目次へ

Kiu, el la vivantoj, estas la plej fama esperantisto en la mondo?

Alkanadi,2016年1月11日の

メッセージ: 14

言語: Esperanto

Alkanadi (プロフィールを表示) 2016年1月11日 13:35:05

Kiu, el la vivantoj, estas la plej fama esperantisto en la mondo?

Miland (プロフィールを表示) 2016年1月11日 13:46:31

Jen kandidato: la aktoro William Shatner

Kirilo81 (プロフィールを表示) 2016年1月11日 14:01:39

Mi dubas, ĉu oni povas nomi Shatner esperantisto, eĉ laŭ la klasika difino e-isto = eo-parolanto, ĉar Shatner neniam parolis E-on, nur (malbone) ripetis frazojn por Incubus.

Vinisus (プロフィールを表示) 2016年1月11日 14:39:23

Laŭ mi Renato Corsetti nuntempe estas la plej fama esperantisto en la mondo. Ne malpli fama estas lia edzino la talenta verkistino de "La Ŝtona Urbo", Anna Löwestein.

EratoNysiad (プロフィールを表示) 2016年1月11日 15:47:20

Mi pensis ke Chuck Smith estas la plej fama Esperantisto.

Vestitor (プロフィールを表示) 2016年1月11日 16:31:22

En la okcidenta mondo, estas eble Humphrey Tonkin, aŭ John Wells?

MoutOp (プロフィールを表示) 2016年1月11日 17:30:11

Mi, sendube!

Vinisus (プロフィールを表示) 2016年1月11日 19:08:53

La plej fama: tio ne signifas, ke li/ŝi ĝisfude konas Esperanton.

Kirilo81 (プロフィールを表示) 2016年1月11日 19:41:53

Grava demando: Ĉu fama inter la E-istoj aŭ en la ekstera mondo?

Simon_Gauvain (プロフィールを表示) 2016年1月11日 20:12:23

Mi ne scias kiu plej famas el ĉiuj esperantistoj, sed mi donas mian preferon al Bertilo Wennergren (aŭtoro de PMEG) kaj Katalin Kováts.

先頭にもどる