Ujumbe: 22
Lugha: Esperanto
vikungen (Wasifu wa mtumiaji) 30 Agosti 2015 3:55:37 alasiri
Armand6:Aŭ ĉu eble vi devas praktiki? Kiam mi eklernis ĉi tiun lingvon, kompreneble ankaŭ mi havis malbonan elparolmanieron, mi tute ne povis elparoli "z", kaj mi ofte elparolis "o" kiel "u" kaj "u" kiel "ʉ". Sed mi ne sidiĝis kaj diris "Ne, VI devas lerni kiel kompreni min, ĉar mi ne lernos ĝuste elparoli tiujn sonojn!"vikungen:kaj prononcas la frazon laŭ la angla prononcmaniero [mi] [estæs] [tʃai] [tai] [køn] [miæ] [fæmiliɔu]Mi mem povas prononci tion frazon nur kiel 'Mi estes ĉi tie kun mia familia'. Vi devas rezignacii pri tio.
Por ĝuste paroli oni devas praktiki la elparolon, estas tiel grava kiel gramatiko.
matus1940 (Wasifu wa mtumiaji) 30 Agosti 2015 5:41:38 alasiri
Mi trovis ĉe interreto kvin rakontojn (formate mp3) el la antologio "Vere aŭ fantazie" -- la legantoj parolas per belega elparolo klara kaj tute komprenebla; ilia denaska lingvo ŝajne estas la pola. Ĉiuj sin lernigu imitante ilin!
Armand6 (Wasifu wa mtumiaji) 30 Agosti 2015 8:12:53 alasiri
vikungen:Aŭ ĉu eble vi devas praktiki?Ne. La lingvo estas por la homo, ne la homo por la lingvo.
Bruso (Wasifu wa mtumiaji) 31 Agosti 2015 4:46:09 alasiri
matus1940:Ligilo, mi petas.
Mi trovis ĉe interreto kvin rakontojn (formate mp3) el la antologio "Vere aŭ fantazie" -- la legantoj parolas per belega elparolo klara kaj tute komprenebla;
vikungen (Wasifu wa mtumiaji) 31 Agosti 2015 5:06:49 alasiri
Armand6:Kia stultaĵo.. Kompreneble, se oni ne povas elparoli la vortojn ĝuste, oni devas praktiki por ke aliaj homoj povu kompreni vin.vikungen:Aŭ ĉu eble vi devas praktiki?Ne. La lingvo estas por la homo, ne la homo por la lingvo.
Ondo (Wasifu wa mtumiaji) 31 Agosti 2015 7:10:00 alasiri
Bruso:Vidu ĉi tiun paĝon:matus1940:Ligilo, mi petas.
Mi trovis ĉe interreto kvin rakontojn (formate mp3) el la antologio "Vere aŭ fantazie" -- la legantoj parolas per belega elparolo klara kaj tute komprenebla;
http://claudepiron.free.fr/enregistrements.htm
Armand6 (Wasifu wa mtumiaji) 31 Agosti 2015 9:59:05 alasiri
vikungen:se oni ne povas elparoli la vortojn ĝuste, oni devas praktiki por ke aliaj homoj povu kompreni vin.La kompreno dependas de l' deziro kompreni, ne de l' grado ke iu konsentas klini sin antaŭ la fremda lingvo.
erinja (Wasifu wa mtumiaji) 31 Agosti 2015 10:28:03 alasiri
Sed krom tio, oni devas dekomence alkutimiĝi al tio ke akĉentoj estas tre diversaj en Esperantujo. Katalin ĝenerale parolas kun tre bona akĉento, en longa parolado eble estas iuj naciaj elementoj de la elparolo, sed mi ĉiam trovis ŝin tre komprenebla.
Tiu kiu serĉadas difektojn en aliula prononco ne havos facilan tempon en Esperantujo, kie akĉentoj estas tiel multaj, kiel landoj de la parolantoj. Se ni limigus instruadon nur al tiuj kun perfektaj akĉentoj, sendube la instruistoj estus tre malmultaj, tro malmultaj.
mbalicki (Wasifu wa mtumiaji) 1 Septemba 2015 12:17:03 asubuhi
erinja:Tiu kiu serĉadas difektojn en aliula prononco ne havos facilan tempon en Esperantujo, kie akĉentoj estas tiel multaj, kiel landoj de la parolantoj. Se ni limigus instruadon nur al tiuj kun perfektaj akĉentoj, sendube la instruistoj estus tre malmultaj, tro malmultaj.Certe malmulteco de instruantoj estas la grava faktoro ĉe ĉi tiu afero. Sed mi komprenas tiun plendon kiel averto kaj peto, ke tiuj, kiuj volas esperanton instrui, lernu ĝustan elparolon unue.
Malĝustan elparolmanieron instruonto ĉiam povas plibonigi, kaj oferado de onia tempo al la lernado de ĝi certe bonos poste, tempe de instruado.
johmue (Wasifu wa mtumiaji) 1 Septemba 2015 6:08:32 asubuhi
Armand6:Kaj la deziro kompreni dependas de kiom la parolanto klopodas bone paroli la lingvon. Kial mi kiel aŭskultanto opiniu, ke vi havas ion interesan por diri, se vi eĉ rifuzas klopodi bone paroli la lingvon? Kial mi kiel aŭskultanto klopodu kompreni vin, se vi ne klopodas bone esprimi vin?vikungen:se oni ne povas elparoli la vortojn ĝuste, oni devas praktiki por ke aliaj homoj povu kompreni vin.La kompreno dependas de l' deziro kompreni, ne de l' grado ke iu konsentas klini sin antaŭ la fremda lingvo.
Armand6:Ne. La lingvo estas por la homo, ne la homo por la lingvo.Jes, kaj la lingvo estas por ambaŭ, ne nur por la parolanto sed ankaŭ la aŭskultanto.