المشاركات: 206
لغة: Esperanto
Armand6 (عرض الملف الشخصي) 22 أغسطس، 2015 3:41:21 م
bryku:1. Prononco - alia ol 85% da lingvoj de la mondoEn la angla oni distingas n kaj ng, d- kaj t-, ĝuste kiel en la ĉina. La vokaloj de la angla, speciale, estas normalaj ĝermanaj: apertaj mallongaj en opozicio de malapertaj longaj. Ĉi tie vi ne pravas.
2. Skriba sistemo - oni devas lerni unue kiel prononci la vorton kaj due kiel ĝin skribi.Ĝuste kiel en la ĉina.
frazaj verboj, IdiomaĵojIli preskaŭ ne trafas en la neŭtrala stilo, kiu estas uzata en internacia interparolado.
oni devas dediĉi multajn jarojn por finlerni la lingvon.Oni ne povas 'finlerni' iun lingvon.
Armand6 (عرض الملف الشخصي) 22 أغسطس، 2015 3:49:44 م
Aquilino:Necessas ciuj landanoj interkomprenas. Tamen, la lingva plureco en unu lando povus favori unu vehikla lingvo.Vi volas diri ke p.ex. bretonoj aŭ gaskonianoj komunikiĝos kun la metropola Francio ne en la franka, sed en la angla (aŭ Esperanto)? La francoj simple kacenigos ilin tiuokaze, kaj ĉiuj revenos al la franka. Ĉu mi vin ne komprenis?
Aquilino (عرض الملف الشخصي) 22 أغسطس، 2015 4:26:44 م
Armand6:Ne, en Francio, la franca lingvo estas evidente la vehikla lingvo. Ĉiuj interkomprenas. En Barato, estas multaj lingvoj kaj la oficialajj lingvoj ne estas reprezentaj. La angla estas malplimulta kaj la duono de hindoj ne parlas hindia. Se la registaro volas la lingva uniigo, ĝi povas elekti la imperialismo aŭ neŭtrala vehikla lingvo.Aquilino:Necessas ciuj landanoj interkomprenas. Tamen, la lingva plureco en unu lando povus favori unu vehikla lingvo.Vi volas diri ke p.ex. bretonoj aŭ gaskonianoj komunikiĝos kun la metropola Francio ne en la franka, sed en la angla (aŭ Esperanto)? La francoj simple kacenigos ilin tiuokaze, kaj ĉiuj revenos al la franka. Ĉu mi vin ne komprenis?
bryku (عرض الملف الشخصي) 22 أغسطس، 2015 4:47:48 م
Armand6:Malfacilaĵoj de la angla:bryku:1. Prononco - alia ol 85% da lingvoj de la mondoEn la angla oni distingas n kaj ng, d- kaj t-, ĝuste kiel en la ĉina. La vokaloj de la angla, speciale, estas normalaj ĝermanaj: apertaj mallongaj en opozicio de malapertaj longaj. Ĉi tie vi ne pravas.2. Skriba sistemo - oni devas lerni unue kiel prononci la vorton kaj due kiel ĝin skribi.Ĝuste kiel en la ĉina.frazaj verboj, IdiomaĵojIli preskaŭ ne trafas en la neŭtrala stilo, kiu estas uzata en internacia interparolado.oni devas dediĉi multajn jarojn por finlerni la lingvon.Oni ne povas 'finlerni' iun lingvon.
1. Prononco - alia ol 85% da lingvoj de la mondo
2. Skriba sistemo - oni devas lerni unue kiel prononci la vorton kaj due kiel ĝin skribi. Ekzistas multaj esceptoj kaj malregulaĵoj.
3. Vortaro - senbezone granda, multaj ideoj havas kelkajn sinonimojn: freedom-liberty, read-peruse, deep-profound, speed-velocity...
4. Gramatiko - la anglaj tempoj kaj ilia uzado, frazaj verboj.
5. Idiomaĵoj - multaj malsamaj por britoj, amerikanoj, aŭstralianoj, kanadanoj...
7. Kosto de lernado (nur riĉaj homoj povas atingi altan nivelon, kio kreas elitojn).
8. Tempo de lernado - oni devas dediĉi multajn jarojn por finlerni la lingvon.
9. Trolado de Armand6 (Elhana)
morico (عرض الملف الشخصي) 22 أغسطس، 2015 5:20:02 م
La E.U. estas politika konstruaĵo. La civitanoj devas minimume kompreni oficiala(j)n lingvo(j)n por havi demokration La lernotempo de la angla, laŭ Claude Piron, por atingi bonan kaj civitanan nivelon estas je 10000 horoj aŭ ses jaroj da laboro. La kosto estas 440 milionoj da civitanoj X 10000horoj X 10 €/horo = 44 OOO miliardoj da € = 4 jaroj aux 48 monatoj da eŭropa produkto.
La kosto de esperanto kiel KOMUNA oficiala lingvo kun la 24 aliaj oficialaj lingvoj estas 500 milionoj da civitanoj X 1000horoj X unu €/horo = 500 miliardoj da € = 15 tagoj da eŭropa produkto aux duona monato. Nur unu eŭro per horo ĉar Esperanto estas regula kaj kiel konstruoludo ktp. Oni povas ankaŭ ĝin efike instrui per Interreto kaj aliaj amaskomunikiloj.
Esperanto estas do proksimume 100 foje malpli multekosta ol la angla kaj ankaŭ justa. Tempo estas mono. La eŭropaj civitanoj havas intereson lerni esperanton.
Estas tri ĉefaj kondiĉoj: konigi la internacian lingvon (Ilo Eo); malpliigi la antaŭjuĝojn pri Eo; kaj konvinki la registarojn de defendi la interesojn de la plimulto de la civitanoj.
Armand6 (عرض الملف الشخصي) 22 أغسطس، 2015 5:25:52 م
morico:Esperanto estas do proksimume 100 foje malpli multekosta ol la anglaTion oni bezonas provi. Krom oni ne povas lerni Esperanton al nivelo de 10,000 horoj da la angla: oni simple ne havas lernolibrojn por tiu nivelo. Ili estas nur kreota.
morico (عرض الملف الشخصي) 23 أغسطس، 2015 5:32:43 م
"Krom oni ne povas lerni Esperanton al nivelo de 10,000 horoj da la angla: oni simple ne havas lernolibrojn por tiu nivelo. Ili estas nur kreota."
Kompreneble la lernolibroj por alta nivelo estas en la lernata lingvo kiel en la angla, la ĉina ktp.
Claude (Klod) Piron klarigas en "La lingva defio" kial esperanto estas multe pli facila.
http://claudepiron.free.fr/livres/lingvadefio.htm
Pro kio Esperanto akireblas pli rapide ol aliaj fremdaj lingvoj ?
Kial Esperanto-parolantoj sentas sin liberaj, naturaj en sin-esprimado? Ĉar praktike ili devas kontraŭmeti neniun kondiĉitan reflekson al la ennaskitaj. Ili uzas la lingvon kreeme, dank'al eta nombro da absolute rigoraj gvidmarkoj.
En Esperanto, ĉiu lingva strukturo estas senlime ĝeneraligebla.
Naciaj lingvoj akiriĝas adicie, Esperanto obliĝe. La diferenco estas la sama, kiel inter aritmetika progresio kaj geometria.[...] Ĉar la sama sistemo aplikiĝas al la tuta lingvo, la memorenda vortprovizo estas rimarkinde reduktita.
Du kontraŭaj sintenoj, ambaŭ pravaj sianivele, prezentiĝas ĉe lingvolernado. Ĉe nacia lingvo oni devas submetiĝi al kutimoj nepre obeendaj; vagadi ekster la kutimaj vojoj estas malpermesite. Tiuj trudoj kompareblas kun la uzoj kaj formoj de ĝentileco, kiujn necesas respekti, se oni volas ne ŝoki. Sed kio havas sencon kadre de difinita kulturo, tio iĝas sensenca ĉe transiro al nivelo interkultura. La vortordo de la nederlanda aŭ germana frazo, kiu kontribuas doni al tiuj lingvoj ilian apartan etoson, fariĝas handikapo en interpopola komunikado : ĝi malhelpas al eksterlandano esprimi sin same facile kiel denaskulo. Celante faciligi maksimume homan dialogon, Esperanto ne povis trudi la kutimojn de iu popolo ; ĝi do alprenis sintenon malan al submetiĝo : liberan elekton. Interhoma interŝanĝo atingas sian plej perfektan nivelon nur, se la nerva energio, aŭ la atento, koncentriĝas sur la enhavo de la mesaĝo, ne sur formaj detaloj. Se ili respektas tiujn punktojn, la uzantoj de Esperanto estas liberaj : li min helpas, li helpas min, li helpas al mi estas same ĝustaj kaj oftaj. La elekto dependas de la momenta humoro aŭ de la celata stil-efekto (ritmo ekzemple)..
Dank'al la obliga efiko, kune kun la absoluta kohero de gramatikaj strukturoj kaj kun la foresto de formaj trudoj, la meza lernanto atingas en unu jaro komunikan kapablon superan al tiu, kiun havigas al li, kun same multaj horoj semajne, ok jaroj da angla lingvo.
bryku (عرض الملف الشخصي) 23 أغسطس، 2015 8:20:37 م
morico:Armand6 skribis...Bonvolu ne nutri la trolon. Li malestimas ĉiujn seriozajn argumentojn kaj respondas per stultaĵoj celantaj vin inciti. Esperanto havas altnivelajn lernolibrojn (fare de William Auld), nur tiu trolo pri ili ne aŭdis, ĉar lia kono de esperanto estas tre limigita. Li eĉ ne konas la bazan vortoprovizon de esperanto.
Amike: Bryku
Vestitor (عرض الملف الشخصي) 23 أغسطس، 2015 11:59:57 م
Armand6:Estas ie ponto sen trolo.morico:Esperanto estas do proksimume 100 foje malpli multekosta ol la anglaTion oni bezonas provi. Krom oni ne povas lerni Esperanton al nivelo de 10,000 horoj da la angla: oni simple ne havas lernolibrojn por tiu nivelo. Ili estas nur kreota.
Armand6 (عرض الملف الشخصي) 24 أغسطس، 2015 11:20:16 ص
morico:Kompreneble la lernolibroj por alta nivelo estas en la lernata lingvoSe vi volas uzi Esperanton senrigarde la vulgaraj kolokacioj kaj uzuso, tion vi povas fari en ĉiu lingvo. Vi povas uzi la anglan kun vortordo kaj kolokacioj kiuj estas kutima por vi; Esperanto ne havas ian esencan avantaĝon ĉi tie.
Du kontraŭaj sintenoj, ambaŭ pravaj sianivele, prezentiĝas ĉe lingvolernado. Ĉe nacia lingvo oni devas submetiĝi al kutimoj nepre obeendaj; vagadi ekster la kutimaj vojoj estas malpermesite.