Ujumbe: 159
Lugha: Esperanto
ustra (Wasifu wa mtumiaji) 12 Oktoba 2015 3:47:48 alasiri
johmue:La stelaj konstelacioj estas pli malpli same konstantaj, ĉar la sunproksimaj steloj estas en la sama parto de la galaksio kaj laŭ similaj itineroj kiel nia suno. Tamen oni jes povas mezuri ŝanĝojn malgrandajn.Onidire ĉio senĉese moviĝas, sed la stelaj konstelacioj samas jam dum jarmiloj. Kaj oni mezuras nur malgrandajn ŝanĝojn? Ĉu vi serioze opinias, ke tio subtenas viajn teriojn?
johmue:Ĉiu povas vidi la stelan paralakson. Eĉ vi. Aĉetu teleskopon kaj rigardu.Certe. Kaj tio neniel malpruvas tercentrismon kiel vi asertis.
johmue:Vi estas ja specialisto pri tio, ĉu ne?Kia specialisto vi estas, vi jam plurfoje montris.
johmue:Diras tiu, kiu plej multe provis "pruvi" per fotoj.Mi montras nur, kion ĉiu povas facile kompreni kaj memstare testi.
Kion faras vi krom babilaĉi pri trompaj teorioj?
johmue:Pasintjare mi estis en Fortaleza kaj Buenos Aires. Buenos Aires estas pli suda ol Fortaleza. Kial do en Buenos Aires estis pli malvarme ol en Fortaleza?Unue, temas pri ekvivalentaj latitudoj kiel ekz. 50° norda kompare al 50° suda latitudo.
Due, ĝuste tion mi skribis, ke la sudo estas pli malvarma ol la nordo! Mi sincere dankas vin, ke vi konfirmas tion!
johmue:Kial do la krepusko estas pli longa en Buenos Aires ol en Fortaleza kvankam Buenos Aires estas pli suda? Mi observis tion mem.Denove temas pri la rilato de ekvivalentaj latitudoj!
johmue (Wasifu wa mtumiaji) 12 Oktoba 2015 4:29:00 alasiri
ustra:Mi klarigis tion supre. Vi eĉ citis miajn klarigojn. Jes tio tute subtenas la teorion. Serioze.johmue:La stelaj konstelacioj estas pli malpli same konstantaj, ĉar la sunproksimaj steloj estas en la sama parto de la galaksio kaj laŭ similaj itineroj kiel nia suno. Tamen oni jes povas mezuri ŝanĝojn malgrandajn.Onidire ĉio senĉese moviĝas, sed la stelaj konstelacioj samas jam dum jarmiloj. Kaj oni mezuras nur malgrandajn ŝanĝojn? Ĉu vi serioze opinias, ke tio subtenas viajn teriojn?
Do kiel vi klarigas la stelan paralakson, supozante ke la tero ne moviĝas. Klarigon mi petas.johmue:Ĉiu povas vidi la stelan paralakson. Eĉ vi. Aĉetu teleskopon kaj rigardu.Certe. Kaj tio neniel malpruvas tercentrismon kiel vi asertis.
Kia specialisto vi estas, vi jam plurfoje montris.Nu jes, mi sufiĉe bone konas fizikon kaj kapablas trovi erarojn en pseŭdosciencaj asertoj.
Kiel mi diris, mi memstare testis. Mi vidis la kurbiĝon de la tera surfaco propraokule el aviadilo.johmue:Diras tiu, kiu plej multe provis "pruvi" per fotoj.Mi montras nur, kion ĉiu povas facile kompreni kaj memstare testi.
Kion faras vi krom babilaĉi pri trompaj teorioj?
Do mi studis en Luleå, en norda Svedio. Tie estis eĉ pli malvarme ol en Buenos Aires. La jaron antaŭe mi estis en Islando. Tie same.johmue:Pasintjare mi estis en Fortaleza kaj Buenos Aires. Buenos Aires estas pli suda ol Fortaleza. Kial do en Buenos Aires estis pli malvarme ol en Fortaleza?Unue, temas pri ekvivalentaj latitudoj kiel ekz. 50° norda kompare al 50° suda latitudo.
Due, ĝuste tion mi skribis, ke la sudo estas pli malvarma ol la nordo! Mi sincere dankas vin, ke vi konfirmas tion!
Kaj kial estis en Fortaleza, kiu ja estas sur la suda hemisfero, pli varme ol en Eŭropo?
Klarigon mi petas.johmue:Kial do la krepusko estas pli longa en Buenos Aires ol en Fortaleza kvankam Buenos Aires estas pli suda? Mi observis tion mem.Denove temas pri la rilato de ekvivalentaj latitudoj!
ustra (Wasifu wa mtumiaji) 13 Oktoba 2015 10:29:41 asubuhi
johmue:Mi klarigis tion supre. Vi eĉ citis miajn klarigojn. Jes tio tute subtenas la teorion. Serioze.Bedaŭrinde nenion vi klarigis. Eble tio estas mia eraro, ĉar mi ne sufiĉe klare vortigis la demandon. Mi provas denove:
Se la tero havas tian senĉesan movadon kaj ĉiu stelo havas la sian senĉesan movadon, kial troviĝas la norda stelo ĉiam ekzakte super la norda poluso? Ĉu ĝi imitas la teran movadon aŭ kio?
Plie bv. klarigu kial la ecoj de la suna kaj luna lumo tiom malsamas, kvankam la lumo de la luno estas la reflektita lumo de la suno kiel vi kredas. La suna lumo estas flava kaj varma, sed la luna lumo estas blua kaj malvarma. Kial estas nokte pli malvarme en la lumo ol en la ombro? Ĉu vi nun bezonas inventi iun magian lunan superaĵon aŭ kio?
johmue:Do kiel vi klarigas la stelan paralakson, supozante ke la tero ne moviĝas. Klarigon mi petas.Kiel la video „The Parallax Paradox” montris, estas la stela paralakso plia sciencisma invento, kiun oni neniam detektis. Jes, mi scias, ke vi per via teleskopo vidas tion. Sed antaŭ ol vi daŭrigas kun tiu sensencaĵo, demandu al si mem kial neniu sciencisto uzas tion por malpruvi la tercentrisman modelon.
Thomas Winship:If the earth is at a given point in space on say January 1st, and according to present-day science, at a distance of 190,000,000 miles from that point six months afterwards, it follows that the relative position and directions of the stars will have greatly changed, however small the angle of parallax may be. THAT THIS GREAT CHANGE IS NOWHERE APPARENT, AND HAS NEVER BEEN OBSERVED, incontestably proves that the earth is at rest - that it does not move in an orbit round the sun.Mi proponas, ke vi restas ĉe viaj belaj teorioj, ĉar montri pruvojn evidente ne estas via plej forta flanko.
Tamen mi ĝojas, ke vi nun lernis, ke oni ne povas malpruvi tercentrismon — kontraste al la suncentrismo.
johmue:Nu jes, mi sufiĉe bone konas fizikon kaj kapablas trovi erarojn en pseŭdosciencaj asertoj.Fortaj vortoj de iu, kiu sidas en sia ora turo kaj kredas je la teorioj de trompisto, kiu misuzas konkludige refutantajn eksperimentojn pretendante kvazaŭ ili subtenus tiun ridindan kredon kaj kiu deklaras, ke li ne bezonas ajnan pruvon. Estas komforte el tiu pozicio misfamigi la nekredantojn, ĉu ne?
ustra (Wasifu wa mtumiaji) 13 Oktoba 2015 10:30:47 asubuhi
johmue:Kiel mi diris, mi memstare testis. Mi vidis la kurbiĝon de la tera surfaco propraokule el aviadilo.Vi vidis, kion vi volis vidi. Vi eĉ ne konsidiris la eblecon, ke la horizonto povus esti rekta.
Bone. La horizonto estas kurba ĉe vi. Kaj kiel vi eksplikas, ke la horizonto ĉiam troviĝas sur la nivelo de la okuloj? Aŭ ĉu vi neas tion ankaŭ?
johmue:Do mi studis en Luleå, en norda Svedio. Tie estis eĉ pli malvarme ol en Buenos Aires. La jaron antaŭe mi estis en Islando. Tie same.Komparu lokojn, kiuj estas norde kaj sude de la ekvatoro kun la sama distanco al ekvatoro. Ju pli granda la distanco al la ekvatoro, des pli evidentas, ke la sudo estas pli malvarma ol la nordo kaj ke la krepusko estas pli longa en la nordo ol en la sudo.
Kaj kial estis en Fortaleza, kiu ja estas sur la suda hemisfero, pli varme ol en Eŭropo?
johmue (Wasifu wa mtumiaji) 13 Oktoba 2015 10:47:52 asubuhi
ustra:Tion mi ne neas. Tio tute kongruas kun la sfera modelo. Kontraste al la plata modelo, per kiu vi ne povas klarigi la difinitan horizonton kaj efikojn kiel la ŝipo, kiu sinkas malantaŭ la horizonto.johmue:Kiel mi diris, mi memstare testis. Mi vidis la kurbiĝon de la tera surfaco propraokule el aviadilo.Vi vidis, kion vi volis vidi. Vi eĉ ne konsidiris la eblecon, ke la horizonto povus esti rekta.
Bone. La horizonto estas kurba ĉe vi. Kaj kiel vi eksplikas, ke la horizonto ĉiam troviĝas sur la nivelo de la okuloj? Aŭ ĉu vi neas tion ankaŭ?
Tio estas ĉefe pro la golfa torento, kiun oni povas ankaŭ klarigi per la rotacio de la sfera tero. Pri la krepuskoj vi malpravas. Ekzemple en Fortaleza, do proksime de la ekvatoro la krepuskoj estas tre mallongaj. For de la ekvatoro ili estas pli longaj, ne gravas ĉu norde aŭ sude.johmue:Do mi studis en Luleå, en norda Svedio. Tie estis eĉ pli malvarme ol en Buenos Aires. La jaron antaŭe mi estis en Islando. Tie same.Komparu lokojn, kiuj estas norde kaj sude de la ekvatoro kun la sama distanco al ekvatoro. Ju pli granda la distanco al la ekvatoro, des pli evidentas, ke la sudo estas pli malvarma ol la nordo kaj ke la krepusko estas pli longa en la nordo ol en la sudo.
Kaj kial estis en Fortaleza, kiu ja estas sur la suda hemisfero, pli varme ol en Eŭropo?
Vi ankoraŭ ne klarigis la stelan paralakson. Kiel vi klarigas la teran rotacion de Michelson-Gale? Kiel vi klarigas, ke la suno malaperas malantaŭ la horizonto? Kiel vi klarigas la ĉiujarajn okcidentajn ventojn? Kiel vi klarigas la lunajn fazojn. Kiel vi klarigas, ke ekzistas suneklipsoj.
Mallonge, la tercentrisma modelo bezonas tiom multajn specialajn supozojn ĉar la observoj estas ne klarigeblaj. Kontraste al tiu, la Keplera modelo bezonas unu simplan ekvacion kaj la relativeca modelo kelkajn bone testitajn antaŭsupozon pri la rapideco de la lumo. La resto estas matematiko, tre tre strikta matematiko.
Krome la relativeca sistemo ne bezonas unu plian aferon nepran por la tercentrisma modelo, kiu estas tre bona indiko por rekoni pseŭdosciencojn: konspiran teorion.
johmue (Wasifu wa mtumiaji) 13 Oktoba 2015 10:55:16 asubuhi
ustra:La polusa stelo ne ĉiam ekzakte troviĝas sur la norda poluso. La moviĝo estas observebla.johmue:Mi klarigis tion supre. Vi eĉ citis miajn klarigojn. Jes tio tute subtenas la teorion. Serioze.Bedaŭrinde nenion vi klarigis. Eble tio estas mia eraro, ĉar mi ne sufiĉe klare vortigis la demandon. Mi provas denove:
Se la tero havas tian senĉesan movadon kaj ĉiu stelo havas la sian senĉesan movadon, kial troviĝas la norda stelo ĉiam ekzakte super la norda poluso? Ĉu ĝi imitas la teran movadon aŭ kio?
Plie bv. klarigu kial la ecoj de la suna kaj luna lumo tiom malsamas, kvankam la lumo de la luno estas la reflektita lumo de la suno kiel vi kredas. La suna lumo estas flava kaj varma, sed la luna lumo estas blua kaj malvarma.La ruĝaj partoj de la lumo ne estas tiom bone reĵetata de la luno. Ili restas sur la luno kaj iomete varmigas ĝin. Tute konata efiko. Simile oni ankaŭ povas klarigi, kial la ĉielo estas blua.
Kial estas nokte pli malvarme en la lumo ol en la ombro? Ĉu vi nun bezonas inventi iun magian lunan superaĵon aŭ kio?Mi citas el la priskribo de la eksperimento: To test this theory I conducted a rudimentary experiment, using three outdoor thermometers and a magnifying glass. Although not scientifically rigorous, the experiment nonetheless yielded some (hopefully) insightful results.
Krome, kiel vi klarigus tiun efikon, se ĝi ekzistus? Kiel ĝi kongruas kun la tercentrisma modelo?
Krome per spektra analizo de la luna lumo oni povas montri, ke ĝi grantparte konsistas el suna lumo. Ĉio tute konata.
johmue:Do kiel vi klarigas la stelan paralakson, supozante ke la tero ne moviĝas. Klarigon mi petas.Do kiel vi klarigas, ke ekzistas la stela paralakso?
Sed antaŭ ol vi daŭrigas kun tiu sensencaĵo, demandu al si mem kial neniu sciencisto uzas tion por malpruvi la tercentrisman modelon.Verŝajne ĉar oni ne bezonas ĝin, ĉar neniu serioze pridubas la relativecan modelon. Mi estas sciencisto kaj mi ĉi-momente uzas ĝin por malpruvi la tercentrisman modelon.
Tamen mi ĝojas, ke vi nun lernis, ke oni ne povas malpruvi tercentrismon — kontraste al la suncentrismo.Ne ekzistas centro de la universo, do la demando pri centrismo ne havas sencon. Tial jes, oni teknike ne povas pruvi aŭ malpruvi ian centrisman modelon. Tio ne estas nova.
ustra (Wasifu wa mtumiaji) 13 Oktoba 2015 12:56:05 alasiri
johmue:Tion mi ne neas. Tio tute kongruas kun la sfera modelo. Kontraste al la plata modelo, per kiu vi ne povas klarigi la difinitan horizonton kaj efikojn kiel la ŝipo, kiu sinkas malantaŭ la horizonto.Unue, en tiu ĉi fadeno mi jam refutis tiun miton pri la ŝipoj „malantaŭ la horizonto”. Due, la horizonto sur la okula nivelo estas pruvo de la plata tero. Se la tero estus sfera, la horizonto nepre sinkus sub la okula nivelo kun kreskanta alto. Ke vi provas inversi eĉ tiun simplan fakton, estas pruvo por ĉiu leganto, ke vi daŭre misreprezentas faktojn.
johmue:Tio estas ĉefe pro la golfa torento, kiun oni povas ankaŭ klarigi per la rotacio de la sfera tero. Pri la krepuskoj vi malpravas. Ekzemple en Fortaleza, do proksime de la ekvatoro la krepuskoj estas tre mallongaj.Marfluoj fakte estas plua interesega afero.
johmue:For de la ekvatoro ili estas pli longaj, ne gravas ĉu norde aŭ sude.Jes estas diferenco inter nordo kaj sudo.
johmue:Vi ankoraŭ ne klarigis la stelan paralakson.Jes, ĉar tio estas pseŭdoscienco.
johmue:Kiel vi klarigas la teran rotacion de Michelson-Gale?Kia tera rotacio?
johmue:Kiel vi klarigas, ke la suno malaperas malantaŭ la horizonto?Per perspektivo.
johmue:Kiel vi klarigas la ĉiujarajn okcidentajn ventojn?Kiel demonstrita en la supra video.
johmue:Kiel vi klarigas la lunajn fazojn.tiel
johmue:Kiel vi klarigas, ke ekzistas suneklipsoj.Tio bezonas esploron. La vedoj skribas pri tria objekto en la ĉielo, kiu okultas kaj la sunon kaj la lunon.
Kiel vi eksplikas ĝin post studi la sekvajn dokumentitajn observaĵojn?
F.H. Cook:According to the globular theory, a lunar eclipse occurs when the sun, earth, and moon are in a direct line; but it is on record that since about the fifteenth century over fifty eclipses have occurred while both sun and moon have been visible above the horizon.
William Carpenter:The Newtonian hypothesis involves the necessity of the Sun, in the case of a lunar eclipse, being on the opposite side of a globular earth, to cast its shadow on the Moon: but, since eclipses of the Moon have taken place with both the Sun and the Moon above the horizon, it follows that it cannot be the shadow of the Earth that eclipses the Moon, and that the theory is a blunder.
ustra (Wasifu wa mtumiaji) 13 Oktoba 2015 12:56:48 alasiri
Dr. Samuel Rowbotham:That the eclipsor of the moon is a shadow at all is assumption--no proof whatever is offered. That the moon receives her light from the sun, and that therefore her surface is darkened by the earth intercepting the sun's light, is not proved. It is not proved that the earth moves in an orbit round the sun, and therefore, by being in different positions, conjunction of sun, earth, and moon, 'Day some-times occur.’ The contrary has been clearly proved--that the moon is not eclipsed by a shadow; that she is self-luminous, and not merely a reflector of solar light, and therefore could not possibly be obscured or eclipsed by a shadow from any object whatever; and that the earth is devoid of motion, either on axes or in an orbit through space. Hence to call that an argument for the earth's rotundity, where every necessary proposition is only assumed, and in relation to which direct and practical evidence to the contrary is abundant, is to stultify the judgment and every other reasoning faculty.
As early as the time of Pliny, there are records of lunar eclipses happening while both the Sun and Moon are visible in the sky. The Greenwich Royal Observatory recorded that “during the lunar eclipses of July 17th, 1590, November 3rd, 1648, June 16th, 1666, and May 26th, 1668 the moon rose eclipsed whilst the sun was still above the horizon.” McCulluch’s Geography recorded that “on September 20th, 1717 and April 20th, 1837 the moon appeared to rise eclipsed before the sun had set.” Sir Henry Holland also noted in his “Recollections of Past Life” the April 20th, 1837 phenomena where “the moon rose eclipsed before the sun set.” The Daily Telegraph recorded it happening again on January 17th, 1870, then again in July of the same year, and it continues to happen during lunar eclipses to this day. Therefore the eclipsor of the Moon cannot be the Earth/Earth's shadow and another explanation must be sought.
johmue:Mallonge, la tercentrisma modelo bezonas tiom multajn specialajn supozojn ĉar la observoj estas ne klarigeblaj.Kruda mensogo. Kohere kaj logike oni povas ekspliki tercentrismon ĉio surbaze de faktoj.
johmue:Kontraste al tiu, la Keplera modelo bezonas unu simplan ekvacion kaj la relativeca modelo kelkajn bone testitajn antaŭsupozon pri la rapideco de la lumo. La resto estas matematiko, tre tre strikta matematiko.Cerrrrte! Kio pri gravito? Kiel vi eksplikas tion kaj pruvas ĝin? Sed aĉajn pruvojn neniu bezonas, ĉu ne?
johmue:Krome la relativeca sistemo ne bezonas unu plian aferon nepran por la tercentrisma modelo, kiu estas tre bona indiko por rekoni pseŭdosciencojn: konspiran teorion.haha
Ĉu viaj „argumentoj” jam finiĝis? Sed vi bezonas ilin por disvastigi viajn konspirteoriojn!
ustra (Wasifu wa mtumiaji) 13 Oktoba 2015 12:57:47 alasiri
johmue:Jes, la norda stelo estas tie jam dum jarmiloj. Kial vi tion ne klarigas?ustra:La polusa stelo ne ĉiam ekzakte troviĝas sur la norda poluso. La moviĝo estas observebla.johmue:Mi klarigis tion supre. Vi eĉ citis miajn klarigojn. Jes tio tute subtenas la teorion. Serioze.Bedaŭrinde nenion vi klarigis. Eble tio estas mia eraro, ĉar mi ne sufiĉe klare vortigis la demandon. Mi provas denove:
Se la tero havas tian senĉesan movadon kaj ĉiu stelo havas la sian senĉesan movadon, kial troviĝas la norda stelo ĉiam ekzakte super la norda poluso? Ĉu ĝi imitas la teran movadon aŭ kio?
Plie bv. klarigu kial la ecoj de la suna kaj luna lumo tiom malsamas, kvankam la lumo de la luno estas la reflektita lumo de la suno kiel vi kredas. La suna lumo estas flava kaj varma, sed la luna lumo estas blua kaj malvarma.
johmue:Mi citas el la priskribo de la eksperimento: To test this theory I conducted a rudimentary experiment, using three outdoor thermometers and a magnifying glass. Although not scientifically rigorous, the experiment nonetheless yielded some (hopefully) insightful results.Kaj kio? Plenumu la saman teston!
johmue:Krome, kiel vi klarigus tiun efikon, se ĝi ekzistus? Kiel ĝi kongruas kun la tercentrisma modelo?La lumo de la luno evidente ne estas la reflektita lumo de la suno. Mi jam atendas vian akrobatan pseŭdosciencan eksplikon pri tio! =)
johmue:Verŝajne ĉar oni ne bezonas ĝin, ĉar neniu serioze pridubas la relativecan modelon. Mi estas sciencisto kaj mi ĉi-momente uzas ĝin por malpruvi la tercentrisman modelon.Ĉiu, kiu akceptas sciencon, pridubas relativecon.
johmue (Wasifu wa mtumiaji) 13 Oktoba 2015 1:04:04 alasiri
ustra:Miaj argumentoj ne finiĝis, mi simple ekenuiĝas. Antaŭe ja estis interese pripensi eksperimentojn seriozajn. Nun vi ĉion bazigas sur kruda konspira teorio. Mi pensas per tio vi bone demonstris la limojn de via modelo. Mi donis al vi amason da fenomonoj ne klarigeblajn per la tercentrisma modelo. Vi ĵetas nur krudajn citaĵojn. Vi devas nei multajn evidentaĵojn kiel mensogon. Alikaze via modelo tuj kolapsas.johmue:Krome la relativeca sistemo ne bezonas unu plian aferon nepran por la tercentrisma modelo, kiu estas tre bona indiko por rekoni pseŭdosciencojn: konspiran teorion.haha
Ĉu viaj „argumentoj” jam finiĝis? Sed vi bezonas ilin por disvastigi viajn konspirteoriojn!
Aŭ kiel vi klarigas, ke homoj jam piede trairis antarkton pasigante la sudan poluson?
Ne plu bezonatas ajna diskuto.
Mi lasas al vi la lastan vorton, sed mi jam bone povas imagi, kion vi diros.