Berichten: 6
Taal: Esperanto
Fuzzy (Profiel tonen) 16 december 2015 06:22:42
En Holando laborantoj de la nederlanda Ŝtata muzeo decidis reskribi la historion. Laŭ ilia opinio en nomoj de la bildoj kelkaj vortoj estas nepolitkorektaj kaj povas ŝajni insultaj, ekzemple, "nano", "negro" kaj "indiano".Ĉu tiu informo veras? Kion vi opinias, ĉu indas renomi malnovajn bildojn kun nepolitkorektaj nomoj?
La bildon "La juna negrino" de la holanda pentristo Simono Mariso ili proponas renomi "La junulino kun ventumilo". Sed tiukaze povas aperi konfuzo, ja tielnoma bildo ankaŭ estas kaj ĝi apartenas al la peniko de la franca pentristo Piero Renuaro. Plejmulto de la specialistoj en la monda kultura socio ne konsentas kun tiom kardinalaj ŝanĝoj, sed la holandaj muzeistoj persistas kaj pretigas por renomigo preskaŭ 220000 da artaĵoj
Mi interesiĝas, ĉu vere la afrikano sentas ofendon kiam vidas bildon kun nomo "La juna negrino"? Kial?
Se, ekzemple, mi vidas bildon kun nomo "La juna blankulino", aŭ "La juna rusino", mi tute ne sentas ofendon.
sergejm (Profiel tonen) 16 december 2015 07:36:20
Mi pensas, estas nenia neceso renomi bildojn.
nornen (Profiel tonen) 16 december 2015 07:51:57
sergejm:Ankaŭ estis informoj, ke en Usono oni volis malpermesi "Tom Sawyer", ĉar Mark Twian uzis tie vorton "negro".Vidu ĉi tie.
Mi pensas, estas nenia neceso renomi bildojn.
Altebrilas (Profiel tonen) 16 december 2015 14:20:08
nornen:Mi konsentas kun la ligita artikolo (en la angla).sergejm:Ankaŭ estis informoj, ke en Usono oni volis malpermesi "Tom Sawyer", ĉar Mark Twian uzis tie vorton "negro".Vidu ĉi tie.
Mi pensas, estas nenia neceso renomi bildojn.
Oni devas zorgi prezenti la aferon (per piednotoj, historiaj klarigoj, ktp.) por eviti ambaŭ cenzuron kiu perfidas la aŭtoron kaj misinterpretadon de junaj aŭ malzorgemaj legantoj.
Sunjo (Profiel tonen) 16 december 2015 17:20:47
Fuzzy:Veras, ke ili volas fari tion.
Ĉu tiu informo veras?
Fuzzy:Ankaŭ mi ne scias ĉu afrikano vere ofendiĝus pro tiuj nomoj. Sed se jes, la diferenco inter neofendiĝo de blankulo kaj ofendiĝo de nigrulo povus dependi de la longa historio de sklavigo, diskriminacio kaj subpremado. Krome vi devus imagi ne simple "blankulo" aŭ "rusino", sed iun vorton kiu en si mem jam estas pejorativa kaj en la historio uzita de homoj kiuj pensis ke ili superas vin (aŭ viajn antaŭulojn).
Mi interesiĝas, ĉu vere la afrikano sentas ofendon kiam vidas bildon kun nomo "La juna negrino"? Kial?
Se, ekzemple, mi vidas bildon kun nomo "La juna blankulino", aŭ "La juna rusino", mi tute ne sentas ofendon.
Justpatrolo (Profiel tonen) 16 december 2015 19:25:44
- kiwi
- gringo
- yankee
- pindos
- fritz
- gaĝo
- gjavur
- barbaros
- boche
- redskin
ktp, ktp. De tempo al tempo varias la senco de la terminoj kaj rilato al ili. Certe, ajna ĉevalo, la blanka aŭ la nigra, restas ĉiam ĉevalo sen iu kunsenco. Ni neniam preferas koloron de la hundo aŭ kato. Sed homoj kun la sama koloro de la dermo povas havi diversajn moknomojn.
Mi eĉ pensas, ke la termino "afroamerikano" ne havas rajton ekzisti, ĉar ĝi substrekas diferencon inter grupoj de la socio.
Tamen mi estas kontraŭ renomado de libroj aŭ bildoj.