Al la enhavo

Edziĝegaleco en Usono

de orthohawk, 2015-julio-06

Mesaĝoj: 168

Lingvo: Esperanto

orthohawk (Montri la profilon) 2015-julio-17 19:08:16

FractalBloom:

La edziĝita gejparo kiu loĝas trans la strato ne influas vian vivon. Ilia uzo de la vorto "edziĝo" por priskribi ilan relaton ne detruos socion. Vi eĉ ne devas konsideri la rilaton kiel realan sub viaj kredoj. Ĝi nur estas afero pri leĝo, kiu ne koncernas religion.
"Al Cezaro kio apartenas al Cezaro, kaj al Dio kio apartenas al Dio" Laŭ la apartigo de kirko kaj ŝtato, ŝajne ke ni, kredantoj, estas jam donintaj al Cezaro sufiĉe longe sen la reciproka ago de la nekredantoj.

FractalBloom:Do la nuna demando estas: kiel samseksedziĝo reduktas religian liberecon?
Kial ci ne demandas tion al ges-oj Klein el Portland, Oregon?

FractalBloom:Nure per vortoj ĝi povas tuŝi ion.
estas nenio "nura" pri realeco.

FractalBloom:Kaj nuntempe uloj koleriĝas pri la uzo de vortoj. Estas bonega kialo por uzi la saman vorton kaj por malsamseksparoj kaj por samseksparoj.
Do, kial ne ĈIUJ uzas "civila unuiĝo" por civilaj unuiĝoj? Ĝi "nure" estas vorto!

FractalBloom:Usonano bone konas ke "dividita sed egala" neniam estis egaleco.
Almenaŭ dum la epoko de "dividita sed egala" la usonaj negruloj havis siajn proprajn komercojn, anstataŭ loĝado en la "lastatempa plantaĵo".

FractalBloom:Eĉ vortoj enhavas grandan potencon kiu forte influas kiel agas socio unu al aliulo. Unu el la plej gravaj kaŭzoj de diskriminacio en tiu lando estas la evidente malsama traktado de gejuloj sub la leĝo respekte al edziĝo.
Do, kial batali por "edziĝo por ni" kaj ne "civila unuiĝo por ĉiuj"? Nedividita kaj egala. Problemo solvuta.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-julio-17 19:26:21

Strangas kiel homoj kiuj krias pri religio havas etajn korojn kiam temas pri la feliĉo de aliaj homoj, ke ili je la nomo de sia religio permesas ke aliaj homoj perdu sian laboron pro la ideoj de tiaj religioj, ke ili dividas familiojn pro sia religio, ke ili kaŭzas suferon. Eble ili kredas ke tra sia malamo kaj deziro dikti al la tuta homaro sian propran religian kredon ke iu mita dio savos siajn animojn. Mi dubas ke se estas iu dio ke tiu dio estus tiom malama.
Mi ja estis maldungita ĉar mi estas geja kaj vivlonge vivos kun alia viro. Mi nun vivas en oficiala stato de malriĉo laŭ la registaro de Usono. Ke iu ĉi-tie akceptas tion, mirigas min pro la malempatio de tia starpunkto sed religia dogmo estas dura pedro sen animo, metitan en la vojon nur por sekurigi la povon al malgranda grupo je la pinto de tiu religio. Domaĝe.

squishy_mage (Montri la profilon) 2015-julio-17 20:08:48

orthohawk:
squishy_mage:
Stefano888:
squishy_mage:Sed via sakramento de edziĝo ne devas ŝanĝi. La juĝejo diris ke la civiledzeco devas enhavi la gej-homojn. Eklezioj povas pludifini la religia edzeco laŭ iliaj kredoj. La civiledzeco devas ŝanĝi ne la sakramento de edziĝo en la eklezioj.
Kion ni devas fari se gej-paro, kiu havas civilan gej-edziĝon, decidas ke ili volas adori en nia kirko kaj eĉ iĝi anoj?
Mi havas amikon. Li edzigas virinon kiu eksedziĝis. Li estas katolika. Sia kirko ne rekonas sian edeziĝon. Sed li ankoraŭ edzigas. Ne estas problemo.
pli bona: lia kirko.

tio dirita, se li partoprenis en ceremonio antaŭ civila oficialulo, li civilunuiĝis, ne edziĝis.
Dankon por la korektado de "lia kirko".

Kiam la debato de Edziĝegaleco en Usono okazis, mi parolis kun amikoj pri ideo ke ĉiaj civiledzecoj devas nomiĝi civilajn uniojn. Por mi, gravas ke la homoj havas samajn rajtojn kiam ili civilunuiĝis. Sed la vorto "edzeco" uziĝas kiam viro kaj virino edziĝis eĉ se religia oficialulo ne engaĝiĝas.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-julio-17 20:11:51

Unue estas pura frenezaĵo ke iu povas posedi vorton komunan. Eble kelkaj usonaj fimaegoj provas argumenti tion antaŭ kortumo sed neniu povas dikti por si men la signifon de vorto.
Nupta venas de la latina vorto nubo, nuptum kiu venas el la prahindeŭropa sneubhō: sin doni. La angla vorto «marry» venas el la franca el la latina de maritus, vorto prae mas (viro), do se marier (to marry) = «fariĝi la viro de».
Neniu religio posedas vorton. Ne ekzistas iu ajn internacia leĝo permesanta tion. Do se iu koleriĝas ĉar mi diras ke Ed kaj mi estas nuptaj kunuloj aŭ edzoj, kaj tiu stato korespondas al la leĝo de nia lando (Usono, Florido), neniu religio povas dikti ke ne estas korekta sinteno. Eble en diktatora ŝtato iu diktatoro povas fari tion (ekzistas moderna kvazaŭparalelo en iu alia granda lando kie la ortodoksa religio regas la popolon) sed ĉi-tie en Usono, la 25a lando kie edziĝo aŭ edziniĝo de du homoj de la sama sekso esta leĝe permesa stato, ne eblas. Mia konsilo por tiuj kiuj ne ŝatas la leĝojn de sia lando: skribu al via reprezentanto leĝa; faru propagandon, se vi volas, sed vi neniel nun povas dikti al mi kaj mia edzo kiel ni vivu kaj vi ne povas tordi tion al la signifo ke mi ne estas tolerema. Dum kvazaŭ mia tuta vivo ĝis nun mi devis toleri la malon, kaj mi respektis la leĝon. Nun mi ankaŭ respektas la leĝon. Faru egale!

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-julio-17 20:13:27

Kial ankoraŭ ni tiom zorgas pri semantiko?

Vorto esprimas nur tion, kion homoj volas esprimi per ĝi. Ekzemple, la vorto elrigardi iam signifis aspekti, sed nun ĝi akiris novan signifon, ĉar la parolantoj grade forlasis la komencan difinon kaj adoptis la novan, pro diversaj kialoj - tiel funkcias kaj evoluas vivanta lingvo.

La sama okazas kun ajna vorto ... same kun "edzeco". En multaj kulturoj kaj en multaj epoĥoj, la vorto kaj koncepto de "edzeco" malsamis. Por la kristanoj, edzeco klasike inkluzivis ekzakte du plenkreskulojn - viron kaj virinon. Por la mormonoj kaj islamanoj, edzeco temis pri unu viro kaj pluraj virinoj. Kaj ĉe pli ekzotikaj kulturoj, edzeco povis inkluzivi multajn virojn kaj multajn virinojn samtempe!

Do diri, ke via koncepto de edzeco - des pli la vorto mem - estis ekde la diluvo io absoluta kaj konstanta, ŝajnas mise.

Lakiro (Montri la profilon) 2015-julio-17 20:23:50

Mi jam konvinkiĝis, ke Esperanto estas kelkaj lingvoj. La forumanoj tute ne komprenas unu la alian.

Jen reale ajna viro ne povas naski infanon. Sed kial li ne krias pri siaj rajtoj kaj ne postulas, ke ĉiuj agnosku lian rajton naski. Verŝajne la viro distingiĝas de la virino.
Laŭ tiu kaŭzo nur la virino povas havi edzon. Ĉu ne?
Ni rezonas pri la lingvo!

Ne menciu pri viaj interrilatoj! Nomu sin eĉ papoj romaj, sed ne edzoj. Viro por virino povas esti edzo. Sed viro por alia viro ĉiam estas sekspartnero. Elpensu alian leĝan terminon.

orthohawk (Montri la profilon) 2015-julio-17 20:25:49

robbkvasnak:[/b]Strangas kiel homoj kiuj krias pri religio havas etajn korojn kiam temas pri la feliĉo de aliaj homoj, ke ili je la nomo de sia religio permesas ke aliaj homoj perdu sian laboron pro la ideoj de tiaj religioj,
Strangas kiel homoj kiuj krias pri "justeco" havas etajn korojn kiam temas pri la feliĉo (kaj rajtoj) de aliaj homoj, ke ili je la nomo de sia idea de "justeco" permesas ke aliaj homoj perdu sian laboron. Demandu al ge-s-roj Klein, el Portland, OR.

robbkvasnak:ke ili dividas familiojn pro sia religio,
"kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon"

robbkvasnak:Eble ili kredas ke tra sia malamo kaj
neniel. Ci supozas multon. Mi ne malamas iun ajn. Ne estas "malamo" deziri ke aliulo vivos "en ĉielo" anstataŭ "en infero" kaj deziri helpi la aliulon atingos tion.

robbkvasnak:Mi ja estis maldungita ĉar mi estas geja
kaj mi ankaŭ, multfoje. Mi trovis alian laboron.

orthohawk (Montri la profilon) 2015-julio-17 20:29:37

squishy_mage:
orthohawk:
squishy_mage:
Stefano888:
squishy_mage:Sed via sakramento de edziĝo ne devas ŝanĝi. La juĝejo diris ke la civiledzeco devas enhavi la gej-homojn. Eklezioj povas pludifini la religia edzeco laŭ iliaj kredoj. La civiledzeco devas ŝanĝi ne la sakramento de edziĝo en la eklezioj.
Kion ni devas fari se gej-paro, kiu havas civilan gej-edziĝon, decidas ke ili volas adori en nia kirko kaj eĉ iĝi anoj?
Mi havas amikon. Li edzigas virinon kiu eksedziĝis. Li estas katolika. Sia kirko ne rekonas sian edeziĝon. Sed li ankoraŭ edzigas. Ne estas problemo.
pli bona: lia kirko.

tio dirita, se li partoprenis en ceremonio antaŭ civila oficialulo, li civilunuiĝis, ne edziĝis.
Dankon por la korektado de "lia kirko".

Kiam la debato de Edziĝegaleco en Usono okazis, mi parolis kun amikoj pri ideo ke ĉiaj civiledzecoj devas nomiĝi civilajn uniojn. Por mi, gravas ke la homoj havas samajn rajtojn kiam ili civilunuiĝis. Sed la vorto "edzeco" uziĝas kiam viro kaj virino edziĝis eĉ se religia oficialulo ne engaĝiĝas.
Kaj tio ne devus esti. Se paro volas unuiĝita civile (kaj ne religie) ili devas ne uzi la vorton "edziĝo". Se paro volas esti edzo kaj edzino, KUN la beneficioj de la ŝtato, ili bezonas akiri ambaŭ edziĝon en religia muntumo kaj civilan unuiĝon en ŝtata muntumo.

orthohawk (Montri la profilon) 2015-julio-17 20:37:09

robbkvasnak:Unue estas pura frenezaĵo ke iu povas posedi vorton komunan. Eble kelkaj usonaj fimaegoj provas argumenti tion antaŭ kortumo sed neniu povas dikti por si men la signifon de vorto.
Nupta venas de la latina vorto nubo, nuptum kiu venas el la prahindeŭropa sneubhō: sin doni. La angla vorto «marry» venas el la franca el la latina de maritus, vorto prae mas (viro), do se marier (to marry) = «fariĝi la viro de».
Neniu religio posedas vorton. Ne ekzistas iu ajn internacia leĝo permesanta tion. Do se iu koleriĝas ĉar mi diras ke Ed kaj mi estas nuptaj kunuloj aŭ edzoj, kaj tiu stato korespondas al la leĝo de nia lando (Usono, Florido), neniu religio povas dikti ke ne estas korekta sinteno. Eble en diktatora ŝtato iu diktatoro povas fari tion (ekzistas moderna kvazaŭparalelo en iu alia granda lando kie la ortodoksa religio regas la popolon) sed ĉi-tie en Usono, la 25a lando kie edziĝo aŭ edziniĝo de du homoj de la sama sekso esta leĝe permesa stato, ne eblas. Mia konsilo por tiuj kiuj ne ŝatas la leĝojn de sia lando: skribu al via reprezentanto leĝa; faru propagandon, se vi volas, sed vi neniel nun povas dikti al mi kaj mia edzo kiel ni vivu kaj vi ne povas tordi tion al la signifo ke mi ne estas tolerema. Dum kvazaŭ mia tuta vivo ĝis nun mi devis toleri la malon, kaj mi respektis la leĝon. Nun mi ankaŭ respektas la leĝon. Faru egale!
Ne estas la sama afero, uzurpi vorton "edziĝo" de gejoj kaj reformi esperanton de novlernatoj? en ambaŭ situacioj, societo decidas "kio estas kio" kaj ne unu aŭ grupo de uloj. alivorte, kiel apartenas al la societo de esperantistaro ŝanĝi la lingvon, tiel apartenas al la societo ŝanĝi la signifo de "edziĝo".

orthohawk (Montri la profilon) 2015-julio-17 20:39:34

robbkvasnak:Dum kvazaŭ mia tuta vivo ĝis nun mi devis toleri la malon, kaj mi respektis la leĝon. Nun mi ankaŭ respektas la leĝon. Faru egale!
"Tiam Petro kaj la apostoloj responde diris: Oni devas obei Dion prefere ol homojn."

Reen al la supro