Към съдържанието

Edziĝegaleco en Usono

от orthohawk, 06 юли 2015

Съобщения: 168

Език: Esperanto

Lakiro (Покажи профила) 18 юли 2015, 07:56:02

vejktoro:Kaj Lakiro, Ĝi ankaŭ ne estas via posedaĵo.
Al via granda bedaŭro mi loĝas en la komunumo. Kaj kiam homoj nomas sin pingvenoj, mi certe ne kredas tion kaj neas tion. ridulo.gif

klmn (Покажи профила) 18 юли 2015, 08:28:37

robbkvasnak:fakte vi ne akuzas nur min sed la Superan Kortumon de Usono de tio kaj antaŭ ĝi la leĝdonantojn de 24 aliaj landoj, inkluzive de Brazilo kaj la voĉdonantojn en Irlando. Kaj la aro da landoj kun samseksaj nuptoj nur kreskos, nur ŝrumpos. Eble vi pensumus iomete pri kiu flanko de historio vi staras.
Vi ja naskiĝis malgeja - aŭ ĉu vi memoras pri iu tago kiam vi decidis preferi la alian sekson? Kaj vi metus virinojn sur malpli altan ŝtupon en la rilato de viaj viro-virinaj paroj - kial? Mi kredas ke en ĉiam pli da socioj oni vidas la lokon de viroj kaj de virinoj same. Temas pri iomete malmoderna formo de rilatoj ĉe vi.
Feliĉe mi ne devas loĝi en malmoderna lando plu - iom post iom nia lando antaŭeniras dum ekzistas landoj kie oni volas resti en mallumo - pri ĉio, ekz. pri la vero de kiu murdis la pasaĝerojn de la malajzia aviadilo antaŭ unu jaro - lando kiu rifuzas en UNo juĝistaron pri tio ĉar tiu lando timas la veron. Aŭ pri la sanstato de kontraŭuloj de la registaro. Se tio eras en viaj sanktaj skriptoj eble vi devus repripensi kion vi kredas esti sankta.
Robb, vi batalas ventmuelilojn.
Ne eblas ŝanĝi pensmanieron de homoj kiuj tutan vivon pasigas en ia tia etoso:
socia eksperimento

squishy_mage (Покажи профила) 19 юли 2015, 03:00:57

orthohawk:
Kaj tio ne devus esti. Se paro volas unuiĝita civile (kaj ne religie) ili devas ne uzi la vorton "edziĝo". Se paro volas esti edzo kaj edzino, KUN la beneficioj de la ŝtato, ili bezonas akiri ambaŭ edziĝon en religia muntumo kaj civilan unuiĝon en ŝtata muntumo.
Kial la homoj kiuj uzas "edziĝo" devas ŝanĝi? La vorto uziĝas signifi kaj religian unuiĝon kaj civilan unuiĝon. Ĉiuj homoj comprenas ke la religia kaj la civila diferencas.

Lakiro (Покажи профила) 19 юли 2015, 09:04:37

squishy_mage:
orthohawk:
Kaj tio ne devus esti. Se paro volas unuiĝita civile (kaj ne religie) ili devas ne uzi la vorton "edziĝo". Se paro volas esti edzo kaj edzino, KUN la beneficioj de la ŝtato, ili bezonas akiri ambaŭ edziĝon en religia muntumo kaj civilan unuiĝon en ŝtata muntumo.
Kial la homoj kiuj uzas "edziĝo" devas ŝanĝi? La vorto uziĝas signifi kaj religian unuiĝon kaj civilan unuiĝon. Ĉiuj homoj comprenas ke la religia kaj la civila diferencas.
Temas ne pri la religio aŭ pri la ateismo.
Temas pri la anstataŭigo de la nocioj. Ekzistas relativaj nocioj kiel estro, gvidanto, ĉefo, tribestro, prezidento, edzo, mastro, komandanto, patro. Eĉ en la poligamia familio ĉiu edzo estas edzo rilate al edzino, sed ne inter edzoj. Tio estas relativa nocio.
Homo apartenanta al tiuj signifoj plenumas unusolan rolon, kiun ne povas ludi alia homo en la kolektivo.
Mi jam diris, ke en unu kolektivo aŭ kabineto povas esti nur unu estro. Li unu povas tiel nomiĝi. Restaj homoj obeas kaj ne povas esti estroj relative lin. Ajna familio estas simila kolektivo, kie ekzistas interrilatoj kaj relativaj nocioj edzo kaj edzino. Ne povas esti du prezidentoj en unu lando.
Vi do pruvas la malan. Edzo estas relativa nocio rilate al edzino. Eĉ la vorto viro estas relativa.
Gejoj povas loĝi kune kaj havi sian nuptokontrakton, sed ili neniam povas nomiĝi edzoj, ĉar en ilia familio forestas edzino. Gejoj povas peti por si alian terminon, ekzemple gejkunuloj, kie ĉiu gejo fariĝas gejkunulo.

La homo povas havi nur unu patron aŭ edzon, patrinon aŭ edzinon. En poligamiaj familioj edzoj kaj edzinoj estas por unu homo, kaj ne povas nomi sin tiel inter edzoj aŭ edzinoj, rilate unu al la alia.

squishy_mage (Покажи профила) 19 юли 2015, 20:13:19

Sed en Usono la civila koncepto de edziĝo enhavas rajtojn kiel la rajto viziti geedzo en hospitalo aŭ la raito decidi la iro de medicina zorgo por geedzo.

Antaŭ la Juĝejo diris ke la gej-homoj povas geedziĝi, la Juĝejo diris ke tiuj rajtoj estas "fundamenta". Laŭ Dek-Kvara Amendo de Usona Konstitucio, fundamenaj raitoj devas apliki egale al ĉiuj homoj de Usono.

La kredoj de religioj ne estas sufiĉa por trakti homojn malegale laŭ Usona leĝo.

orthohawk (Покажи профила) 20 юли 2015, 00:38:19

squishy_mage:Sed en Usono la civila koncepto de edziĝo enhavas rajtojn kiel la rajto viziti geedzo en hospitalo aŭ la raito decidi la iro de medicina zorgo por geedzo.

Antaŭ la Juĝejo diris ke la gej-homoj povas geedziĝi, la Juĝejo diris ke tiuj rajtoj estas "fundamenta". Laŭ Dek-Kvara Amendo de Usona Konstitucio, fundamenaj raitoj devas apliki egale al ĉiuj homoj de Usono.

La kredoj de religioj ne estas sufiĉa por trakti homojn malegale laŭ Usona leĝo.
tion ĉion oni povas havi eĉ se la instituto nomiĝus "civila unuiĝo"

Lakiro (Покажи профила) 20 юли 2015, 10:13:29

Squishy, ĉu vi legis supran mesaĝon? ridulo.gif Verŝajne vin interesas nur gejaj rajtoj.
Ge- signifas du seksojn: la viran kaj la virinan.
Geedziĝo estas unuiĝo de viro kaj virino. Tiu ĉi termino ne koncernas gejojn gramatike.

vejktoro (Покажи профила) 20 юли 2015, 15:38:25

Lakiro:Squishy, ĉu vi legis supran mesaĝon? ridulo.gif Verŝajne vin interesas nur gejaj rajtoj.
Ge- signifas du seksojn: la viran kaj la virinan.
Geedziĝo estas unuiĝo de viro kaj virino. Tiu ĉi termino ne koncernas gejojn gramatike.
Hmm, Mi kredas ke Squishy usas la vorton ununombre por diri 'unu el..' mem kial la (ne-oficiala) uzado de 'gepatro' do la sekso de la homo ne gravas.

Mi povas supozi ke ni ne volus paroli de gramatiko en ĉi tiu fadeno; ŝajnas ke oni diskutas semantikon. Ni akordiĝas je homaj rajtoj, sed iuj ne ŝatas ke samseksaj kuniĝoj namiĝus per le mem vorton.

Lakiro (Покажи профила) 20 юли 2015, 16:58:21

vejktoro:Hmm, Mi kredas ke Squishy usas la vorton ununombre por diri 'unu el..' mem kial la (ne-oficiala) uzado de 'gepatro' do la sekso de la homo ne gravas.
Ne ekzistas tiu ĉi vorto! Ne elpensu. ridulo.gif Ne forgesu kiel nomiĝas la retpaĝaro.

FractalBloom (Покажи профила) 20 юли 2015, 22:19:15

Tiu punkto estas interesa. La vorto "geedziĝo" ja postulas ambaŭ viran kaj virinan partoprenanton pro la afikso ge-, do ĝi nur taŭgas je malsamseksa unuiĝo. "Edziĝo" nur specifas ke estas engaĝata viro (edzo).

Обратно нагоре