Al la enhavo

Edziĝegaleco en Usono

de orthohawk, 2015-julio-06

Mesaĝoj: 168

Lingvo: Esperanto

Lakiro (Montri la profilon) 2015-julio-13 18:28:24

Edzo estas statuso de viro rilate al lia edzino.

Ne povas esti du ĉefoj en unu kabineto.
Ne povas esti du prezidentoj en lando.
Ĉiam estas la hierarĥio! Eĉ en la familio. Edzo-edzino-infanoj.

Kaj estas senhierarĥia strukturo - gejparo, kie viroj estas egalrajtaj.

Lakiro (Montri la profilon) 2015-julio-13 18:30:31

--------

orthohawk (Montri la profilon) 2015-julio-13 21:30:03

robbkvasnak: Mi ne maltrankviliĝas por vortoj.
Se tio estus vera, vi estus estintaj kontentaj kun "civiluniĝo" kaj ne kriadus por "geedziĝo"

malplenegen (Montri la profilon) 2015-julio-14 07:31:55

Lakiro:Kvankam tie ĉi ne nomu vin edzo kaj ne menciu edziĝon - diru pri la nupto. Tiun ĉi vorton mi akceptos trankvile.
Ĉiu uzu vortojn kiujn sin mem plaĉas. Neniu zorgas pri kiujn vortojn *vi* akceptos aŭ ne akceptos.

hilex (Montri la profilon) 2015-julio-14 08:38:17

malplenegen:
Lakiro:Kvankam tie ĉi ne nomu vin edzo kaj ne menciu edziĝon - diru pri la nupto. Tiun ĉi vorton mi akceptos trankvile.
Ĉiu uzu vortojn kiujn sin mem plaĉas. Neniu zorgas pri kiujn vortojn *vi* akceptos aŭ ne akceptos.
Al mi estas malzorginda *via* koncepto de uzado de vortoj ĉar homoj necesas kompreni unu alian. Sekve homoj devas uzi vortojn senco de kiuj estas komprenebla al ĉiuj kaj kongruas logikon. Tial mi komprenas propono de Lakiro akcepti nur logikecan vorton "nupto" anstataŭ "edziĝo" parolante pri gejunuiĝo.

malplenegen (Montri la profilon) 2015-julio-14 14:15:22

hilex:Tial mi komprenas propono de Lakiro akcepti nur logikecan vorton "nupto" anstataŭ "edziĝo" parolante pri gejunuiĝo.
Praktike temas pri la sama afero.

erinja (Montri la profilon) 2015-julio-14 14:42:51

Lakiro:Edzo estas statuso de viro rilate al lia edzino.

Ne povas esti du ĉefoj en unu kabineto.
Ne povas esti du prezidentoj en lando.
Ĉiam estas la hierarĥio! Eĉ en la familio. Edzo-edzino-infanoj.

Kaj estas senhierarĥia strukturo - gejparo, kie viroj estas egalrajtaj.
Mi ne komprenas vian strukturon. Mia geedziĝo ne estas tia, nek tiu de miaj gepatroj. Geedziĝo temas pri kunlaboro de paro, ne pri hierarĥio en kiu unu estras la alian.

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-julio-14 15:12:07

Estas iom amuze vidi, kiel homoj agoniiĝas disputante aferon kiu persone tuŝas nek ilin nek aliulojn.

"Helpu! Se oni permesos ĉi tiujn du samseksajn personojn edziĝi unu kun l'alia, mia geedzeco estos detruita kaj mia familio frakasita ĝis eroj!" - Estas simple ridinda konstato, kiu nenie estas subtenata de faktoj.

La samajn argumentojn oni ankaŭ uzis antaŭ duonjarcento en la kunteksto de interrasa edzeco. "Tio estas nenatura, tio estas kontraŭ la Leĝo Dia, tio estas estetike forpelanta ..." Mi suspektas tamen, ke la kontraŭuloj ĉi-fadene ne malsubtenas interrasecon ...

En landoj kie samseksa edzeco estas laŭleĝa, la suno ankoraŭ leviĝas ĉiutage, la manĝaĵojn ne neniigis lokustoj kaj la popolon ne pereigis pestoj. Fakte ĉio daŭre statas normalege; post kelkaj jaroj, oni eĉ forgesas, ke iam estis disputiga la nocio de samsekseco.

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-julio-14 15:15:45

orthohawk:
robbkvasnak: Mi ne maltrankviliĝas por vortoj.
Se tio estus vera, vi estus estintaj kontentaj kun "civiluniĝo" kaj ne kriadus por "geedziĝo"
Mi interpretas Robb ĉi tiel: Ne estas grave, kiel oni nomas la koncepton de edzeco - gravas tamen, ke oni uzu la saman nomon por la samseksa kaj gea variantoj, ĉar esence ili estas samaj. (Ekzemple, oni ne elpensas novan terminon por interrasa edzeco - oni nomas ĝin "edzeco" same por durasaj kaj unurasaj geparoj.)

Lakiro (Montri la profilon) 2015-julio-14 16:25:50

Tempodivalse:Mi interpretas Robb ĉi tiel: Ne estas grave, kiel oni nomas la koncepton de edzeco - gravas tamen, ke oni uzu la saman nomon por la samseksa kaj gea variantoj, ĉar esence ili estas samaj.
Laŭ vi la homaro devas abolicii difinon laŭ la sekso kaj akcepti senseksajn terminojn. Bonega afero! ridulo.gif
Ambaŭ gejviroj estas edzoj.
Aperas nocio pri du patroj en familio aŭ pri du patrinoj.
Kompatinda Zamenhof! Li elpensis sufikson -in. Por kio?
Senseksa mondo venis.

Se gejo nomas sin edzo, do mi estas Papo roma.
Ja ĉiu rajtas nomi sin kiel al li plaĉas. ridulo.gif

Mia cerbo baldaŭ eksplodos.

Mi ne miros, se iu el vi asertos, ke Vi estas Nepo de propra Filo. La mondo freneziĝas!

Reen al la supro