Al la enhavo

Kiu, el la vivantoj, estas la plej fama esperantisto en la mondo?

de Alkanadi, 2016-januaro-11

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Alkanadi (Montri la profilon) 2016-januaro-11 13:35:05

Kiu, el la vivantoj, estas la plej fama esperantisto en la mondo?

Miland (Montri la profilon) 2016-januaro-11 13:46:31

Jen kandidato: la aktoro William Shatner

Kirilo81 (Montri la profilon) 2016-januaro-11 14:01:39

Mi dubas, ĉu oni povas nomi Shatner esperantisto, eĉ laŭ la klasika difino e-isto = eo-parolanto, ĉar Shatner neniam parolis E-on, nur (malbone) ripetis frazojn por Incubus.

Vinisus (Montri la profilon) 2016-januaro-11 14:39:23

Laŭ mi Renato Corsetti nuntempe estas la plej fama esperantisto en la mondo. Ne malpli fama estas lia edzino la talenta verkistino de "La Ŝtona Urbo", Anna Löwestein.

EratoNysiad (Montri la profilon) 2016-januaro-11 15:47:20

Mi pensis ke Chuck Smith estas la plej fama Esperantisto.

Vestitor (Montri la profilon) 2016-januaro-11 16:31:22

En la okcidenta mondo, estas eble Humphrey Tonkin, aŭ John Wells?

MoutOp (Montri la profilon) 2016-januaro-11 17:30:11

Mi, sendube!

Vinisus (Montri la profilon) 2016-januaro-11 19:08:53

La plej fama: tio ne signifas, ke li/ŝi ĝisfude konas Esperanton.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2016-januaro-11 19:41:53

Grava demando: Ĉu fama inter la E-istoj aŭ en la ekstera mondo?

Simon_Gauvain (Montri la profilon) 2016-januaro-11 20:12:23

Mi ne scias kiu plej famas el ĉiuj esperantistoj, sed mi donas mian preferon al Bertilo Wennergren (aŭtoro de PMEG) kaj Katalin Kováts.

Reen al la supro