Al la enhavo

Tio povas fari vin freneza

de Alkanadi, 2015-oktobro-05

Mesaĝoj: 159

Lingvo: Esperanto

Lakiro (Montri la profilon) 2015-novembro-02 15:09:13

ustra:Ĉu tiu demando estas direktita al mi?
ridulo.gif Mi demandis ĉiujn. Ankaŭ mi ne konas respondon je tiu ĉi temo.
Tamen ni povas supozi, ke magnetismo taŭgas kiel por mikro-mondo, tiel por makro-mondo. Natura magneto de la Tero troviĝas en ĝia kerno. Plusu al tio bombardadon de la Tero per suna vento kaj sufiĉan jonigon. Al mi ŝajnas respondo kaŝiĝas ie en tiuj procezoj. Sed mi, certe, ne scias. ridulo.gif

ustra (Montri la profilon) 2015-novembro-09 09:36:12

johmue (Montri la profilon) 2015-novembro-09 09:45:13

ustra:Kelkaj ligiloj por tiuj, kiuj kuraĝas pensi memstare.
Tion skribas tiu, kiu ankoraŭ montris nenian memstaran penson, sed nur kaŝiĝis malantaŭ dubindaj ligiloj. Kial vi ne mem vortumas vian teorion, kiel ĉiuj aliaj?

Eble mi ne tro manĝigu la trolojn.

ustra (Montri la profilon) 2015-novembro-09 09:55:58

johmue:
ustra:Kelkaj ligiloj por tiuj, kiuj kuraĝas pensi memstare.
Tion skribas tiu, kiu ankoraŭ montris nenian memstaran penson, sed nur kaŝiĝis malantaŭ dubindaj ligiloj. Kial vi ne mem vortumas vian teorion, kiel ĉiuj aliaj?

Eble mi ne tro manĝigu la trolojn.
Vi ankoraŭ ne komprenas, ke mi ne bezonas vortumi ajnan teorion, ĉar mi prezentas faktojn, kiujn ĉiu mem povas validigi. Ŝajne via endoktrinigo ne permesas al vi kompreni tion.

Kie estas viaj pruvoj? Ah jes, mi preskaŭ forgesis, ke vi ne bezonas pruvojn… Por vi sufiĉas kredi. Al ĉiu la sian. Ĉu ne?

Miland (Montri la profilon) 2015-novembro-09 10:53:35

ustra:Mia pozicio estas klara .. ne ekzistas eĉ unu pruvo pri la ekzisto de gravito ..ĉar ĝi ne ekzistas.
Mi suspektas, ke vi ne volus elĵeti vin for de ponto aŭ turo pro tiu diraĵo. ridulo.gif

Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-novembro-09 11:30:56

johmue:Eble mi ne tro manĝigu la trolojn.
Min ĝenerale miregigas, ke ĉi tiu fadeno povis tiel kreski. Mi legis la unuajn mesaĝojn, vidis, ke temas pri sensencaĵoj (plata tero *fruntofrapo*) kaj pluiris.

klmn (Montri la profilon) 2015-novembro-09 12:59:46

Kirilo81:
johmue:Eble mi ne tro manĝigu la trolojn.
Min ĝenerale miregigas, ke ĉi tiu fadeno povis tiel kreski. Mi legis la unuajn mesaĝojn, vidis, ke temas pri sensencaĵoj (plata tero *fruntofrapo*) kaj pluiris.
Fakte la temo estis multe pli ĝenerala, la flata tero estis nur unu kordo inter multaj. Estas nur nia kulpo (de diskutantoj) ke ni preterlasis aliajn direktojn.

jefusan (Montri la profilon) 2015-novembro-09 15:31:38

Dek sep paĝoj.

ustra (Montri la profilon) 2015-novembro-10 09:24:12

La proksimiĝanta suno:

externalImage.png

Jen iom da tempoakcela filmado.

Reen al la supro