글: 16
언어: Esperanto
tommjames (프로필 보기) 2015년 4월 2일 오후 6:34:23
Tempodivalse:mi demandus min, ĉu ĉi ĉio serioze povos progresigi la movadon.Persone mi opinias ke la ekzisto de esperanta ŝtato povus esti bona por la movado, eĉ se nur por propagandi kaj ŝajnigi Esperanton pli serioza en la mondo. Ĉu oni povus establi kredindan ŝtaton el tia aĉetita insulo, mi tamen dubas.
Ĉiukaze la kampanjo verŝajne estas nur aprila trompo (kvankam jam tagon poste oni sajne ne tion konfesis!)
Tempodivalse (프로필 보기) 2015년 4월 2일 오후 7:41:08
Ĉiukaze la kampanjo verŝajne estas nur aprila trompo (kvankam jam tagon poste oni sajne ne tion konfesis!)Tion mi jam duondivenis. Baĥ, aprila tromptago ... Kiel mi ĝin malamas. Stultaĵoj.
Vinisus (프로필 보기) 2015년 4월 2일 오후 8:14:42
vejktoro (프로필 보기) 2015년 4월 3일 오전 3:43:42
Ĉu ne, la afero neniam min interesos.
!
raffadalbo (프로필 보기) 2015년 4월 4일 오전 6:25:57
tommjames:Ĉiukaze la kampanjo verŝajne estas nur aprila trompoMi ankaŭ tute konsentas kun:
Xavierrense:La Esperanto fondiĝis por komuniki la malsamaj popoloj, ne por krei nova ŝtato.Aldone, laŭ Vikipedio, estas urbeto (!) en la insulo. Ĉu vere eblas aĉeti ĝin? kaj eble devigi la loĝantojn paroli esperante?
Jes, estas multaj problemoj! Tamen, la ideo ne estas malbela, nur oni ŝanĝetu ĝin: oni ne kreu sendependan ŝtaton, sed faru ion kiel Greziljono, aparta loko por esperantistoj kaj esperantaj agadoj, aŭ Herzberg, urbo enloĝata ne nur de esperantistoj, sed aparte favora al esperantistoj. Tio ne okazos sen la bonvolo de la nuntempaj loĝantoj... sed, kiu scias? eble ili ŝatus la ideon!
Altebrilas (프로필 보기) 2015년 4월 10일 오전 8:48:45
http://eo.wikipedia.org/wiki/Moresnet
kaj la ligilojn en la artikolo. Pluraj similaj projektoj ekestis, interalie projekto de italo pri artefarita insulo kiu eĉ eldonis poŝtmarkojn...