본문으로

Ĉu demokratio estas la plej bona ŝtatformo?

글쓴이: Alkanadi, 2015년 8월 10일

글: 15

언어: Esperanto

Alkanadi (프로필 보기) 2015년 8월 10일 오후 4:59:00

Kion vi opinias?

orthohawk (프로필 보기) 2015년 8월 10일 오후 7:21:13

Alkanadi:Kion vi opinias?
Demokratio povas esti bona nur ĝis kiam la voĉdonantoj konsciiĝas ke ili povas voĉoni por si la riĉojn de la fisko.

jagr2808 (프로필 보기) 2015년 8월 10일 오후 7:54:05

Demokratio ne estas la plej bona, sed la malplej malbona ridulo.gif

Altebrilas (프로필 보기) 2015년 8월 10일 오후 10:40:22

Kio ekzakte estas demokratio? Sen difino, tiu vorto povas signifi ĉion ajn, kion oni volas. Speciale en esperanto-parolanta komunumo, kiu komprenas la politikajn vortojn laŭ similaj vortoj en sia denaska lingvo. Ekzemple "liberala" kiu signifas por angloparolanto "maldekstrulo" kaj por parolanto de la franca "dekstrulo".

Mankas vortaron pri tiuj vortoj, kiu povus krei interkonsenton almenaŭ pri la signifo de la vortoj, kiujn oni uzas.

Kompreneble demokratio preferindas al diktaturo, ĉefe por tiuj, kiuj emas libere pensi. Sed ofte demokratio favoras koruptadon, kaj tio ne dezirindas. Ofte en dupartiaj demokratiaj landoj la samaj kompanioj helpas politikistojn ambaŭflanke, por ke ili faru favoran politikon por iliaj profitoj. Ĉu tian situacion oni ankoraŭ povas nomi "demokratio"?

Estas multaj formoj de demokratio: ĉiesa / kelk-ula, rekta / nerekta, por partopreni al decidoj aŭ nur por elekti homojn... Kio estas la plej bona? Miaopinie, absoluta "plejbona" ŝtatformo,kiu validas en ĉiuj situacioj, tia ŝtatformo ne povas ekzisti. Tiuj formoj dependas de la kulturo, de la prospero, de la klimato kaj de la historio de la lando. Ili estas adaptita aŭ ne al la nuna situacio.

Rujo (프로필 보기) 2015년 8월 10일 오후 11:30:21

Eble oni povas preni el Vikipedio la plej precizajn terminojn por la fako diskutata, kiel ekzemple: regformo.

Vestitor (프로필 보기) 2015년 8월 11일 오전 12:36:44

Demokratio estas tre bona se la voĉdonantoj scias (kaj komprenas) la aferojn.

hilex (프로필 보기) 2015년 8월 11일 오전 3:14:20

Vestitor:...se la voĉdonantoj scias (kaj komprenas) la aferojn.
Demokratio similas unikornon laŭ tiu ĉi antaŭtezo. 8)))

sergejm (프로필 보기) 2015년 8월 11일 오전 6:27:34

Vestitor:Demokratio estas tre bona se la voĉdonantoj scias (kaj komprenas) la aferojn.
Monarkio ankaŭ estas tre bona, se la reĝo scias la aferojn.
En klasika Atena demokratio sklavoj, virinoj kaj aliurbanoj ne havis voĉdonrajton - versajne, ĉar ili, supoze, ne komprenas la aferojn aŭ komprenas ilin nekorekte.

Alkanadi (프로필 보기) 2015년 8월 11일 오전 7:38:55

orthohawk:Demokratio povas esti bona nur ĝis kiam la voĉdonantoj konsciiĝas ke ili povas voĉoni por si la riĉojn de la fisko.
Kio okazus, se homoj voĉdonus por ricevi monon?

Do, ĉu la plej bona sistemo estas sistemo, kiu kreas grandan fiskon?

squishy_mage (프로필 보기) 2015년 8월 16일 오전 1:43:24

Mi ŝatas citilon de Winston Churchill. Demokratio estas la malplej bona ŝtatformo, escepte de ĉiom da aliaj.

다시 위로