Tin nhắn: 13
Nội dung: Esperanto
nornen (Xem thông tin cá nhân) 01:44:48 Ngày 28 tháng 6 năm 2015
En la Hispana ja estas vortkomenca /w/, kiel ekzemple en guasa ['wasa], hueso ['weso], aŭ güiro ['wiro].
La Hispana ankaŭ konas nesilaban ŭ kiel Esperanto, ekzemple Europa [eu'ropa] kaj auto ['auto]. (Mi sidas antaŭ komputilo Windows, kaj bedaŭrinde mi ne scias kiel enigi U+032F por montri la nesilabecon.)
Vortkomenca tl- nur troviĝas en amerikaj vortoj kiel tlacuache aŭ tlacote.
cellus (Xem thông tin cá nhân) 10:25:19 Ngày 06 tháng 7 năm 2015
Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 22:24:21 Ngày 06 tháng 7 năm 2015
Sed estas prefere, ke ne ekzistas regulo (la 17a?) pri la permesitaj aŭ malpermesitaj silaboj. Tio devigus nin, se ni volas esti koheraj, listigi ĉiujn eblajn silabojn por diri ĉu ili estas permesitaj aŭ ne. Sed ni eĉ ne kapablas nur kalkuli KIOM da silaboj estus permesitaj.
Do, la baza unuo de nia lingvo estas la litero, skribita aŭ prononcita, kaj ne la silabo. Estas 21 konsonantoj, 2 duonvokaloj kaj 5 vokaloj libere kombineblaj, dum ili estas prononceblaj kaj kompreneblaj.
Tiel oni evitas 17an regulon.