前往目錄

Kiun komputilan mastruman sistemon vi uzas nun?

貼文者: Alkanadi, 2015年5月14日

訊息: 24

語言: Esperanto

Vinisus (顯示個人資料) 2015年5月16日下午6:16:24

---

Lakiro (顯示個人資料) 2015年5月16日下午8:08:48

Vinisus:Ĉu la vorto "Operaciumo" rilate al komputilo estas jus kreita neologismo, aŭ ekzistas internacia konsento pri tia esperanta vorto? Laŭ mi "Funkciiga sistemo", estus pli internacia. Notu bone! Mi nur dubas, bv. ne krucumi min. ridulo.gif
El reta vortaro:
Operaciumo - Programaro organizanta la funkciadon de komputilo, sendependa de la aplikaj programoj sed necesa por ilia rulado. Operaciumo administras la aparatajn disponaĵojn de komputilo, aranĝas interagon de la programaj procezoj (taskoj) kun la aparataro, aliaj procezoj kaj kun la uzantoj. Operaciumo zorgas pri memoradministrado, eneligoj, dosieradministrado, vicigo de taskoj kaj mendoj, datumprotekto, kontado, prilaboro de la ordonoj de la laboradministra lingvo. Iam ankaŭ aliajn servoprogramojn (utilaĵojn) kaj tradukilojn oni rigardas parto de operaciumo. La normo IEEE 1003.1 difinas Uniksecan operaciuman interfacon; la ŝelo estas interpretilo transmetanta operaciumajn komandojn al la operaciumkerno TUT:sistema programaro
Rim.: Alia uzata termino estas mastruma sistemo. Verdire, „mastrumado“ estas nur unu el la multaj funkcioj de operaciumo, kaj ne la plej grava funkcio (la celatan sencon pli trafe esprimus „administra sistemo“). Trovi vorto(j)n kiu(j) precize priskribus la tutan nocion estas afero malfacila aŭ malebla; tial aperis la formo „operaciumo“, kiu utiligas la pli internacian parton de la termino kaj havas la avantaĝon de unuvorteco. Nur la vivo povas decidi, kiu formo venkos.

Vinisus (顯示個人資料) 2015年5月16日下午9:07:09

Lakiro:

Koran dankon, kara Lakiro!

novatago (顯示個人資料) 2015年5月16日下午11:42:38

Vinisus:Ĉu la vorto "Operaciumo" rilate al komputilo estas jus kreita neologismo
Ĝi minimume aĝas 20 jarojn.

Ĝis, Novatago.

回到上端