Ĉu Rusia iĝas maldemokrata?
от piotrek92, 02 март 2008
Съобщения: 219
Език: Esperanto
dobri (Покажи профила) 20 август 2008, 17:40:12
Fuzzy:Bone. Ankaŭ mi kredis jam de komenco de la milito, ke temas ĉefe pri nafto. Mi skribis "malbona maniero..." ĝuste pro tio, ke Usono povus trovi pli bonan pretekston por sia atako ol elpensitaj nukleaj armiloj.
Mi pardonpetas.
Mi ekpensis ke vi estas la viktimo de la mensogo ĉar vi skribis, ke la usona atako nur "estis malbona maniero montri al islamanoj, ke Usono ne timas ilin". Ĉu vi vere kredas ke Usono ne celis nafton? Ĉu vi vere ne aŭdis ke usonuloj publike mensogis pri la iraka nuklea armilo?
Fuzzy:Bedaŭrinde el via klarigo mi daŭre ne komprenas, kiel la radaro minacos Rusion. Minaci povas usonaj raketoj en Pollando, sed ne la radaro!
Ne, ne, ne vian landon, sed la radaron, ĉar ĝi minacas al Rusio, tio ja estas evidenta! Bedaŭrinde la radaro situas en via lando...
Vi konfuzas kialon kun sekvo. Komence Usono starigas la radaron, poste Rusio celos la raketoj.
Fuzzy:Tion mi ne legis.
Ĉu vere inkluzive rusojn? Mi aŭdis ke via registaro rifuzis lasi rusojn kontroli la radaron...
Ŝajnas al mi, ke diskuto kun vi estas tamen valora. Nur ne timu tiom, ke la aliaj landoj emas militi kontraŭ Rusio. Laŭ mia opinio neniu Eŭropa lando nek NATO emas ataki Rusion. Kontraŭe multaj landoj inkluzive Ĉeĥion timas eblan rusan atakon.
Ĉiuj landoj malkonfidas siajn najbarojn. En Rusio restas tia suspektado la plej granda.
dobri (Покажи профила) 20 август 2008, 19:22:28
Terurĉjo:Ekrigardu mapon kaj trovu la plej taŭgan lokon por kontraŭterorista radaro.Ĝuste pro tio mi povas fieri, ke usonanoj elektis ĝuste mian landon anstataŭ la pli konvena: ekzemple Kipro.
Ĉu ĝi troviĝas en Pollando? Ha-ha trifoje!
Fuzzy (Покажи профила) 21 август 2008, 06:10:27
dobri:Kial trarigardi Rusion estas pli konvene en Kipro??? Laŭ mi Ĉeĥio estas la ideala loko por tio. Tial ja ĝi estas elektita, kompreneble. Ĉu vi pensas la usonanoj estas malsaĝaj?Terurĉjo:Ekrigardu mapon kaj trovu la plej taŭgan lokon por kontraŭterorista radaro.Ĝuste pro tio mi povas fieri, ke usonanoj elektis ĝuste mian landon anstataŭ la pli konvena: ekzemple Kipro.
Ĉu ĝi troviĝas en Pollando? Ha-ha trifoje!
Fuzzy (Покажи профила) 21 август 2008, 06:29:46
Se mi ne vidus la agresivajn agojn de Usono mi mem neniel voĉdonus por Putin/Medvedev...
piotrek92 (Покажи профила) 21 август 2008, 10:42:21
Fuzzy:Interalie, mi esperas ke ĉiu komprenas ke la usona kontraŭraketa sistemo en Eŭropo tre influas la demokration en Rusio. En ĉirkaŭata fortreso nenia demokratio eblas...Mi devas diri, ke vi pravas. Fakte, agado de aliaj landoj tre forte influas la demokration de via lando.
Se mi ne vidus la agresivajn agojn de Usono mi mem neniel voĉdonus por Putin/Medvedev...
Bedaŭrinde ambaŭ flankoj pensas ke ili estas pravaj, pro tio interkonsento de usonanoj, poloj, rusoj, ĉeĥoj ne estas ebla.
Kaj tio, ke raketoj en mia lando estas kontraŭ terroristoj estas la pleja stultaĵo, kiun mi dum mia vivo aŭdis... Se ili estus kontraŭ terroristoj, raketoj estus en la plej ŝatata lando de Usono - Israelo.
Kaj laŭ mi tiuj raketoj estas tute malbezonataj en Pollando. Mi mem ne volas malvarman militon, kaj neniu normala persono ne volus.
Zorevij (Покажи профила) 21 август 2008, 20:56:08
Fuzzy:Se vi ne kontraŭas, mi ion aldonas.
Se mi ne vidus la agresivajn agojn de Usono mi mem neniel voĉdonus por Putin/Medvedev...
Vi voĉdonas por Medvedev, ĉar vi vidas agresivajn agojn de Usono. Mi, kiel Ukraina civitano, vidas agresivajn agojn de Russio kaj mi komprenas, ke sola vojo por mia lando - membriĝi NATO, alie en Ukraino estos sama konflikto, kiel en Kartvelo.
Sed se Ukrainio iĝos membro de NATO, Rusio taksos tion kiel ankoraŭ unu agresiva ago de Usono, ĉu ne?
Ĉu tiu procezo estos senfina? Kion ni (vi, mi, niaj samlandanoj) povas fari por haltigi ĉi tion? Ĉu nu povas fari eĉ ion?
Fuzzy (Покажи профила) 22 август 2008, 04:47:14
Zorevij:Komence diru al mi, bonvolu, kiujn agojn de Rusio vi traktas kiel agresivajn? Ĉu en Kartvelio? Kial, la kartveloj ja atakis unuaj? Ĉu vi vere pensas ke Rusio povis lasi la sudajn osetojn sen la helpo? Ĉu tio eblis laŭ vi? Kion farus vi en tiu situacio?Fuzzy:Se vi ne kontraŭas, mi ion aldonas.
Se mi ne vidus la agresivajn agojn de Usono mi mem neniel voĉdonus por Putin/Medvedev...
Vi voĉdonas por Medvedev, ĉar vi vidas agresivajn agojn de Usono. Mi, kiel Ukraina civitano, vidas agresivajn agojn de Russio kaj mi komprenas, ke sola vojo por mia lando - membriĝi NATO, alie en Ukraino estos sama konflikto, kiel en Kartvelo.
Sed se Ukrainio iĝos membro de NATO, Rusio taksos tion kiel ankoraŭ unu agresiva ago de Usono, ĉu ne?
Ĉu tiu procezo estos senfina? Kion ni (vi, mi, niaj samlandanoj) povas fari por haltigi ĉi tion? Ĉu nu povas fari eĉ ion?
Elv (Покажи профила) 22 август 2008, 06:45:00
Zorevij:kaj mi komprenas, ke sola vojo por mia lando - membriĝi NATO,Ha-ha-ha, nia lando havas unu vojon? Nur stultuloj ne vidas alternativon.
Jusĉenko tre longe tiras nian landon en NATO, sed multe da samlandanoj ne deziras tion.
Zorevij:alie en Ukraino estos sama konflikto, kiel en Kartvelo.Kiam vi komencos salvopafi urbojn per "GRAD" simile Katravelio?
Zorevij:Sed se Ukrainio iĝos membro de NATO, Rusio taksos tion kiel ankoraŭ unu agresiva ago de Usono, ĉu ne?Ukrainio estas senbloka lando. Ĉu ne?
Sekve ĝi ne povas membriĝi en NATO.
Zorevij:Kion ni (vi, mi, niaj samlandanoj) povas fari por haltigi ĉi tion? Ĉu nu povas fari eĉ ion?Eble ni devas ŝanĝi registaron de nia lando, kaj elekti pli racian.
Zorevij (Покажи профила) 22 август 2008, 11:27:31
Elv:Se vi vidas alternativon - diru al mi.
Ha-ha-ha, nia lando havas unu vojon? Nur stultuloj ne vidas alternativon.
Jusĉenko tre longe tiras nian landon en NATO, sed multe da samlandanoj ne deziras tion.
Elv:Ne, kiam ni en 2017j petos rusajn militshipojn foriri de Ukrainia teritorio. Ĉu vi kredas, ke rusaj ŝipoj foriros?Zorevij:alie en Ukraino estos sama konflikto, kiel en Kartvelo.Kiam vi komencos salvopafi urboj per "GRAD" simile Katravelio?
Elv:Ne. Senbloka statuso ekzistas nur en via fantazio.Zorevij:Sed se Ukrainio iĝos membro de NATO, Rusio taksos tion kiel ankoraŭ unu agresiva ago de Usono, ĉu ne?Ukrainio estas senbloka lando. Ĉu ne?
Sekve ĝi ne povas membriĝi NATO.
Se mi ne pravas, diru, kie estas skribita, ke Ukrainio estas senbloka?
Elv:Ĉu vi vere kredas, kee post tio Medvedev kaj Putin iĝos pacemaj? Mi ne kredas.
Eble ni devas ŝanĝi registaron de nia lando, kaj elekti pli racian.
Zorevij (Покажи профила) 22 август 2008, 11:43:45
Fuzzy:Kartvelio atakis ne Rusion, sed Sudan Osetion. Suda Osetio estas la parto de Kartvelio. Do, Kartvelio komencis pafi en sia teretorio, same kiel Rusio en Ĉeĉenio.
Komence diru al mi, bonvolu, kiujn agojn de Rusio vi traktas kiel agresivajn? Ĉu en Kartvelio? Kial, la kartveloj ja atakis unuaj? Ĉu vi vere pensas ke Rusio povis lasi la sudajn osetojn sen la helpo? Ĉu tio eblis laŭ vi? Kion farus vi en tiu situacio?
Se Rusia opinias, ke ĝi rajtas "helpi" ajnan seperatistan regionon de ajna lando, ĉu tio ne estas agresio?
Se morgaŭ administraro de mia urbo volos eliri de Ukrainio kaj iri sub rusa gvido, ĉu Rusaj tankoj same rapide okupos mian urbon, kiel ili okupis Cĥenvali? Kaj poste rusaj aviadiloj bombardos Kijivon, kiel ili bombardis Tbilisi?
Mi tion ne volas.