Meddelanden: 159
Språk: Esperanto
klmn (Visa profilen) 14 oktober 2015 18:21:40
ustra:- Akvo havas sferan formon. Kian ĝi povus havi laŭ vi?
- Kiel eblas, ke akvo havas kurban supraĵon?
- Kiel eblas, ke objekto (tero) en vakuo (kosmo) povas havi atmosferon? En kiu alto finiĝas la atmosfero kaj komenciĝas la vakuo?
- Kiel eblas, ke eksploda movilo (raketo) povas moviĝi antaŭen en vakuo?
- Kiel funkcias la kosma interreto, per kiu oni sendas bildojn?
- Tero altiras objektojn, ankaŭ gason. Estus mirinde se ĝi ne havus atmosferon. Ĉirkaŭ 800 km jam estas preskaŭ vakuo.
- Funkcias la leĝo de movimpulso pv=const. En vakuo movigi estas plej facile, en atmosfero estas malpli.
- Kiel funkcias TV, poŝtelefonoj? Geostacionaraj orbitoj troviĝas je alteco de 10.000 km, en pura vakuo. Aŭ vi celas diri ke elektromagnetikaj ondoj necesas eteron?[/quote]
ustra:- Ĉu la pilka formo de la tero estas ankoraŭ aktuala laŭ NASA?La aliaj du modeloj estas nur priĝustigo de la unua (globo).
Kaj reale ili certe ne aspektas tiom signifaj kiel estas montritaj en la bildoj.
ustra:- Kial la proporcio de la kontinentoj daŭre ŝanĝiĝas sur la bildoj de NASA?La dua tute ne ŝajnas esti reala, rimarku la koloron de Nordameriko, estas iu pentraĵo.
jefusan (Visa profilen) 14 oktober 2015 19:23:20
alimales (Visa profilen) 14 oktober 2015 20:54:04
jefusan:Vi estas lerta trolo, ustra. Brave.Mi plene konsentas kun vi.
Elspezi tiom da energio en tiom da fadenoj por aserti tiom da sensensaĵoj estas admirinda.
Dankon por viaj afiŝoj, Ustra; ili estas ĉiam bonegaj distraĵoj. Daŭrigu tiel.
klmn (Visa profilen) 14 oktober 2015 22:33:29
alimales:Sed kio miras min plej estas la fontoj de materialoj li prezentas. Ĉu vi vidis kiom sufiĉe bonkvalitaj videoj estas kreitaj por subteni tiujn teoriojn pri ekz plata Tero?jefusan:Vi estas lerta trolo, ustra. Brave.Mi plene konsentas kun vi.
Elspezi tiom da energio en tiom da fadenoj por aserti tiom da sensensaĵoj estas admirinda.
Dankon por viaj afiŝoj, Ustra; ili estas ĉiam bonegaj distraĵoj. Daŭrigu tiel.
Iu klare elspezas signifajn monsumojn por puŝi tiajn komplot-teoriojn antaŭen.
vejktoro (Visa profilen) 15 oktober 2015 04:34:47
Sed, mi esperas ke neniu diras tiun al Ustra. Se li kredus ke li povas fali el la plato, eble li neniam sin trovos ĉe mia marbordo!
ustra (Visa profilen) 15 oktober 2015 11:16:23
klmn:- Akvo havas sferan formon. Kian ĝi povus havi laŭ vi?Nur guto estas sfera. La supraĵo de akvo ĉiam estas rekta. Se akva supraĵo povas esti malrekta, bv. montru la pruvon. Tio estas simpla eksperimento, ĉu ne?
klmn:- Tero altiras objektojn, ankaŭ gason. Estus mirinde se ĝi ne havus atmosferon. Ĉirkaŭ 800 km jam estas preskaŭ vakuo.Kial la tero ne altiras ekz. heliumon? Bv. pruvu, ke la tero altiras objektojn. Bv. pruvu ankaŭ, ke atmosfero povas ekzisti en vakuo. Ambaŭ estas sufiĉe simplaj eksperimentoj, ĉu ne?
klmn:- Funkcias la leĝo de movimpulso pv=const. En vakuo movigi estas plej facile, en atmosfero estas malpli.Eksplodmovilo bezonas ion kontraŭ ĝi povas puŝi, por ke ĝi povu movi antaŭen. En vakuo tio ne eblas; tie eksplodmovilo ne irus antaŭen, sed kaŭzus nekontroleblan movadon ĉirkaŭ la propran akson.
klmn:- Kiel funkcias TV, poŝtelefonoj? Geostacionaraj orbitoj troviĝas je alteco de 10.000 km, en pura vakuo. Aŭ vi celas diri ke elektromagnetikaj ondoj necesas eteron?Per teraj antenoj. Tio nomiĝas „skywave propagation”.
![externalImage.png](/assets/f5b04b4f/images/layout/externalImage.png)
klmn:La aliaj du modeloj estas nur priĝustigo de la unua (globo).Tre konvinka klarigo…
Kaj reale ili certe ne aspektas tiom signifaj kiel estas montritaj en la bildoj.
Kial reale ili certe ne aspektas tiom signifaj kiel estas montritaj en la bildoj?
klmn:La dua tute ne ŝajnas esti reala, rimarku la koloron de Nordameriko, estas iu pentraĵo.Kial la unua ŝajnas esti reala, sed ne la dua? Kial la filmeto ŝajnas esti reala?
Kial vi ne klarigas kiel funkcias la kosma interreto?
dbob (Visa profilen) 15 oktober 2015 14:25:19
Flat Earth debunked
CN Tower of Toronto
Ship over the Horizon (uncut video)
Ho malgrandfidulo, kial vi dubas? (diris la araneo al la muŝo).
[img] https://dl.dropboxusercontent.com/u/6177151/ESPERA... [/img]
PS: Gratulon al Alkanadi pro profete elekti tre bonan nomon por tiu ĉi fadeno: “Tio povas fari vin freneza”.
Frano (Visa profilen) 15 oktober 2015 14:41:00
dbob:PS: Gratulon al Alkanadi pro profete elekti tre bonan nomon por tiu ĉi fadeno: “Tio povas fari vin freneza”.Mi aliĝas!
ustra (Visa profilen) 15 oktober 2015 16:04:04
dbob:Jen kelkaj ligiloj, kiuj ankoraŭ kuraĝas daŭrigi la stultan kredon, ke Tero estas sfera:Simple skribu, ke vi ne ŝatas pensi memstare anstataŭ enmeti senutilan videon. Mi ankaŭ povas enmeti videojn, kiuj refutas viajn pruvojn de NASA. Filmeto estas tro simple. Kial vi ne klarigas la bazajn observaĵojn kiel la firmajn stelkonstelaciojn, la horizonton, kiu estas ĉiam sur la nivelo de la okuloj, la supozan kurbecon de akvo, la supozan atmosferon en vakuo aŭ simple nur tiun bildon:
Flat Earth debunked
![externalImage.png](/assets/f5b04b4f/images/layout/externalImage.png)
dbob:CN Tower of TorontoMi jam dufoje refutis tiun miton pri objektoj „malaperantaj malantaŭ la horizonto”. La malsupro malaperas, ĉar la eroj en la aero pleje koncentriĝas proksime al la supraĵo. Tiuj eroj en la aero preventas, ke ni povas vidi la malsupron de objektoj malproksimaj. Sed per teleskopo oni povas facile magie reaperigi la jam malaperitan malsupron. Plenumu la teston mem, se vi ne kredas. Oni ne bezonas kredi ion ajn.
Ship over the Horizon (uncut video)
dbob:PS: Gratulon al Alkanadi pro profete elekti tre bonan nomon por tiu ĉi fadeno: “Tio povas fari vin freneza”.Tamen dankon, ke vi konfirmas Aristolelon.
Aristotelo:La trajto de edukita menso estas gastigi penson sen akcepti ĝin.
klmn (Visa profilen) 16 oktober 2015 06:58:26
ustra:Pro la sama kialo kial ankaŭ Tero, ne nur akvo, estas sfera.klmn:- Akvo havas sferan formon. Kian ĝi povus havi laŭ vi?Nur guto estas sfera. La supraĵo de akvo ĉiam estas rekta. Se akva supraĵo povas esti malrekta, bv. montru la pruvon. Tio estas simpla eksperimento, ĉu ne?
Tio estas pruvo ke Tero tiras, kaj tiras centren de ĝia globo.
ustra:Kial la tero ne altiras ekz. heliumon? Bv. pruvu, ke la tero altiras objektojn. Bv. pruvu ankaŭ, ke atmosfero povas ekzisti en vakuo. Ambaŭ estas sufiĉe simplaj eksperimentoj, ĉu ne?Altiras ankaŭ heliumon, altiras ĉion, en certaj gradoj.
Atmosfero povas ekzisti en vakuo, ĉe masaj objektoj, kies gravito tenas ĝin.
Se vi dubas ke Tero altiras objektojn, ĵetu brikon supren, kaj staru sub ĝi. Eble tio konvinkos vin.
ustra:Eksplodmovilo bezonas ion kontraŭ ĝi povas puŝi, por ke ĝi povu movi antaŭen. En vakuo tio ne eblas; tie eksplodmovilo ne irus antaŭen, sed kaŭzus nekontroleblan movadon ĉirkaŭ la propran akson.mv estas vektora mezuro tial direkteblas per eliranta fluo.
Certe okazas movado ĉirkaŭ akso tamen ĝi estas kontrolebla per diversaj rimedoj.
ustra:Tre konvinka klarigo…Pro skalo. Ke via kaj mia okulo vidu kion oni volas montri en la bildo.
Kial reale ili certe ne aspektas tiom signifaj kiel estas montritaj en la bildoj?
ustra:Vi renversas argumentadon.
Kial la unua ŝajnas esti reala, sed ne la dua? Kial la filmeto ŝajnas esti reala?
Kial vi ne klarigas kiel funkcias la kosma interreto?
Ne mi pridubas la realecon/ne realecon de videoj kaj bildoj. Do estas via devo pruvi la tezon kiun vi asertas.
La kosma reto funckias ankaŭ per antenoj, inter sendiloj instalitaj en iu ekz artefarita kosma objekto kaj riceviloj sur Tero.
Kial ne devus ekzisti elektromagneta komunikado en spaco?