Sadržaj

En Holando oni renomas antikvajn bildojn

od Fuzzy, 16. prosinca 2015.

Poruke: 6

Jezik: Esperanto

Fuzzy (Prikaz profila) 16. prosinca 2015. 06:22:42

La rusia televidilo ĵus komunikis tion:
En Holando laborantoj de la nederlanda Ŝtata muzeo decidis reskribi la historion. Laŭ ilia opinio en nomoj de la bildoj kelkaj vortoj estas nepolitkorektaj kaj povas ŝajni insultaj, ekzemple, "nano", "negro" kaj "indiano".
La bildon "La juna negrino" de la holanda pentristo Simono Mariso ili proponas renomi "La junulino kun ventumilo". Sed tiukaze povas aperi konfuzo, ja tielnoma bildo ankaŭ estas kaj ĝi apartenas al la peniko de la franca pentristo Piero Renuaro. Plejmulto de la specialistoj en la monda kultura socio ne konsentas kun tiom kardinalaj ŝanĝoj, sed la holandaj muzeistoj persistas kaj pretigas por renomigo preskaŭ 220000 da artaĵoj
Ĉu tiu informo veras? Kion vi opinias, ĉu indas renomi malnovajn bildojn kun nepolitkorektaj nomoj?

Mi interesiĝas, ĉu vere la afrikano sentas ofendon kiam vidas bildon kun nomo "La juna negrino"? Kial?
Se, ekzemple, mi vidas bildon kun nomo "La juna blankulino", aŭ "La juna rusino", mi tute ne sentas ofendon.

sergejm (Prikaz profila) 16. prosinca 2015. 07:36:20

Ankaŭ estis informoj, ke en Usono oni volis malpermesi "Tom Sawyer", ĉar Mark Twian uzis tie vorton "negro".
Mi pensas, estas nenia neceso renomi bildojn.

nornen (Prikaz profila) 16. prosinca 2015. 07:51:57

sergejm:Ankaŭ estis informoj, ke en Usono oni volis malpermesi "Tom Sawyer", ĉar Mark Twian uzis tie vorton "negro".
Mi pensas, estas nenia neceso renomi bildojn.
Vidu ĉi tie.

Altebrilas (Prikaz profila) 16. prosinca 2015. 14:20:08

nornen:
sergejm:Ankaŭ estis informoj, ke en Usono oni volis malpermesi "Tom Sawyer", ĉar Mark Twian uzis tie vorton "negro".
Mi pensas, estas nenia neceso renomi bildojn.
Vidu ĉi tie.
Mi konsentas kun la ligita artikolo (en la angla).

Oni devas zorgi prezenti la aferon (per piednotoj, historiaj klarigoj, ktp.) por eviti ambaŭ cenzuron kiu perfidas la aŭtoron kaj misinterpretadon de junaj aŭ malzorgemaj legantoj.

Sunjo (Prikaz profila) 16. prosinca 2015. 17:20:47

Fuzzy:
Ĉu tiu informo veras?
Veras, ke ili volas fari tion.

Fuzzy:
Mi interesiĝas, ĉu vere la afrikano sentas ofendon kiam vidas bildon kun nomo "La juna negrino"? Kial?
Se, ekzemple, mi vidas bildon kun nomo "La juna blankulino", aŭ "La juna rusino", mi tute ne sentas ofendon.
Ankaŭ mi ne scias ĉu afrikano vere ofendiĝus pro tiuj nomoj. Sed se jes, la diferenco inter neofendiĝo de blankulo kaj ofendiĝo de nigrulo povus dependi de la longa historio de sklavigo, diskriminacio kaj subpremado. Krome vi devus imagi ne simple "blankulo" aŭ "rusino", sed iun vorton kiu en si mem jam estas pejorativa kaj en la historio uzita de homoj kiuj pensis ke ili superas vin (aŭ viajn antaŭulojn).

Justpatrolo (Prikaz profila) 16. prosinca 2015. 19:25:44

Ĉi tiun liston eblas daŭrigi:
- kiwi
- gringo
- yankee
- pindos
- fritz
- gaĝo
- gjavur
- barbaros
- boche
- redskin
ktp, ktp. De tempo al tempo varias la senco de la terminoj kaj rilato al ili. Certe, ajna ĉevalo, la blanka aŭ la nigra, restas ĉiam ĉevalo sen iu kunsenco. Ni neniam preferas koloron de la hundo aŭ kato. Sed homoj kun la sama koloro de la dermo povas havi diversajn moknomojn.
Mi eĉ pensas, ke la termino "afroamerikano" ne havas rajton ekzisti, ĉar ĝi substrekas diferencon inter grupoj de la socio.

Tamen mi estas kontraŭ renomado de libroj aŭ bildoj.

Natrag na vrh