Al la enhavo

Ĉu la angla devus esti la unika oficiala lingvo de la U.E.?

de morico, 2015-aŭgusto-06

Mesaĝoj: 206

Lingvo: Esperanto

Lakiro (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-16 05:18:12

vincas:El fonto de morico.

67 procentoj da eŭropanoj konsideras ke la angla lingvo estas unu el du la plej utilaj lingvoj.

Paĝo 7.
90% da forumanoj diras NE. ridulo.gif

bryku (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-16 06:15:55

Lakiro:
vincas:El fonto de morico.

67 procentoj da eŭropanoj konsideras ke la angla lingvo estas unu el du la plej utilaj lingvoj.

Paĝo 7.
90% da forumanoj diras NE. ridulo.gif
Tio signifas, ke ekzistas pensantaj homoj kaj la mondo havas futuron.

vincas (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-16 07:50:54

Lakiro:
vincas:El fonto de morico.

67 procentoj da eŭropanoj konsideras ke la angla lingvo estas unu el du la plej utilaj lingvoj.

Paĝo 7.
90% da forumanoj diras NE. ridulo.gif
Ne estas strange, ĉar respondas esperantistoj.

vincas (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-16 07:57:45

Pri futuro. Kiuj lingvoj estas la plej utilaj lerni al infanoj por ilia futuro.

La angla - 79 procentoj;
la germana 20 procentoj;
la franca 20 procentoj.

Armand6 (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-16 08:22:59

bryku:ke ekzistas pensantaj homoj kaj la mondo havas futuron.
Neniu 'pensanta homo' iam proponus al miliardo da homoj lerni la komplete novan lingvon, kiu ne estas parolata en iu lando.

bryku (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-16 09:28:02

Armand6:
bryku:ke ekzistas pensantaj homoj kaj la mondo havas futuron.
Neniu 'pensanta homo' iam proponus al miliardo da homoj lerni la komplete novan lingvon, kiu ne estas parolata en iu lando.
Do por vi Zamenhof estas malsaĝulo. Kial la miliardo devas lerni malfacilan lingvon de tricent milionoj?

bryku (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-16 09:30:24

vincas:Pri futuro. Kiuj lingvoj estas la plej utilaj lerni al infanoj por ilia futuro.

La angla - 79 procentoj;
la germana 20 procentoj;
la franca 20 procentoj.
vi forgesis la ĉinan - 100 %

Armand6 (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-16 09:44:12

bryku:la ĉinan
Ĝi ne havas iun perspektivon pro nepenetrebla skribo kaj tonoj. Plej verŝajne ĉiuj Ĉinianoj lernos la anglan ol male.

Armand6 (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-16 11:18:24

bryku:Kial la miliardo devas lerni malfacilan lingvon de tricent milionoj?
Ial milionoj da homoj lernas tiun malfacilan lingvon sen ia devigo; esperanton oni ial ne lernas. Do?

Bodler (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-16 11:55:22

Ial milionoj da homoj lernas tiun malfacilan lingvon sen ia devigo; esperanton oni ial ne lernas. Do?
Oni devigas min lerni la anglan. Instrui la anglan ne estas necesaĵo sed politika volo. Oni povus instrui la esperanton se ni volus. La problemo estas ke multe de homoj neniam aŭdis pri esperanto, do ili pensas ke oni ne havas alternativon.

Reen al la supro