Mia lingvo estas (mal)facila
de DuckFiasco, 2015-aŭgusto-08
Mesaĝoj: 25
Lingvo: Esperanto
robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-24 20:23:20
Armand6 (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-24 20:56:36
robbkvasnak:en Usono malmultaj usonanoj uzas sian ligvon gramatikeMi ne komprenas kiel vi povas instrui al iu lingvojn, kiam vi skribas tiajn idiotaĵojn. Homoj ĉiam uzas sian hejman lingvon laŭ ĝia gramatiko.
robbkvasnak:Mili rapide progresas, ĉar ili lernas la sistemon de kunmetado de vortoj por krei novajn ideojn. La lernantoj de la angla subite troviĝas en labirinta arbaro de ŝajne kontraŭdiraj reguloj kaj ili konfuziĝasEkzemploj? Ĉu vi kredas ke ĉia hazarda kunmetaĵo estas valida germana vorto?
Altebrilas (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-29 13:05:47
Armand6:Homoj ĉiam uzas sian hejman lingvon laŭ ĝia gramatiko.Ne. La sintakso estas natura vortaranĝo (priskriba) ; la gramatiko estas tiu, kiun rekomendas la gramatikistoj (Akademio, ktp...).
Se la infanoj uzus sian denaskan lingvon laŭgramatike, ili ne bezonus lerni ĝian gramatikon en la lernejo...
Altebrilas (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-29 13:08:43
Ĝi estas facila, se oni nur celas paroli ĝin samnivele kiel la francoj parolas fremdajn lingvojn.
Armand6 (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-29 13:29:40
Altebrilas:La kono DE gramatiko ne estas la samo ke la kono PRI gramatiko. La infano povas scii nenion pri lokativo, dualo, kaj pasinttempo, sed ĝi povas diri 'mi kaj la partino promenis en parko' plene laŭ la gramatiko de ĝia lingvo.
Se la infanoj uzus sian denaskan lingvon laŭgramatike, ili ne bezonus lerni ĝian gramatikon en la lernejo...
troyshadow (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-30 06:51:30
Kaj ili senĉese faras misparolaĵojn gramatike(prononce,kompreneble,ankaŭ),kaj estas tre malfacile klarigi por ili multajn neregulaĵojn de la rusa lingvo...Eĉ adultoj ofte faras parolajn erarojn parolante ruse.
raffadalbo (Montri la profilon) 2015-septembro-01 11:31:52
Armand6:Homoj ĉiam uzas sian hejman lingvon laŭ ĝia gramatiko.Mi kredas ke estas ofte ankaŭ malevidenta problemo. Multaj homoj parolas dialekton de sia supozite denaska lingvo, do ili parolas laŭ la gramatiko de la dialekto, ne de la oficiala lingvo.
troyshadow (Montri la profilon) 2015-septembro-02 11:28:26
raffadalbo:en Rusio ekzistis kaj estas multaj ŝtatestroj kaj politikistoj kiuj parolas publike tiel erare laŭ la reguloj de la rusa lingvo,ke tio estas por ĉiuj tre ridinda...Fakte,evidentas,ke la rusa estas tiel malfacila,ke oni malofte povas aŭskulti tute korektan rusan parolon.Iame al mi ŝajnas,ke alilanduloj,eklernintaj la rusan,parolas pli korekte ol denaskuloj))Armand6:Homoj ĉiam uzas sian hejman lingvon laŭ ĝia gramatiko.Mi kredas ke estas ofte ankaŭ malevidenta problemo. Multaj homoj parolas dialekton de sia supozite denaska lingvo, do ili parolas laŭ la gramatiko de la dialekto, ne de la oficiala lingvo.
Armand6 (Montri la profilon) 2015-septembro-02 18:44:37
raffadalbo:ili parolas laŭ la gramatiko de la dialekto, ne de la oficiala lingvo.Ĉiu dialekto estas la varianto de normo de sia komuna lingvo.
GloomyGerman (Montri la profilon) 2015-septembro-08 15:55:29