Contenido

Ĉu la angla devus esti la unika oficiala lingvo de la U.E.?

de morico, 6 de agosto de 2015

Aportes: 206

Idioma: Esperanto

Fuzzy (Mostrar perfil) 11 de agosto de 2015 06:23:55

spreecamper:
Fuzzy:Kiam Sovetunio disfalis, Rusio fermis siajn nemultnombrajn militbazojn eksterlandajn.
En DDR, (elita) 'okzidentgrupo de soveta armeo' ... inkludis 550,000 personoj, de tiuj, estis 380,000 soldatoj kaj 170,000 civiluloj, distribuite en 1,062 militbazoj ... Malgranda lando (=DDR) devigis pagi tri-kvinono de monsumo por stacigado - ĉiu jaro estis kvar miliardoj markoj (ĉu DDR-Mark?).

Die Westgruppe der sowjetischen Streitkräfte ... umfasste 550.000 Personen, davon 380.000 Soldaten und 170.000 Zivilisten, verteilt auf 1.062 Standorte ... Und das kleine Land hatte drei Fünftel der Stationierungskosten selbst zu tragen – jedes Jahr vier Milliarden Mark.

fonto
Dankon!
Mi ne kapablas legi germane, sed en la rusa interreto mi trovis, ke en la germana Viki estas skribita ke la kostoj de la sovetuniaj militbazoj por GDR estis de 622 ĝis 812 milionoj da markoj de GDR.

Ĉiukaze, la germanoj pagis ankaŭ al Sovetunio, ne nur al Usono. Do, la usonanoj estas malpli avidaĉaj ol mi opiniis antaŭe.

nornen (Mostrar perfil) 11 de agosto de 2015 06:27:38

robbkvasnak:Ni ĵus revenis de la UK en Lillo. Ni faris la malfeliĉan decidon resti la lastajn 5 tagojn antaŭ nia forflugo hejmen en Bruselo. Mi neniam volas reviziti tiun urbon. La bruselanoj devigas al vi paroli la britan - kion ni nur parte komprenas kaj tute ne parolas. Kiam oni atentigas ilin ke la germana ankaŭ estas oficiala lingvo de Belgio ili nur mokas. La britaj turistoj tie estas ankoraŭ pli malĝentilaj. Ili kriegas ĉie kaj en la manĝejo de nia hotelo ili sin kredis plirajtigitaj ol aliaj homoj.
Mi rigardis en la televido la homojn kiuj volas iri de Calais al Anglio - kvazaŭ ĉiuj venas el eksaj kolonioj de Anglio. Oni devigis ilin kaj iliajn praulojn lerni la anglan kaj la anglajn tradiciojn sed nun la angloj ne volas ilin, siajn eksajn sklavojn, en sia lando.
Ni vizitis (volis viziti) la eŭropan parlamenton en Bruselo. Tiu kvartalo ŝajnas kvartalo de Londono. Ne ekzistas turismaj vizitoj por homoj. Mi nun komprenas kial multaj eŭropanoj ne ŝatas la EU - estas brita kolonio laŭ britaj ideoj kun britaj leĝoj.
Vi ja havas problemojn vizitante Eŭropon. La Germanoj parolas malbonan Anglan kaj la Bruselanoj parolas Britan Anglan. Deplorinde.
Kial vi eliras el Usono, se tio nur estigas malfeliĉon en vi?

Fenris_kcf (Mostrar perfil) 11 de agosto de 2015 07:57:46

fuzzy:
Fenris_kcf:Mi kredas, ke se Germanio volus forpeli la Usonajn okupantojn, ĝi bezonus apogon de aliaj ŝtatoj, ĉefe Francio kaj Rusio. Bedaŭrinde la plejparto da Germanoj ne perceptas la problemon.
Kion Rusio povus fari por helpi Germanion, laŭ vi?
Se iam iu Germana registaro emas forsendi la Usonajn okupantojn, aprobo de Francio kaj Rusio estus necesa. Antaŭ tio ne multe fareblas.

Fuzzy (Mostrar perfil) 11 de agosto de 2015 08:13:26

Fenris_kcf:
fuzzy:
Fenris_kcf:Mi kredas, ke se Germanio volus forpeli la Usonajn okupantojn, ĝi bezonus apogon de aliaj ŝtatoj, ĉefe Francio kaj Rusio. Bedaŭrinde la plejparto da Germanoj ne perceptas la problemon.
Kion Rusio povus fari por helpi Germanion, laŭ vi?
Se iam iu Germana registaro emas forsendi la Usonajn okupantojn, aprobo de Francio kaj Rusio estus necesa. Antaŭ tio ne multe fareblas.
Mi tute ne dubas ke Rusio salutus tion paŝon de Germanio.

vincas (Mostrar perfil) 11 de agosto de 2015 20:52:10

Fuzzy:
vincas:
Fuzzy:Mi kompatas la eŭropanojn ke ili havas tiom fervorajn aliancanojn ridulo.gif
La penso de la unua artikolo estas nome mala ol vi skribis. En ĝi estas skribita, ke litovoj estas tro malfervoraj aliancanoj de Usono.
Kial la aŭtoro aŭdacas tion skribaĉi -- ĉu Litovujo iam unufoje ne tuje plenumis iun ordonon de Usono.
Tial ke en Litovio devus esti kiel eble pli multe da Usono. Rusio ja timegas Usonon.

vincas (Mostrar perfil) 11 de agosto de 2015 21:02:07

Fuzzy:Kio ne estas por vi klara? Ŭaŝingtono estras Bruselon, Bruselo estras Litovujon. Do vi estas servantoj de servantoj. Ĉu vi ne opinias ke Litovujo jam tiom fieras ke revas rekte kaj senpere leki botojn de usonanoj?
Kial Usono ne estras Litovion rekte, ja en Litovio jam estas multege da usonaj tankoj, haŭbizoj, soldatoj, ĉasaviadiloj. Usono jam okupis Litovion, do kial estas bezonata iu Bruselo.

robbkvasnak (Mostrar perfil) 11 de agosto de 2015 21:06:45

nornen:
robbkvasnak:Ni ĵus revenis de la UK en Lillo. Ni faris la malfeliĉan decidon resti la lastajn 5 tagojn antaŭ nia forflugo hejmen en Bruselo. Mi neniam volas reviziti tiun urbon. La bruselanoj devigas al vi paroli la britan - kion ni nur parte komprenas kaj tute ne parolas. Kiam oni atentigas ilin ke la germana ankaŭ estas oficiala lingvo de Belgio ili nur mokas. La britaj turistoj tie estas ankoraŭ pli malĝentilaj. Ili kriegas ĉie kaj en la manĝejo de nia hotelo ili sin kredis plirajtigitaj ol aliaj homoj.
Mi rigardis en la televido la homojn kiuj volas iri de Calais al Anglio - kvazaŭ ĉiuj venas el eksaj kolonioj de Anglio. Oni devigis ilin kaj iliajn praulojn lerni la anglan kaj la anglajn tradiciojn sed nun la angloj ne volas ilin, siajn eksajn sklavojn, en sia lando.
Ni vizitis (volis viziti) la eŭropan parlamenton en Bruselo. Tiu kvartalo ŝajnas kvartalo de Londono. Ne ekzistas turismaj vizitoj por homoj. Mi nun komprenas kial multaj eŭropanoj ne ŝatas la EU - estas brita kolonio laŭ britaj ideoj kun britaj leĝoj.
Vi ja havas problemojn vizitante Eŭropon. La Germanoj parolas malbonan Anglan kaj la Bruselanoj parolas Britan Anglan. Deplorinde.
Kial vi eliras el Usono, se tio nur estigas malfeliĉon en vi?
Ni iris al UK en Lillo - tie estas mojose! Kaj la francoj nur parolas la francan - hehehe - vive la France!
Sed mia plej ŝatata lando estas Brazilo kie mi ŝatus loĝi.
Mi legis la sarkasmon de via skribaĉo sed ne ĝenas min ĉar de pli fruaj skribaĉoj mi scias kia homo vi estas - feliĉe vi ne estas mia najbaro ridulo.gif - vi eĉ kaŝas kie vi estas ĉar vi timas ion - tio jam laŭte parolas pri vi.

Fuzzy (Mostrar perfil) 12 de agosto de 2015 07:23:08

vincas:
Fuzzy:Kio ne estas por vi klara? Ŭaŝingtono estras Bruselon, Bruselo estras Litovujon. Do vi estas servantoj de servantoj. Ĉu vi ne opinias ke Litovujo jam tiom fieras ke revas rekte kaj senpere leki botojn de usonanoj?
Kial Usono ne estras Litovion rekte, ja en Litovio jam estas multege da usonaj tankoj, haŭbizoj, soldatoj, ĉasaviadiloj. Usono jam okupis Litovion, do kial estas bezonata iu Bruselo.
Do eble Litovujo eliru el EU, se neniu Bruselo estas bezonata?

vincas (Mostrar perfil) 12 de agosto de 2015 11:36:49

Fuzzy:
vincas:
Fuzzy:Kio ne estas por vi klara? Ŭaŝingtono estras Bruselon, Bruselo estras Litovujon. Do vi estas servantoj de servantoj. Ĉu vi ne opinias ke Litovujo jam tiom fieras ke revas rekte kaj senpere leki botojn de usonanoj?
Kial Usono ne estras Litovion rekte, ja en Litovio jam estas multege da usonaj tankoj, haŭbizoj, soldatoj, ĉasaviadiloj. Usono jam okupis Litovion, do kial estas bezonata iu Bruselo.
Do eble Litovujo eliru el EU, se neniu Bruselo estas bezonata?
Vi ne komprenis la demandon. Kial al Usono estas bezonata iu Bruselo. Usono ja povas rekte estri Litovion.

KStef (Mostrar perfil) 12 de agosto de 2015 12:40:35

"Unu el la fondaj principoj de la Eŭropa Unio estas la egaleco de la lingvoj kaj de la kulturoj."

Volver arriba