kiom influa en Rusio estas mafio de ĉeĉenoj? Ĉu ĉeĉenaj eks-batalistoj partoprenas aktive en iaj strukturoj de mafio?
Ĉu vi opinias ke povas esti pura krima murdo pro la mono aŭ komercaj interesoj? Verdire mi jam dum multaj jaroj preskaŭ nenion aŭdas pri organizita krimeco en Rusio, ĉeĉena aŭ iu alia. Mi povas rememori nur pri fiokazaĵoj en Kuŝĉovskaja vilaĝo, sed tie agis rusnaciaj krimuloj.
Mi ankaŭ ne multe scias pri komercaj aferoj de Nemcov. Oni skribas ke li grave rolis en ricevado de eksterlando kaj distribuado enlande de la monrimedoj por opozicia agado. Eĉ se tio veras, mi dubas ke la ĉeĉenojn oni dungus por redecidi tiujn demandojn.
klmn (Montri la profilon) 2015-marto-10 11:34:26
Fuzzy:Verdire, io nova por mi..
Ĉu vi opinias ke povas esti pura krima murdo pro la mono aŭ komercaj interesoj? Verdire mi jam dum multaj jaroj preskaŭ nenion aŭdas pri organizita krimeco en Rusio, ĉeĉena aŭ iu alia.
Sed dankon pro klarigo.
vejktoro (Montri la profilon) 2015-marto-10 12:21:45
Fuzzy: Eble la murdisto estis manipulata de iuj fortoj. Islamanojn oni povas tute facile manipuli.Interesa vidpunkto.
Ĉu mi memoras korekte ke dum la tago sekvanta la murdo ekvenis teorion ke koleraj Islamanojn reagis al la kontraŭ-islamaj kredoj de Nemcov?
Ĉu ekzistas antaŭe malamon inter la sekvanto de Nemcov kaj Ĉeĉena?
Fuzzy (Montri la profilon) 2015-marto-10 13:55:13
vejktoro:Kiom mi memoras temis tiam kaj temas nun ĝuste pri islamana venĝo, simila al la kazo de Ŝarli, pro iuj sakrilegioj.Fuzzy: Eble la murdisto estis manipulata de iuj fortoj. Islamanojn oni povas tute facile manipuli.Interesa vidpunkto.
Ĉu mi memoras korekte ke dum la tago sekvanta la murdo ekvenis teorion ke koleraj Islamanojn reagis al la kontraŭ-islamaj kredoj de Nemcov?
vejktoro:Hmm, jes, vere. La opoziciuloj tre kritike (mi eĉ dirus, ke tre malamike) rilatas al ĉeĉenoj kaj speciale al ilia gvidisto Ramzan Kadirov. Sed ne pro kontraŭislamaj motivoj.
Ĉu ekzistas antaŭe malamon inter la sekvanto de Nemcov kaj Ĉeĉena?
La opoziciuloj akuzas Kadirov'on je korupcio kaj ega aŭtoritarismo. Kaj ankaŭ inter la opoziciuloj estas naciistaj grupoj, kiuj malamas ĉiujn nerusojn, kaj speciale ĉeĉenojn (ja estis milito kontraŭ ili, kaj la naciistoj ne kontentas pri la rezultoj de ĝi).
Sed ĉio tio gravas ne pli multe, ol la kritiko kontraŭ Putin -- la opozicio preskaŭ ne videblas en Rusio nun, do ĉiujn iliajn opiniojn malmultaj atentas.
vejktoro (Montri la profilon) 2015-marto-11 05:46:39
Fuzzy:La opoziciuloj akuzas Kadirov'on je korupcio kaj ega aŭtoritarismo. Kaj ankaŭ inter la opoziciuloj estas naciistaj grupoj, kiuj malamas ĉiujn nerusojn, kaj speciale ĉeĉenojn (ja estis milito kontraŭ ili, kaj la naciistoj ne kontentas pri la rezultoj de ĝi).Mi scias ke ekzistis streĉiĝon inter Moskvo kaj Ĉeĉeno, sed mi ne sciis ke la opozicieto ankaŭ estis minacon por la teritorio.
Je via estimo, ĉu iu ajn Ĉeĉena grupo povas ion gajni pro la morto de Nemcov? Ĉu la vivanta Nemcov ial minacu ilin? (Mi sekvas la propono ke la kaŭzinto manipulis Islamanojn por fari la faron, do pro tiu mi ne volas momente direkte paroli pri regilaj kialoj.)
Fajro_Ruso (Montri la profilon) 2015-marto-11 07:53:01
Fuzzy (Montri la profilon) 2015-marto-11 16:17:47
vejktoro:Mi scias ke ekzistis streĉiĝon inter Moskvo kaj Ĉeĉeno, sed mi ne sciis ke la opozicieto ankaŭ estis minacon por la teritorio.La opozicio ne estas io solida. En ĝi unuiĝas (nur portempe, kompreneble) tute kontraŭdiraj fortaj -- liberaloj, komunistoj kaj naciistoj marŝadas kune en la kontraŭregistaraj mitingoj.
vejktoro:Ne, mi ne vidas al kiu viva Nemcov estis minaca. Sed lia murdo far de nome ĉeĉenaj militistoj de Kadirov certe povas malbonigi la rilatojn inter Putin kaj Kadirov, kaj per tio maltrankviligi eĉ sen tio eksplodeman kaŭkazan regionon.
Je via estimo, ĉu iu ajn Ĉeĉena grupo povas ion gajni pro la morto de Nemcov? Ĉu la vivanta Nemcov ial minacu ilin? (Mi sekvas la propono ke la kaŭzinto manipulis Islamanojn por fari la faron, do pro tiu mi ne volas momente direkte paroli pri regilaj kialoj.)
Eble ĝuste tio estas la celo de la murdo. Tiam klaras, kial ĝi estas tiom amatoreske aranĝita -- por ke la ĉeĉenajn murdistojn oni facile kaj rapide kaptu.
Fajro_Ruso (Montri la profilon) 2015-marto-11 18:13:56
vejktoro:Kasparov eraras. Li konstruis sian opinion el la stato, kiu estis antaŭ lia elmigro kaj por tiu tempo ĝi estas tute ĝusta, sed ekde tiam rilato al Putin en la lando grave ŝanĝiĝis. Nun apogo de la prezidento estas preskaŭ tutpopola kaj lin apogas eĉ multaj iamaj kontraŭuloj. Kialoj por ĉi tiu ŝanĝo estas kelkaj, sed la ĉefaj, laŭ mi, estas ke Putin donis relativan stabilecon al la popolo (por kompreni valoron de tio necesas travivi la perestrojkon, la sekvoj de kiu estis por rusoj almenaŭ ne pli teruraj ol la tiuj de la Dua Mondmilito) kaj donis la esperon pri reviviĝo de Rusio kaj digna estonto por ĝi.
Interese, mi lastatempe legis la opinion de Gario Kasparovo (Га́рри Каспа́ров), la fama Rusa ŝakisto. Li scivolas ĉu la vereco de la Putina-subteno estis kaj estas troigata en la Rusa gazetaro. Li postulas ke ekzistas multaj en la lando kiuj aŭ ne volas ke Putino restas kiel gvidanto aŭ almenaŭ ne estas nemoveble je sia apogo de la estro.
Mi ne vivas Ruse. Ĉu loĝantoj de Rusio parolus iomete de la penso?
vejktoro (Montri la profilon) 2015-marto-16 07:47:13
Fajro_Ruso:Kasparov eraras. Li konstruis sian opinion el la stato, kiu estis antaŭ lia elmigro kaj por tiu tempo ĝi estas tute ĝusta, sed ekde tiam rilato al Putin en la lando grave ŝanĝiĝis. Nun apogo de la prezidento estas preskaŭ tutpopolaBone.
Tiu senc-havas. Tamen, mi legis kaj studas iom pri la fruaj situacio. Ŝajnas ke Rusujo estas tro granda je racioj, popoloj, historioj kaj teritorioj por vere esti unu popolo. Kiam mi legas pri Ĉeĉnio kaj sia nuntempa estro mi ekkomprenas de la malsamaj tipoj de nacioj.
Almenaŭ, mi pensas ke mi ekkomprenas.
En Rusujo ekzistas nune la naciismo de la maljuna lando kun la landoj kiuj ne plu estas partoj de Rusio.. Latvo kaj Ukrajno ekzemple. Ekzistas la naciismo de la Rusio propra kun la nuntempe bordoj. Kaj ankaŭ estas la demandoj pro la roloj de teritorioj kiel Ĉeĉnia-o en la pli granda ento kiu estas Rusio.
De ekstare mi kredas ke mi vidas tiujn tri polusojn.. ĉu de interne oni vidas aŭ ia sentas tiun?
Clarence666 (Montri la profilon) 2015-marto-21 03:56:31
Lakiro:Kio vi estas? Prokuroro aŭ enketisto?Eble ecx Ukraina fasxisto?
Lakiro:Do ĉesu babilaĉi! Vi eĉ ne scias kion pensas rusoj, tamen skribas vican fabelon, demagogo.La Rusoj pensas tion, kion ilia demagogo Putino rakontacxas.