Đi đến phần nội dung

Ĉu la angla devus esti la unika oficiala lingvo de la U.E.?

viết bởi morico, Ngày 06 tháng 8 năm 2015

Tin nhắn: 206

Nội dung: Esperanto

KStef (Xem thông tin cá nhân) 20:01:57 Ngày 20 tháng 8 năm 2015

bryku:Tiu Armand6 estas trolo, kiu nur celas inciti aliajn forumanojn. Li/ŝi skribas unu stultaĵon post la alia. Estas plej bone lin/ŝin ignori.
Mi havas de tempo al tempo la sama penso. Kaj bonvolu - Ĉiuj da Bryku-a mesaĝoj je/pri la pola lingvo estas korekta, Amike.

Armand6 (Xem thông tin cá nhân) 20:21:15 Ngày 20 tháng 8 năm 2015

KStef:Ĉiuj da Bryku-a mesaĝoj je/pri la pola lingvo estas korekta.
Ni parolas pri liaj mesaĝoj pri la ĉina, ne la pola.

vincas (Xem thông tin cá nhân) 20:31:37 Ngày 20 tháng 8 năm 2015

bartlett22183:Mi demandas al mi, ĉu "Armand6" estas la sama trolo (fojfoje "Elhana" ), kiu kalumnias esperanton en la tuta interreto kaj ĝenerale faras, ke li/ŝi iĝas ĝenaĵo.
Ej, kial neniu menciis min? Ja mi ankaŭ ŝatas kalumnii Esperanton en ĉiuj anguletoj de interreto.

Fuzzy (Xem thông tin cá nhân) 05:06:16 Ngày 21 tháng 8 năm 2015

vincas:
bartlett22183:Mi demandas al mi, ĉu "Armand6" estas la sama trolo (fojfoje "Elhana" ), kiu kalumnias esperanton en la tuta interreto kaj ĝenerale faras, ke li/ŝi iĝas ĝenaĵo.
Ej, kial neniu menciis min? Ja mi ankaŭ ŝatas kalumnii Esperanton en ĉiuj anguletoj de interreto.
Vi estas alia afero. Vi kalumnias Esperanton pro omaĝo al la usonaj mastroj de la planedo, ĉu ne? Do vi estas malriproĉenda.

morico (Xem thông tin cá nhân) 14:16:16 Ngày 21 tháng 8 năm 2015

La ĉefa internacia angla hodiaŭ estas la « Wall-Street » angla. 90% de la Eŭropeanoj fariĝus la modernaj sklavoj de la financa oligarkio de Wall-Street? La 500 milionoj da Eŭropanoj neniam konsentus ĝin. La homoj estas meze dek ĝis mil foje pli inteligentaj en siaj naciaj lingvoj.

La bona solvo estas la 24 nunaj oficialaj lingvoj kaj Esperanto. Ĝi estas dek foje pli facila kaj cent foje pli justa ol la angla.
Eŭropo Demokratio Esperanto politike defendas tiun ĉi solvon kaj serĉas la apogon de ĉiuj civitanoj kaj politikaj partioj kiuj volas justan lingvan politikon en E.U.

Celesteno49 (Xem thông tin cá nhân) 15:07:36 Ngày 21 tháng 8 năm 2015

morico:La ĉefa internacia angla hodiaŭ estas la « Wall-Street » angla. 90% de la Eŭropeanoj fariĝus la modernaj sklavoj de la financa oligarkio de Wall-Street? La 500 milionoj da Eŭropanoj neniam konsentus ĝin. La homoj estas meze dek ĝis mil foje pli inteligentaj en siaj naciaj lingvoj.

La bona solvo estas la 24 nunaj oficialaj lingvoj kaj Esperanto. Ĝi estas dek foje pli facila kaj cent foje pli justa ol la angla.
Eŭropo Demokratio Esperanto politike defendas tiun ĉi solvon kaj serĉas la apogon de ĉiuj civitanoj kaj politikaj partioj kiuj volas justan lingvan politikon en E.U.

Armand6 (Xem thông tin cá nhân) 16:16:45 Ngày 21 tháng 8 năm 2015

morico:90% de la Eŭropeanoj fariĝus la modernaj sklavoj de la financa oligarkio de Wall-Street?
Mi ne vidas konekson de 'Wall Street oligarkio' kaj la angla lingvo. La angla estas ĉiesaĵo.

Vestitor (Xem thông tin cá nhân) 18:19:41 Ngày 21 tháng 8 năm 2015

Armand6:La angla estas ĉiesaĵo.
La anglo en fremdaj landoj estas piratprogramaro kaj la multaj versioj estas malbona.

KStef (Xem thông tin cá nhân) 20:14:31 Ngày 21 tháng 8 năm 2015

(Preskaŭ) Ĉiu maldeneska angla parolanto havas problemojn kun parolado.
:0

Nia (ge)avoj batalis, ĉar ili ne volis vivi en germanan (kaj rusan) okupacion. Ili ne volis paroli la germanan kaj la rusan, do kial mi devas paroli la anglan? Mi ne volas paroli la anglan en mia lando. (Sed mi ankaŭ ne volas ekzisti en UE).

Armand6 (Xem thông tin cá nhân) 20:38:08 Ngày 21 tháng 8 năm 2015

Vestitor:La anglo en fremdaj landoj estas piratprogramaro kaj la multaj versioj estas malbona.
Oni pri tio fajfas (kaj oni rajtas).

Quay lại