Kwa maudhui

Vort-komenca ŭ-sono, ĉu malfacila por vi?

ya yyaann, 27 Juni 2015

Ujumbe: 13

Lugha: Esperanto

nornen (Wasifu wa mtumiaji) 28 Juni 2015 1:44:48 asubuhi

Kvankam la ŭ ne estas prononcata /w/, mi supozas, ke via demando tamen temas pri /w/.

En la Hispana ja estas vortkomenca /w/, kiel ekzemple en guasa ['wasa], hueso ['weso], aŭ güiro ['wiro].

La Hispana ankaŭ konas nesilaban ŭ kiel Esperanto, ekzemple Europa [eu'ropa] kaj auto ['auto]. (Mi sidas antaŭ komputilo Windows, kaj bedaŭrinde mi ne scias kiel enigi U+032F por montri la nesilabecon.)

Vortkomenca tl- nur troviĝas en amerikaj vortoj kiel tlacuachetlacote.

cellus (Wasifu wa mtumiaji) 6 Julai 2015 10:25:19 asubuhi

Mia denaska lingvo ne havas principe vortojn kiuj komenciĝas per ŭ, sed tio ne signifas ke mi ne povas prononci ŭato kaj ŭiskio, se mi volas.

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 6 Julai 2015 10:24:21 alasiri

Komenca ŭ ne estas problemo por la francoj: /wa/ watt, ouate , oiseau, /wi/ oui, /we~/ oint /we/ ouais...

Sed estas prefere, ke ne ekzistas regulo (la 17a?) pri la permesitaj aŭ malpermesitaj silaboj. Tio devigus nin, se ni volas esti koheraj, listigi ĉiujn eblajn silabojn por diri ĉu ili estas permesitaj aŭ ne. Sed ni eĉ ne kapablas nur kalkuli KIOM da silaboj estus permesitaj.

Do, la baza unuo de nia lingvo estas la litero, skribita aŭ prononcita, kaj ne la silabo. Estas 21 konsonantoj, 2 duonvokaloj kaj 5 vokaloj libere kombineblaj, dum ili estas prononceblaj kaj kompreneblaj.

Tiel oni evitas 17an regulon.

Kurudi juu