Til indholdet

Ĉu la angla devus esti la unika oficiala lingvo de la U.E.?

af morico, 6. aug. 2015

Meddelelser: 206

Sprog: Esperanto

Armand6 (Vise profilen) 17. aug. 2015 19.20.50

Bryku, ion al mi diras ke vi tiujn artikolojn eĉ ne legis...

Armand6 (Vise profilen) 17. aug. 2015 19.28.59

bartlett22183:la angla ne estas facila lingvo
Nu, tio estas ridinda. Se la angla estas la "malfacila" lingvo, tiam kia estas aliaj? Ĉu duobleplimalfacilegaj?

Vestitor (Vise profilen) 17. aug. 2015 20.35.05

Armand6:
bartlett22183:la angla ne estas facila lingvo
Nu, tio estas ridinda. Se la angla estas la "malfacila" lingvo, tiam kia estas aliaj? Ĉu duobleplimalfacilegaj?
Mi helpas vin bone kompreni: La Angla lingvo estas malpli facila ol multaj fremduloj kredas. Vi ne estas la beste juĝisto pri tiu. Tiu estus eĉ pli ridinda.

robbkvasnak (Vise profilen) 17. aug. 2015 21.37.31

Mi estis en SUD-Ameriko kaj tie mi spertis ke ĉinoj en la flughaveno scipovis la portugalan. Sudamerikanoj ANKAŬ estas amerikanoj kaj vere mi povas diri ke en Brazilo malmultaj homoj scipovas la (uson)anglan.

bryku (Vise profilen) 18. aug. 2015 05.47.07

Armand6:Bryku, ion al mi diras ke vi tiujn artikolojn eĉ ne legis...
你好嗎
Antaŭ 20 jaroj mi loĝis en Ĉinio kelkajn monatojn, kaj mi iomete lernis la ĉinan. Ĉu vi havas la saman sperton pri tiu ĉi lingvo? Kaj mi legis la artikolojn, ĉu vi ilin ambaŭ legis kun kompreno?

nornen (Vise profilen) 18. aug. 2015 06.00.24

Vestitor:
Armand6:
bartlett22183:la angla ne estas facila lingvo
Nu, tio estas ridinda. Se la angla estas la "malfacila" lingvo, tiam kia estas aliaj? Ĉu duobleplimalfacilegaj?
Mi helpas vin bone kompreni: La Angla lingvo estas malpli facila ol multaj fremduloj kredas. Vi ne estas la beste juĝisto pri tiu. Tiu estus eĉ pli ridinda.
Kio estas beste juĝisto? Ĉu juĝisto, kiu beste juĝas?

Vidu ankaŭ.

Armand6 (Vise profilen) 18. aug. 2015 07.26.16

Vestitor:La Angla lingvo estas malpli facila ol multaj fremduloj kredas.
Tiu frazo ne havas sencon. Mi simple povas observi la rezultojn de lernado de diversajn fremdajn lingvojn, kaj la angla donas senŝanĝe plej bone rezultoj. Studinte la germanan, frankan, araban, japanan ktp. oni ne povas nek legi, nek skribi, nek kompreni, nek interparoli.
bryku:mi iomete lernis la ĉinan.
Kaj vi povas nun legi, skribi, taipi per la ĉina lingvo?
Se vi la artikolojn legis, neniam dirus ke la ĉina iam estos la lingvo internacia.

bryku (Vise profilen) 18. aug. 2015 09.03.58

Armand6:...neniam dirus ke la ĉina iam estos la lingvo internacia.
Same oni diradis pri la angla antaŭ 70 jaroj, kiam regis la franca.

Pri la ĉina, jes, mi povas iomete legi, skribi kaj paroli ĉine. Nun malpli ol antaŭe, ĉar mi jam ne loĝas en Ĉinio. La ĉina lingvo ne estas tiel malfacila por poloj. La ĉinoj kaj la poloj havas komunajn parolsonojn, do la polo pli facile lernas la ĉinan ol la anglan, kiu estas por ni stranga.

Armand6 (Vise profilen) 18. aug. 2015 09.24.44

bryku:La ĉinoj kaj la poloj havas komunajn parolsonojn
Ĉu la pola havas 85 vokalojn kaj aspiracia distingo de plozivoj?

Tilbage til start