Whistleblower
من ustra, 21 أبريل، 2015
المشاركات: 7
لغة: Esperanto
ustra (عرض الملف الشخصي) 21 أبريل، 2015 10:35:09 ص
El jenaj proponoj:
informanto, denuncanto, malkaŝanto, informliveranto, likanto, rivelanto
al mi pleje plaĉas "likanton" kaj "rivelanton", sed la antaŭa verŝajne estas tro strikta traduko el la angla...
Ĉu vi konsentas aŭ havas pliajn proponojn?
sudanglo (عرض الملف الشخصي) 21 أبريل، 2015 12:16:18 م
ustra (عرض الملف الشخصي) 21 أبريل، 2015 1:04:18 م
Ĉe Le Monde Diplomatique mi trovis la uzon de "alarmanto" kaj "alerto-lanĉanto"...
yugary (عرض الملف الشخصي) 26 أبريل، 2015 4:14:12 ص
Rugxdoma (عرض الملف الشخصي) 26 أبريل، 2015 12:51:34 م
akueck (عرض الملف الشخصي) 26 أبريل، 2015 2:51:20 م
ustra:Kiel vi tradukus la anglan vorton "whistleblower"?Kion vi opinias pri "skandal-rivelinto"? La ideon mi prenis de la germana Vikipedio. Tie estas menciita "Skandalaufdecker" kiel unu el pluraj tradukoj germanen.
ustra (عرض الملف الشخصي) 26 أبريل، 2015 4:42:10 م
Sendube oni ankaŭ povas uzi la kunmetaĵon "skandal-rivelinto", sed mi hezitas iom pri tio. Ĉar kiam oni studas politikajn agadojn (ne gravas kie) iom pli detale, oni rapide ekkonos, ke politikaj aferoj konsistas ĉiam el aroj da skandaloj. Politike, miaopinie, la skandalo estas la normo, sed "skandal-rivelinto" malgravigus la veran naturon de politiko, ĉar ĝi implicas esceptan karakteron de la afero... Do, se oni estas konsekvenca, oni povus traduki whistleblower kiel skandal-konfirminton. =)
Mi dankas al ĉiuj.