ĉu la francaj kaj anglaj misiloj protentas hispanion?
av Paquillo, 1 juni 2015
Meddelanden: 215
Språk: Esperanto
Paquillo (Visa profilen) 18 juni 2015 06:03:54
robbkvasnak:La diferenco inter Rusio kaj Usono estas tre klara. Dum sub prezidento Buŝ , en miaj okuloj militkrimulo, Usono invadis Irakon. Mi kaj mia edzo iris multfoje en la straton por demonstracii = kun kun miloj de aliaj usonanoj. Ni publike denuncis Buŝ kaj Ĉeni kaj tion faris ĵurnalistoj ĉe ni ankaŭ = sed neniu policanoj forpelis nin, neniu murdis kontraŭulojn de Buŝ. En du jaroj Obama ne plu estos la prezidento. Alia persono estos tie. Sed ĉu Putin estros Rusion ankoraŭ en du jaroj? Plej verŝajne jes. Aŭ Medvedev kaj dennove Putin, la paŝo de du (pas de deux) rusa. Baleto makabra.Via lando havas okupadtrupojn en ĉiuj kontinentoj, kaj militas/is en multaj el tiuj okupataj landoj, ne rusio. Vi preokupiĝas pri la eblo de geeziĝo por gejoj sed ne pri la krimoj de usono kontraŭ milionoj da senkulpuloj. Ne kompareblas la usona genocido en irako kun la rajto de du burĝaj gejoj al geedziĝo. Vi propagandas kontraŭ rusio nur ĉar ĝi estas obstaklo por la usonaj tutmondaj imperiaj revoj.
En Rusio la demonstracianoj havas problemojn kun la polico. [Legu novaĵojn pri geja parado en Moskvo antaŭ nelonge!] La kontraŭuloj kaj kritikantoj de Putin mortas laŭ sekretaj manieroj - mistere. Obama ne bezonan personan kulton - Putin jes.
La usona invado de Irako estis krimo kaj mi rajtas diri tion kaj mi rajtas nun aktivi por meti Buŝ kaj Ĉeni en malliberejon, Mi ne timas ke iu mortigos min por tio.
Vere, mi ne "amas" Usonon. Oni maldungis min laŭleĝe ĉitie ĉar mi estas geja. Sed aliflanke ni rajtis edziĝi ĉi-tie - tio donis al ni financajn avantaĝojn - tio estas la plej grava flanko de nuptoj - niaj asekuroj malaltiĝis en prezo, niaj impostoj malaltiĝis, ni rajtas viziti unu la alian en malsanulejo, ni povas leĝi protekti unu la alian - male en Rusio. Tie mi eĉ timus diri ke mia edzo kaj mi estas kune pli ol 20 jaroj kaj ni interhelpis ni doktoriĝi. Oni dirus ke estas "propagando por korupti la rusajn junulojn!
Kvankam mi ne ŝatas la usonan registaron tiom, mi preferas vivi ĉi-tie kie mi ne devas timi por mia vivo. Male en Rusio nuntempa. Ĝis Rusio vere estos libera lando, nek mi nek miaj amikoj vizitos ĝin. Simple.
Marc_1965 (Visa profilen) 18 juni 2015 08:39:39
robbkvasnak:Tre interese, ke vi skribis pri la vidpunktoj sed ne pri faktoj... Ĉu laŭ via opinio iesa subjektiva opinio pri la fakto plu veras ol la fakto?
Tio eble estas via vidpunkto sed ne egalas al la vidpunktoj de multaj aliaj ĵurnalistoj.
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Okcidentaj amaskomunikiloj dekutimigis loĝantojn de "okcidenta civilizacio" pensi mem kaj vi pruvis tion laŭ via mesaĝon.
Ekz. aserto "maltolerema lando kaj agresema" pri Rusio. Sed ĉu Rusio bombis aliajn regnojn? Ne sed vi nomas Rusion "maltolerema lando kaj agresema". Ĉu vi povas klarigi la vian aserton per logiko?
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
ustra (Visa profilen) 18 juni 2015 08:52:38
robbkvasnak:La diferenco inter Rusio kaj Usono estas tre klara. Dum sub prezidento Buŝ , en miaj okuloj militkrimulo, Usono invadis Irakon. Mi kaj mia edzo iris multfoje en la straton por demonstracii = kun kun miloj de aliaj usonanoj. Ni publike denuncis Buŝ kaj Ĉeni kaj tion faris ĵurnalistoj ĉe ni ankaŭ = sed neniu policanoj forpelis nin, neniu murdis kontraŭulojn de Buŝ.Tio simple malveras. Ĉiuj ĵurnalistoj (kaj okcidentaj politkistoj) tre volonte transprenis la idiotajn "pruvojn" de Ĉeni kaj klare subtenis la invadon de Irako. Iel vi nun tamen opinias, ke tiuj samaj ĵurnalistoj hodiaŭ bone informas vin pri Rusio...
robbkvasnak:En du jaroj Obama ne plu estos la prezidento. Alia persono estos tie. Sed ĉu Putin estros Rusion ankoraŭ en du jaroj? Plej verŝajne jes. Aŭ Medvedev kaj dennove Putin, la paŝo de du (pas de deux) rusa. Baleto makabra.Sed Clinton II aŭ Bush III kiel posteulo de Obama estas kompreneble multe pli demokrata, ĉu ne?
robbkvasnak:Obama ne bezonan personan kulton - Putin jes.
![externalImage.png](/assets/f5b04b4f/images/layout/externalImage.png)
![externalImage.png](/assets/f5b04b4f/images/layout/externalImage.png)
Ĉu laŭ vi tiaj bildoj ne alcelas konstrui kulton ĉirkaŭ Obama?
Montru ion similan de la rusa prezidanto pruvante eĉ nur proksimume la vian aserton.
robbkvasnak:Kvankam mi ne ŝatas la usonan registaron tiom, mi preferas vivi ĉi-tie kie mi ne devas timi por mia vivo. Male en Rusio nuntempa. Ĝis Rusio vere estos libera lando, nek mi nek miaj amikoj vizitos ĝin. Simple.Mi ege dubas, ke havas iun sencon serioze diskuti kun vi, se vi kredas tian sensencaĵon. Simple.
Vinisus (Visa profilen) 18 juni 2015 13:12:51
1-Ĉu Rusio kaj Svedo?
2-Ĉu Francio kaj Britio?
3-Ĉu Usono kaj Brazilo?
Marc_1965 (Visa profilen) 18 juni 2015 14:34:45
robbkvasnak:La diferenco inter Rusio kaj Usono estas tre klara.Vi pravas. Ukraina politikisto Dmitrij Korĉinskij deklaris, ke laŭ ekzemplo de Usono Ukrainio devas neniigi loĝantojn de DPR kaj LPR, sed se iu restos viva do tiun devas enfermi en koncentrejo.
Fonto ruse + ukraine (videoregistraĵo)
klmn (Visa profilen) 18 juni 2015 15:00:10
Paquillo:amikoj, mi preokupiĝas, ĉar mi scias ke la politikistoj el hispanio kaj el aliaj europaj landoj estas iom stultaj. ili klopodas provoki rusion per ĉiaj rimedoj: per ekonomiaj sankcioj, blokante la eniron de rusaj politikistoj kaj entreprenistoj, per misiloj apud la rusa landlimo, ktp.mi pensas ke certaj esperantistoj devus ĉesi la provokan fi-agadon.
mia timo estas: kio okazus se frenezaj rusaj politikistoj prenus la povon en rusio kaj decidus "rompi" la blokadon en unu sola tago. ĉu la francaj, anglaj aŭ usonaj nukleaj misiloj respondus por protekti aliajn europuniajn landojn? se ne, ĉu ili protektus almenaŭ hispanion?
hei, mi skribis protektas ne protentas!
Tiaj mesaĝoj kaj kontoj de iliaj sendantoj devus malaperi el edukad-sistemo lernu.net
Vinisus (Visa profilen) 18 juni 2015 15:52:23
vincas (Visa profilen) 18 juni 2015 16:05:50
Paquillo:frenezaj rusaj politikistoj+1
Stefano888 (Visa profilen) 22 juni 2015 04:39:33
Aliaj usonanoj kaj mi ŝatus vidi la jenaĵojn:
1.) Rusio kaj Ukrainio trovas pacan solvon kaj ĉesas militi.
2.) Rusio restas pacema al najborajn landojn.
3.) La sankcioj kontraŭ Rusio foriĝas.
4.) La Rusia ekonomio pliboniĝas.
5.) La Rusoj aĉetas pli da aĵoj de ni.
Memoru ke Rusoj kaj Usonanoj ankoraŭ laboras kune sur la internacia spaca stacio.
hilex (Visa profilen) 22 juni 2015 05:10:23
Stefano888:Mi spektis la novaĵojn antaŭ kelkaj monatoj. Ili montris gazetaran kunvenon ĉe la Blankdomo. Unu el la ĵurnalistoj demandis al la parolisto de la Blankdomo: "Ĉu Rusio estas nia malamiko?" La respondo estis: "Ni havas malsimplan rilaton kun Rusio."1. Erara punkto. Rusio kaj Ukrainio ne estas en stato de milito.
Aliaj usonanoj kaj mi ŝatus vidi la jenaĵojn:
1.) Rusio kaj Ukrainio trovas pacan solvon kaj ĉesas militi.
2.) Rusio restas pacema al najborajn landojn.
3.) La sankcioj kontraŭ Rusio foriĝas.
4.) La Rusia ekonomio pliboniĝas.
5.) La Rusoj aĉetas pli da aĵoj de ni.
Memoru ke Rusoj kaj Usonanoj ankoraŭ laboras kune sur la internacia spaca stacio.
2. Jam delonge estas tiel.