Al la enhavo

Ĉu la angla devus esti la unika oficiala lingvo de la U.E.?

de morico, 2015-aŭgusto-06

Mesaĝoj: 206

Lingvo: Esperanto

171 (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-16 12:56:48

Bodler:
Ial milionoj da homoj lernas tiun malfacilan lingvon sen ia devigo; esperanton oni ial ne lernas. Do?
Oni devigas min lerni la anglan. Instrui la anglan ne estas necesaĵo sed politika volo. Oni povus instrui la esperanton se ni volus. La problemo estas ke multe de homoj neniam aŭdis pri esperanto, do ili pensas ke oni ne havas alternativon.
ĵuste !!!!

vincas (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-16 14:52:16

Bodler:
Ial milionoj da homoj lernas tiun malfacilan lingvon sen ia devigo; esperanton oni ial ne lernas. Do?
Oni devigas min lerni la anglan. Instrui la anglan ne estas necesaĵo sed politika volo. Oni povus instrui la esperanton se ni volus. La problemo estas ke multe de homoj neniam aŭdis pri esperanto, do ili pensas ke oni ne havas alternativon.
Kiam angle parolas aŭ komprenas 840 milionoj - 1.5 miliardo. Tio estas simpla necesaĵo.

Lakiro (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-16 15:21:50

vincas:Kiam angle parolas aŭ komprenas 840 milionoj - 1.5 miliardo. Tio estas simpla necesaĵo.
Kiu parolas angle? Angloj? ridulo.gif Ĉine parolas pli multe da homoj.
Al mi plaĉas la hispana. ridulo.gif

Bodler (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-16 15:38:51

vincas: Tio estas simpla necesaĵo.
Necesaĵo estas vorto uzata de tiuj kiuj ne kredas al demokratio ; kontraŭe politiko estas la arto ebligi la plej bonan solvon. Se ni konsideras egalecon, justecon kaj facilecon, esperanto estas multe pli taŭga ol la angla.

Lakiro (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-16 15:47:01

Bodler:Necesaĵo estas vorto uzata de tiuj kiuj ne kredas al demokratio ; kontraŭe politiko estas la arto ebligi la plej bonan solvon. Se ni konsideras egalecon, justecon kaj facilecon, esperanto estas multe pli taŭga ol la angla.
+++! ridulo.gif

Armand6 (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-16 17:37:26

Lakiro:Kiu parolas angle? Angloj?
Ĉie en la mondo estas homoj kiuj parolas angle. Ili nombriĝas en centoj da miloj. Sed eĉ en Ĉinio, ĉeestas homoj kiuj la ĉinan ne parolas.

Bodler (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-16 17:53:32

Armand6:
Lakiro:Kiu parolas angle? Angloj?
Ĉie en la mondo estas homoj kiuj parolas angle. Ili nombriĝas en centoj da miloj. Sed eĉ en Ĉinio, ĉeestas homoj kiuj la ĉinan ne parolas.
Kaj eĉ en Usono estas homoj kiu ne parolos la anglan... Angla estas denaska lingvo por malpli ol 50% de ili !

Kaj ofte homoj povas bone kompreni la anglan sed li ne povas tiel bone paroli. La internacia angla (globish) estas aĉa, kaj malesprimpova. Sed multe da homoj pensas ke ĉar ili povas bone kompreni, ili bone parolas.

La uzo de la angla igas Eŭropanojn aŭskultantojn de la Usono. Sed neniel estas demokratia lingvo en Eŭropo, ĉar la eŭropanoj ne povas bone interparoli kune, sed nur aŭskulti tion, kion la usonanoj diras.

Lakiro (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-16 18:07:13

Armand6:
Lakiro:Kiu parolas angle? Angloj?
Ĉie en la mondo estas homoj kiuj parolas angle. Ili nombriĝas en centoj da miloj. Sed eĉ en Ĉinio, ĉeestas homoj kiuj la ĉinan ne parolas.
Ĉie en la mondo, sed ne en Eŭropo (krom Britio). Tiu, kiu povas ion legi aŭ iomete kompreni, ne povas esprimi siajn pensojn libere. Mi dubas, ke mezstatistika polo povas apliki la anglan dum renkontiĝo kun germano. Bv oponi.

vincas (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-16 19:06:52

Lakiro:
vincas:Kiam angle parolas aŭ komprenas 840 milionoj - 1.5 miliardo. Tio estas simpla necesaĵo.
Kiu parolas angle? Angloj? ridulo.gif Ĉine parolas pli multe da homoj.
Al mi plaĉas la hispana. ridulo.gif
ŝtatoj laŭ anglparolantoj

Bodler (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-16 19:12:23

vincas:
Lakiro:
vincas:Kiam angle parolas aŭ komprenas 840 milionoj - 1.5 miliardo. Tio estas simpla necesaĵo.
Kiu parolas angle? Angloj? ridulo.gif Ĉine parolas pli multe da homoj.
Al mi plaĉas la hispana. ridulo.gif
https://en.wikipedia.org/wiki/List_of_countries_by...
Tio nur montras kiom da homoj paroletas (malfacile aŭ ne) la "globish".

Reen al la supro