Mia lingvo estas (mal)facila
by DuckFiasco, August 8, 2015
Messages: 25
Language: Esperanto
robbkvasnak (User's profile) August 24, 2015, 8:23:20 PM
Armand6 (User's profile) August 24, 2015, 8:56:36 PM
robbkvasnak:en Usono malmultaj usonanoj uzas sian ligvon gramatikeMi ne komprenas kiel vi povas instrui al iu lingvojn, kiam vi skribas tiajn idiotaĵojn. Homoj ĉiam uzas sian hejman lingvon laŭ ĝia gramatiko.
robbkvasnak:Mili rapide progresas, ĉar ili lernas la sistemon de kunmetado de vortoj por krei novajn ideojn. La lernantoj de la angla subite troviĝas en labirinta arbaro de ŝajne kontraŭdiraj reguloj kaj ili konfuziĝasEkzemploj? Ĉu vi kredas ke ĉia hazarda kunmetaĵo estas valida germana vorto?
Altebrilas (User's profile) August 29, 2015, 1:05:47 PM
Armand6:Homoj ĉiam uzas sian hejman lingvon laŭ ĝia gramatiko.Ne. La sintakso estas natura vortaranĝo (priskriba) ; la gramatiko estas tiu, kiun rekomendas la gramatikistoj (Akademio, ktp...).
Se la infanoj uzus sian denaskan lingvon laŭgramatike, ili ne bezonus lerni ĝian gramatikon en la lernejo...
Altebrilas (User's profile) August 29, 2015, 1:08:43 PM
Ĝi estas facila, se oni nur celas paroli ĝin samnivele kiel la francoj parolas fremdajn lingvojn.
Armand6 (User's profile) August 29, 2015, 1:29:40 PM
Altebrilas:La kono DE gramatiko ne estas la samo ke la kono PRI gramatiko. La infano povas scii nenion pri lokativo, dualo, kaj pasinttempo, sed ĝi povas diri 'mi kaj la partino promenis en parko' plene laŭ la gramatiko de ĝia lingvo.
Se la infanoj uzus sian denaskan lingvon laŭgramatike, ili ne bezonus lerni ĝian gramatikon en la lernejo...
troyshadow (User's profile) August 30, 2015, 6:51:30 AM
Kaj ili senĉese faras misparolaĵojn gramatike(prononce,kompreneble,ankaŭ),kaj estas tre malfacile klarigi por ili multajn neregulaĵojn de la rusa lingvo...Eĉ adultoj ofte faras parolajn erarojn parolante ruse.
raffadalbo (User's profile) September 1, 2015, 11:31:52 AM
Armand6:Homoj ĉiam uzas sian hejman lingvon laŭ ĝia gramatiko.Mi kredas ke estas ofte ankaŭ malevidenta problemo. Multaj homoj parolas dialekton de sia supozite denaska lingvo, do ili parolas laŭ la gramatiko de la dialekto, ne de la oficiala lingvo.
troyshadow (User's profile) September 2, 2015, 11:28:26 AM
raffadalbo:en Rusio ekzistis kaj estas multaj ŝtatestroj kaj politikistoj kiuj parolas publike tiel erare laŭ la reguloj de la rusa lingvo,ke tio estas por ĉiuj tre ridinda...Fakte,evidentas,ke la rusa estas tiel malfacila,ke oni malofte povas aŭskulti tute korektan rusan parolon.Iame al mi ŝajnas,ke alilanduloj,eklernintaj la rusan,parolas pli korekte ol denaskuloj))Armand6:Homoj ĉiam uzas sian hejman lingvon laŭ ĝia gramatiko.Mi kredas ke estas ofte ankaŭ malevidenta problemo. Multaj homoj parolas dialekton de sia supozite denaska lingvo, do ili parolas laŭ la gramatiko de la dialekto, ne de la oficiala lingvo.
Armand6 (User's profile) September 2, 2015, 6:44:37 PM
raffadalbo:ili parolas laŭ la gramatiko de la dialekto, ne de la oficiala lingvo.Ĉiu dialekto estas la varianto de normo de sia komuna lingvo.
GloomyGerman (User's profile) September 8, 2015, 3:55:29 PM