目次へ

Esperantio?

tommjames,2015年4月1日の

メッセージ: 16

言語: Esperanto

tommjames (プロフィールを表示) 2015年4月2日 18:34:23

Tempodivalse:mi demandus min, ĉu ĉi ĉio serioze povos progresigi la movadon.
Persone mi opinias ke la ekzisto de esperanta ŝtato povus esti bona por la movado, eĉ se nur por propagandi kaj ŝajnigi Esperanton pli serioza en la mondo. Ĉu oni povus establi kredindan ŝtaton el tia aĉetita insulo, mi tamen dubas.

Ĉiukaze la kampanjo verŝajne estas nur aprila trompo (kvankam jam tagon poste oni sajne ne tion konfesis!)

Tempodivalse (プロフィールを表示) 2015年4月2日 19:41:08

Ĉiukaze la kampanjo verŝajne estas nur aprila trompo (kvankam jam tagon poste oni sajne ne tion konfesis!)
Tion mi jam duondivenis. Baĥ, aprila tromptago ... Kiel mi ĝin malamas. Stultaĵoj.

Vinisus (プロフィールを表示) 2015年4月2日 20:14:42

Kiu garantias, ke la koletota mono estos uzita por aĉeti tian Insulon. Oni ne devu forgesi, ke antaŭloge lia Moŝto la Papo Leão X vendis Ĉielajn loĝejon. Martinho Lutero ne konsentis kun la friponaĵo de lia Moŝto pro tio, Lutero estis anatemita kaj forpelita de la katolika eklezio. Esperanto ne havas landon, la lando de Esperanto estas la koro de ĉiu homo, kiu komprenas ĝian utilecon.

vejktoro (プロフィールを表示) 2015年4月3日 3:43:42

Se mi estus reĝo, mi aŭskultos.

Ĉu ne, la afero neniam min interesos.

!

raffadalbo (プロフィールを表示) 2015年4月4日 6:25:57

Mi konsentas kun:
tommjames:Ĉiukaze la kampanjo verŝajne estas nur aprila trompo
Mi ankaŭ tute konsentas kun:
Xavierrense:La Esperanto fondiĝis por komuniki la malsamaj popoloj, ne por krei nova ŝtato.
Aldone, laŭ Vikipedio, estas urbeto (!) en la insulo. Ĉu vere eblas aĉeti ĝin? kaj eble devigi la loĝantojn paroli esperante?

Jes, estas multaj problemoj! Tamen, la ideo ne estas malbela, nur oni ŝanĝetu ĝin: oni ne kreu sendependan ŝtaton, sed faru ion kiel Greziljono, aparta loko por esperantistoj kaj esperantaj agadoj, aŭ Herzberg, urbo enloĝata ne nur de esperantistoj, sed aparte favora al esperantistoj. Tio ne okazos sen la bonvolo de la nuntempaj loĝantoj... sed, kiu scias? eble ili ŝatus la ideon!

Altebrilas (プロフィールを表示) 2015年4月10日 8:48:45

La ideo ne estas nova; vidu:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Moresnet
kaj la ligilojn en la artikolo. Pluraj similaj projektoj ekestis, interalie projekto de italo pri artefarita insulo kiu eĉ eldonis poŝtmarkojn...

先頭にもどる