Към съдържанието

Whistleblower

от ustra, 21 април 2015

Съобщения: 7

Език: Esperanto

ustra (Покажи профила) 21 април 2015, 10:35:09

Kiel vi tradukus la anglan vorton "whistleblower"?

El jenaj proponoj:
informanto, denuncanto, malkaŝanto, informliveranto, likanto, rivelanto

al mi pleje plaĉas "likanton" kaj "rivelanton", sed la antaŭa verŝajne estas tro strikta traduko el la angla...
Ĉu vi konsentas aŭ havas pliajn proponojn?

sudanglo (Покажи профила) 21 април 2015, 12:16:18

Mi preferas 'denuncanto' (el via listo). PIV ankaŭ havas 'stukaĉo' kun ŝajne simila signifo

ustra (Покажи профила) 21 април 2015, 13:04:18

Ĉu la subsenco de "denuncanto" estas ne tro negativa? Laŭ mi, la uzado de prijuĝantaj vortoj ne vere utilas en ne-polemikaj diskutoj...

Ĉe Le Monde Diplomatique mi trovis la uzon de "alarmanto" kaj "alerto-lanĉanto"...

yugary (Покажи профила) 26 април 2015, 04:14:12

Al mi ŝajnas ke "rivelinto" estus pli taŭga traduko de "whistleblower", ĉar la "whistleblower" konatiĝas kiel "whistleblower" nur post kiam tiu jam rivelis sekreton.

Rugxdoma (Покажи профила) 26 април 2015, 12:51:34

Avertanto.

akueck (Покажи профила) 26 април 2015, 14:51:20

ustra:Kiel vi tradukus la anglan vorton "whistleblower"?
Kion vi opinias pri "skandal-rivelinto"? La ideon mi prenis de la germana Vikipedio. Tie estas menciita "Skandalaufdecker" kiel unu el pluraj tradukoj germanen.

ustra (Покажи профила) 26 април 2015, 16:42:10

"Rivelinto" fakte estas pli ĝusta traduko. "Avertanto" ankaŭ estas bona opcio.
Sendube oni ankaŭ povas uzi la kunmetaĵon "skandal-rivelinto", sed mi hezitas iom pri tio. Ĉar kiam oni studas politikajn agadojn (ne gravas kie) iom pli detale, oni rapide ekkonos, ke politikaj aferoj konsistas ĉiam el aroj da skandaloj. Politike, miaopinie, la skandalo estas la normo, sed "skandal-rivelinto" malgravigus la veran naturon de politiko, ĉar ĝi implicas esceptan karakteron de la afero... Do, se oni estas konsekvenca, oni povus traduki whistleblower kiel skandal-konfirminton. =)

Mi dankas al ĉiuj.

Обратно нагоре