訊息: 18
語言: Esperanto
johmue (顯示個人資料) 2015年3月5日下午7:21:55
Do jen ek al la diskuto.
Mia vidpunkto: Ĝi tute ne estas abomeninda aŭ riproĉinda. Estas pluraj abomenindaĵoj en la konteksto de kontraŭpaga seksumo, ekzemple perforte deviga seksumado, sed la koncernaj virinoj mem estas laŭ mi la malplej kulpaj.
Fuzzy (顯示個人資料) 2015年3月5日下午8:25:59
Mia vidpunkto: ĝi certe estas abomeninda kaj riproĉinda. Mi tuj ĉesus ĉiujn interrilatojn kun virino, se mi ekscius ke ŝi amoras kontraŭ mono.
Sunjo (顯示個人資料) 2015年3月5日下午8:29:46
Fuzzy:Eble vi faru enketon en ĉi fadeno? Estas interesa, kiom da lernuanoj konsentas kun vi, kaj kiom estas kontraŭ.Kio pri viroj? Ĉu vi ankaŭ ĉesus ĉiujn interrilatojn kun viroj pri kiuj vi ekscius ke ili pagas (al virinoj) por seksumado?
Mia vidpunkto: ĝi certe estas abomeninda kaj riproĉinda. Mi tuj ĉesus ĉiujn interrilatojn kun virino, se mi ekscius ke ŝi amoras kontraŭ mono.
johmue (顯示個人資料) 2015年3月5日下午9:02:57
Fuzzy:Eble vi faru enketon en ĉi fadeno? Estas interesa, kiom da lernuanoj konsentas kun vi, kaj kiom estas kontraŭ.Ne. Tio ne tiom interesas min. Mi ne volas ke homoj nur klaku "por" aŭ "kontraŭ", sed ke ili vere klarigas siajn vidpunktojn.
Mia vidpunkto: ĝi certe estas abomeninda kaj riproĉinda. Mi tuj ĉesus ĉiujn interrilatojn kun virino, se mi ekscius ke ŝi amoras kontraŭ mono.Do kial? Kion malbonan faras virino (aŭ viro), kiu seksumas kontraŭpage? Aŭ kiasence tio estas malbona?
robbkvasnak (顯示個人資料) 2015年3月5日下午9:13:52
Fuzzy (顯示個人資料) 2015年3月6日上午10:07:31
Sunjo:Ne. Kiam viro aĉetas seksumadon, tio estas riproĉinda kaj malgratulinda, sed ne abomeninda. Se vendas -- ankaŭ abomeninda.
Kio pri viroj? Ĉu vi ankaŭ ĉesus ĉiujn interrilatojn kun viroj pri kiuj vi ekscius ke ili pagas (al virinoj) por seksumado?
Fuzzy (顯示個人資料) 2015年3月6日上午10:11:31
johmue:Ĉar amoro estas forte ligita kun amo. Vendado de amoro do estas vendado de amo, kaj tio estas abomena.
Do kial? Kion malbonan faras virino (aŭ viro), kiu seksumas kontraŭpage? Aŭ kiasence tio estas malbona?
johmue (顯示個人資料) 2015年3月6日上午11:18:00
Fuzzy:Kaj se por la koncerna virino seksumado ne estas ligita kun amo?johmue:Ĉar amoro estas forte ligita kun amo. Vendado de amoro do estas vendado de amo, kaj tio estas abomena.
Do kial? Kion malbonan faras virino (aŭ viro), kiu seksumas kontraŭpage? Aŭ kiasence tio estas malbona?
Tempodivalse (顯示個人資料) 2015年3月6日下午3:38:07
Fuzzy:Ĉar amoro estas forte ligita kun amo. Vendado de amoro do estas vendado de amo, kaj tio estas abomena.Ĥm. Ĉu eblas vere vendi amon - almenaŭ se ni priparolas ĉi tie ion elkoran kaj sinceran? Estas al mi malfacile imagi, kiel oni povas sincere ami iun, se tiu "amo" fine dependas nur de pagado okazanta aŭ rekte aŭ pli oblikve.
Ne. Kiam viro aĉetas seksumadon, tio estas riproĉinda kaj malgratulinda, sed ne abomeninda. Se vendas -- ankaŭ abomeninda.Mi ne komprenas la etikan malsamon. Se estas abomene vendi amoron, do al mi ŝajnas, ke estas simile abomene aĉeti ĝin, ĉar la aĉetado indikas plenan subtenon kaj akcepton de la vendanto kaj ties agado.
Ni ne forgesu ke multaj prostituistoj "sin vendas" nevole - ĉu pro perforto aŭ manipulo de iu prostituestro, ĉu pro malriĉego kaj malsato devigantaj ilin preni tiun vivmanieron simple por ne perei - kiel ofte okazas en neriĉaj lokoj.
Ĉi tiu diskuto memorigas min pri la viktorieca epoĥo: oni kalumniis la vendatajn virinojn (nekonsiderante la cirkonstancojn kiuj eble irigis ilin tien), sed grandparte toleris la aĉetantajn virojn kaj la prostituejojn subtenatajn de ili - ĉar viroj absolve konsideriĝis kiel la amorema sekso de kiu tiaĵojn oni povus atendi! Fariseeco ...
Reale laŭvolajn prostituistojn mi ankoraŭ ne traktas nehomaj aŭ iel pekegaj. Mi grandparte trovas ilin, iliajn agojn, kaj iliajn klientojn nur banaluloj, kiuj ne povas eliri el la mallarĝa, malsincera mondo de plezuro, amoro, kaj monakiro.
Kaj konfesite, nemalmultaj homoj amoris, aŭ deziris amori, ja sen amo de l'objekto de ties volupto, eĉ se ne estis mona pago. Kun prostituo, la intencoj kaj la rezultoj estas multe pli klaraj kaj rektaj - sed alie ne tiel malsimile.
FractalBloom (顯示個人資料) 2015年3月6日下午4:59:41
Neniuseksemulan vidpunkton alportas mi. Laŭ mi kiu povas sperti romantikamon ("amemon" ) sed ne sentas seksamon ("amoremon" ) ekzistas klara divizio inter la du, kaj eblas okazi unu sen l'alia. Bedaŭrinde amo kaj amoro ne ĉiam estas tiel ligitaj.
Kiel antaŭe diriĝis, prostituitoj ofte laboras tiel pro ne havi sufiĉan monon por ke manĝigi sin aŭ siajn familiojn. Alikaze pro malbonvolaj influoj de aliuloj ili prostituitiĝas. Oni preskaŭ neniam vere elektus tian vivmanieron.