Naar de inhoud

Kontraŭpaga seksumo – ĉu abomendindaĵo

door johmue, 5 maart 2015

Berichten: 18

Taal: Esperanto

johmue (Profiel tonen) 5 maart 2015 19:21:55

En la najbara fadeno leviĝis la demando ĉu kontraŭpaga seksumo estas riproĉinda aŭ abomeninda. Ekestis la propono diskuti tion en aparta fadeno.

Do jen ek al la diskuto.

Mia vidpunkto: Ĝi tute ne estas abomeninda aŭ riproĉinda. Estas pluraj abomenindaĵoj en la konteksto de kontraŭpaga seksumo, ekzemple perforte deviga seksumado, sed la koncernaj virinoj mem estas laŭ mi la malplej kulpaj.

Fuzzy (Profiel tonen) 5 maart 2015 20:25:59

Eble vi faru enketon en ĉi fadeno? Estas interesa, kiom da lernuanoj konsentas kun vi, kaj kiom estas kontraŭ.

Mia vidpunkto: ĝi certe estas abomeninda kaj riproĉinda. Mi tuj ĉesus ĉiujn interrilatojn kun virino, se mi ekscius ke ŝi amoras kontraŭ mono.

Sunjo (Profiel tonen) 5 maart 2015 20:29:46

Fuzzy:Eble vi faru enketon en ĉi fadeno? Estas interesa, kiom da lernuanoj konsentas kun vi, kaj kiom estas kontraŭ.

Mia vidpunkto: ĝi certe estas abomeninda kaj riproĉinda. Mi tuj ĉesus ĉiujn interrilatojn kun virino, se mi ekscius ke ŝi amoras kontraŭ mono.
Kio pri viroj? Ĉu vi ankaŭ ĉesus ĉiujn interrilatojn kun viroj pri kiuj vi ekscius ke ili pagas (al virinoj) por seksumado?

johmue (Profiel tonen) 5 maart 2015 21:02:57

Fuzzy:Eble vi faru enketon en ĉi fadeno? Estas interesa, kiom da lernuanoj konsentas kun vi, kaj kiom estas kontraŭ.
Ne. Tio ne tiom interesas min. Mi ne volas ke homoj nur klaku "por" aŭ "kontraŭ", sed ke ili vere klarigas siajn vidpunktojn.
Mia vidpunkto: ĝi certe estas abomeninda kaj riproĉinda. Mi tuj ĉesus ĉiujn interrilatojn kun virino, se mi ekscius ke ŝi amoras kontraŭ mono.
Do kial? Kion malbonan faras virino (aŭ viro), kiu seksumas kontraŭpage? Aŭ kiasence tio estas malbona?

robbkvasnak (Profiel tonen) 5 maart 2015 21:13:52

Eble surprizus nin kiu jam uzis sekson por pagi ion dum la vivo ... ne ĉiam temas pri rekta monpago. Dum la tuta homa historio ni legas pri reĝoj kaj reĝinoj uzataj de siaj familioj por gajni povon - ni legas pri aliaj aranĝoj dum kioj homa amo estas uzata. Mi kredas ke la abomeno de certaj homoj bazas pli pri sociekonomiaj ideoj ol pri la fakta uzado de sekso por obteni ion.

Fuzzy (Profiel tonen) 6 maart 2015 10:07:31

Sunjo:
Kio pri viroj? Ĉu vi ankaŭ ĉesus ĉiujn interrilatojn kun viroj pri kiuj vi ekscius ke ili pagas (al virinoj) por seksumado?
Ne. Kiam viro aĉetas seksumadon, tio estas riproĉinda kaj malgratulinda, sed ne abomeninda. Se vendas -- ankaŭ abomeninda.

Fuzzy (Profiel tonen) 6 maart 2015 10:11:31

johmue:
Do kial? Kion malbonan faras virino (aŭ viro), kiu seksumas kontraŭpage? Aŭ kiasence tio estas malbona?
Ĉar amoro estas forte ligita kun amo. Vendado de amoro do estas vendado de amo, kaj tio estas abomena.

johmue (Profiel tonen) 6 maart 2015 11:18:00

Fuzzy:
johmue:
Do kial? Kion malbonan faras virino (aŭ viro), kiu seksumas kontraŭpage? Aŭ kiasence tio estas malbona?
Ĉar amoro estas forte ligita kun amo. Vendado de amoro do estas vendado de amo, kaj tio estas abomena.
Kaj se por la koncerna virino seksumado ne estas ligita kun amo?

Tempodivalse (Profiel tonen) 6 maart 2015 15:38:07

Fuzzy:Ĉar amoro estas forte ligita kun amo. Vendado de amoro do estas vendado de amo, kaj tio estas abomena.
Ĥm. Ĉu eblas vere vendi amon - almenaŭ se ni priparolas ĉi tie ion elkoran kaj sinceran? Estas al mi malfacile imagi, kiel oni povas sincere ami iun, se tiu "amo" fine dependas nur de pagado okazanta aŭ rekte aŭ pli oblikve.
Ne. Kiam viro aĉetas seksumadon, tio estas riproĉinda kaj malgratulinda, sed ne abomeninda. Se vendas -- ankaŭ abomeninda.
Mi ne komprenas la etikan malsamon. Se estas abomene vendi amoron, do al mi ŝajnas, ke estas simile abomene aĉeti ĝin, ĉar la aĉetado indikas plenan subtenon kaj akcepton de la vendanto kaj ties agado.

Ni ne forgesu ke multaj prostituistoj "sin vendas" nevole - ĉu pro perforto aŭ manipulo de iu prostituestro, ĉu pro malriĉego kaj malsato devigantaj ilin preni tiun vivmanieron simple por ne perei - kiel ofte okazas en neriĉaj lokoj.

Ĉi tiu diskuto memorigas min pri la viktorieca epoĥo: oni kalumniis la vendatajn virinojn (nekonsiderante la cirkonstancojn kiuj eble irigis ilin tien), sed grandparte toleris la aĉetantajn virojn kaj la prostituejojn subtenatajn de ili - ĉar viroj absolve konsideriĝis kiel la amorema sekso de kiu tiaĵojn oni povus atendi! Fariseeco ...

Reale laŭvolajn prostituistojn mi ankoraŭ ne traktas nehomaj aŭ iel pekegaj. Mi grandparte trovas ilin, iliajn agojn, kaj iliajn klientojn nur banaluloj, kiuj ne povas eliri el la mallarĝa, malsincera mondo de plezuro, amoro, kaj monakiro.

Kaj konfesite, nemalmultaj homoj amoris, aŭ deziris amori, ja sen amo de l'objekto de ties volupto, eĉ se ne estis mona pago. Kun prostituo, la intencoj kaj la rezultoj estas multe pli klaraj kaj rektaj - sed alie ne tiel malsimile.

FractalBloom (Profiel tonen) 6 maart 2015 16:59:41

Se vendi seksumon estas riproĉinda, do aĉeti seksumon devas esti pli riproĉinda ol tio. Sed kvankam mi konsentas ke senama amoro ne 'stas bona, mi ne komprenas kial oni iel kulpigas prostituiton.

Neniuseksemulan vidpunkton alportas mi. Laŭ mi kiu povas sperti romantikamon ("amemon" ) sed ne sentas seksamon ("amoremon" ) ekzistas klara divizio inter la du, kaj eblas okazi unu sen l'alia. Bedaŭrinde amo kaj amoro ne ĉiam estas tiel ligitaj.

Kiel antaŭe diriĝis, prostituitoj ofte laboras tiel pro ne havi sufiĉan monon por ke manĝigi sin aŭ siajn familiojn. Alikaze pro malbonvolaj influoj de aliuloj ili prostituitiĝas. Oni preskaŭ neniam vere elektus tian vivmanieron.

Terug naar boven