Ĉu Rusia iĝas maldemokrata?
de piotrek92, 2008-marto-02
Mesaĝoj: 219
Lingvo: Esperanto
Pimen (Montri la profilon) 2008-marto-05 14:43:19
Miland:Jes, mi ankaŭ esperas. Precipe per Rusio! . Mi ne spektis Sicko , sed nun volas serĉi gin kaj spekti. Tio estas interesa temo, laŭ mi.
Ĉu vi vidis la antaŭ nelonge farita filmo Sicko de Michael Moore? Li montras kiel la problemo pri sanzorgo en Usono estas ke ĝi estas havigebla nur por riĉuloj kaj (ne ĉiam) por tiu kiu havas asekuron. Sed la filmo enhavas tre interesa kaj tuŝiga parto kie grupo de usonanoj kiu ne povis aĉeti sanzorgon ricevas helpon en Havano, Kubo, malgraŭ la malamikeco inter la landoj. Kia homeco!
Do, laŭ mi oni bezonas mezuro de socialismo enmiksita en libera merkato, kaj kernaj servoj devus proviziitaj de la ŝtato, ekz sanzorgo kaj edukado, precipe por infanoj kaj maljunuloj. Mi esperas ke estos nacia sanservo en usono (kaj rusio denove!). Ĉu vi konsentas?
Mi opinias, ke estas malfacile kompreni, kiel oni povas krei senpagan kaj samtempe efikan sanservon. Oni diras, ke en kelke da eŭropaj landoj efektive ekzistas bona sanservo, ekzemple en Svedio, aŭ en Germanio. Sed tio kaŭzitas grandajn ŝtatajn elspezojn, kaj, konsekvence, grandajn impostojn.Kaj ne ĉiuj civitanij konsentas kun tiu situacio. Ĉu vere?
Ekzemple, nun en Rusio (de tempo de UdSSR) ekzistas senpaga ŝtata sanservo. En Rusio estas multe da kuracistoj, pli multe, ol en iu ajn lando (por 1000 homoj de loĝantaro). Sed en Rusio impostoj estas malmultaj. Kaj nia senpaga sanservo estas ege malbona, ege mizera! Niaj ŝtataj kuracejoj havas malmulte da kuracilojn, malmulte da medicinaparatojn, preskaŭ ne havas komputilojn. Kuracistoj havas malmultan salajron. Fakte, en Rusio kuracistoj, kiuj laboras en ŝtataj kuracejoj, estas riĉuloj.
Niaj registaroj diras: “Ni ne havas monon por sanservo kaj klerigo”. Mi ne komprenas tio! Fakte, Rusio nun ne estas malriĉa lando. Mi pensas, ke registaroj simple volas ŝpari monon per sanservo kaj klerigo.
Certe, se iu homo perlaboradas kaj povas pagi – li ne havas problemojn. Ekzistas multe da propraj pagaj kuracejoj, en kiuj oni povas ricevi bonkvalitan kuracadon. Multe da labordonatojn donas sanasekuron por siaj laboristaj (mia – ankaŭ jes). Sed junuloj, pensiuloj, riĉuloj, handikapuloj, senlaboruloj ne havas tiun eblecon. Kaj tio estas granda problemo por nia socio!
Kaj, verŝajne, simila situacio ekzistas en Usono kaj en iuj aliaj landoj, precipe por neriĉaj. Precipe en afrikaj, aziaj, latinamerikaj landoj. Evidente, tio estas intrnacia problemo, kaj necesas solvi gin solidare. Ĉu vi konsentas?
Nu, mi estas optimisto, kaj mi esperas, ke mia lando kaj aliaj landoj povos serĉi decido, kaj situacio pliboniĝos iom post iom.
Miland (Montri la profilon) 2008-marto-06 12:04:06
Pimen: simila situacio ekzistas en Usono kaj en iuj aliaj landoj, precipe por neriĉaj. Precipe en afrikaj, aziaj, latinamerikaj landoj. Evidente, tio estas intrnacia problemo, kaj necesas solvi gin solidare. Ĉu vi konsentas?Jes, mi konsentas ke sanzorgo estas serioza problemo tra la tuta mondo, precipe en malriĉaj landoj. Sed la filmo Sicko montras ke eĉ malriĉaj landoj povas fari multe, kaj la ekzemplo estas Kubo. Komunista lando, ne libera, jes, sed ĝi havas bonan ŝtatan sanservon. Ŝajne, ke la Kubanoj emfazas preventado, malpli multekosta ol kuraci malsanojn poste! Do eble Kubo povas doni valoran konsilon al aliaj landoj, pri kiel starigi kaj regi ŝtatan sanservon - ne per komunismo, komprenable. Kion vi opinias pri la Kuba sanservo?
Pimen (Montri la profilon) 2008-marto-11 10:20:39
Miland: Do eble Kubo povas doni valoran konsilon al aliaj landoj, pri kiel starigi kaj regi ŝtatan sanservon - ne per komunismo, komprenable. Kion vi opinias pri la Kuba sanservo?Eble, jes. Nu, mi ĝuste ne scias, mi neniam estis en Kuba. Sed oni parolis, ke Kuba sanservo vere estas tre bona, precipe por Latina Ameriko. Eble, kubanoj, se ili estas ĉi tie, skribos ion alion.
Do, tio estas stranga situacio: kubana popolo ne havas demokration, sed havas bonan sanservon.
Dum tempon de UdSSR ni ne havis demokrotion, sed havis bonan klerigan sistemon, bonan sanservon, kaj ne havis multajn socialajn problemojn. Nun ni havas demokration, sed ankaŭ havas seriozajn socialajn problemojn.
Eble, se kuba popolo ricevos demokration – ĝi perdos multajn aliajn gravajn instituciojn kaj socialdefendojn, ĉu? Ekzemple, senpaga sanservo, ktp.
Kaj, eble, tiuj socialdefendoj estas pli grava, ol demokratio, ĉu? Eble, demokratio ne ĉiam estas bona ideo, ĉu?
Mi ne scias respondon. Kion vi opinias?
Miland (Montri la profilon) 2008-marto-11 10:38:34
Pimen (Montri la profilon) 2008-marto-11 14:33:26
Miland:Ĉu necesas perdi socialdefendon por havi demokration?Nu, mi esperas, ke ne.
Miland: Mi kredas ke ne, kaj la plej bonaj ekzemploj estas landoj en la okcidenta Eŭropo. Ili havas kaj demokration kaj bonajn ŝtatsanservojn kaj lernejojn.Jes, tio estas bona ekzemplo.
Sed kiom da dekjaroj (aŭ centjaroj) necesis por apero de tia situacio? Historio de eŭropa demokratio daŭras pli ol 200 jaroj, de franca revolucio. Sed, se mi ne eraras, antaŭ 50 jaroj en Eŭropo preskaŭ ne ekzistas sanservo por ĉiuj. Necesas longa evoluo por apero de malmultekosta sanasekuro. Aŭ mi eraris, ĉu? Kiam en okcidenta Eŭropo kaj Anglio aperis sanasekuro por malriĉuloj?
Verŝajne, en nia lando iam poste aperos bona malmultekosta sanservo. Sed kiam? Ĉu en niaj vivoj, aŭ poste? Kaj nun multe da homoj (precipe – maljunuloj) diras: “Ni ne volas vian demokration! Tio estas usona mensogo! Forprenu vian demokration kaj redonu al ni senpagan sanservon, edukadon, socialdefendon kaj malmultekostajn nutraĵojn!”
Do, mi opinias alie, al mi plachas nunan situacion. Mi laboras kaj povas pagi por sanservo.
Sed kio mi povas diri al mia najbarino? Ŝi estas pensiulino, kaj nun ne povas aĉeti kuracilon, ĉar pagas duono de sia pensio kontraŭ luado de loĝejeto. Fakte, ŝi laboris dum la tuta vivo, kaj nun estis mizerulino. Kaj oni parolas al ŝi: “Do, tio estas kapitalizmo, tio estas demokratio!”. Kaj ĉiuj ŝiaj gesamaĝanoj havas similajn problemojn. Certe, ŝi voĉdonas por komunistoj, kaj revas, ke iam prezidento de Rusio estos homo, simila al Stalin...
Jes, situacio plibonoĝis. Sed ege malrapide…
Miland:Bedaŭrinde en Britio universitata edukado ne plus estas senpaga, ĉar estas tro da homoj tie. Eble estis pli bone kiam nur malplimulto venis al universitatoj, sed ricevis senpagan edukadon! Kion vi opinias pri ĉi tio?Verdire, al mi ne plaĉas ideon de senpaga edukado. Evidente, ekzistas senpaga nenio. Se iu homo ne pagas pro sia edukado – iuj aliaj homoj devas pagi anstataŭ li. Ekzemple, per impostoj.
Kial mi devas pagi impostojn, por iu nekonataj gejunuloj senpage akiros profesion - kuraciston, ekzemple? Ĉu, ili poste kuros mi aŭ miaj familianoj senpage? Ne. Do por kiu cele ni pagos?
Miland (Montri la profilon) 2008-marto-11 19:25:00
Pimen:Kiam en okcidenta Eŭropo kaj Anglio aperis sanasekuro por malriĉuloj?La nacia sanservo komencis en Britio en 1948. Bedaŭrinde, la tiel-nomata Nova Laboro ("New Labour") partio enkondukis 'publika-privata kuniĝoj' (en la angla 'public-private partnerships'). La rezulto: en iom da hospitaloj oni ne lasas pacientojn uzi liajn propran poŝtelefonon, nur multekostajn telefonojn metita de kompanio, kies estroj havas ligoj al la reganta partio! Laŭ mi, ĉi tiuj "New Labour" aĉuloj perfidis la socialistajn idealojn de la partio, enkondukinte kapitalismon en la ŝtatsanservon kaj tiel koruptinte ĝin! Ankaŭ, nuntage estas pli kaj pli malfacila trovi ŝtatsanservan dentiston. (Mi bonŝance havas).
Pimen:Sed kio mi povas diri al mia najbarino? Ŝi estas pensiulino..Sendube via lando bezonas ŝtatsanservon! Mi esperas ke la regantoj uzas ĝian riĉecon al ĉi tiu celo, sen diktatoreco!
Pimen:Verdire, al mi ne plaĉas ideon de senpaga edukado..Mi ne parolis pri riĉuloj, sed pri tiuj kiuj ne povas pagi la koston. Laŭ mi devus esti stipendioj por la plej bonaj studentoj. Mi ne kontraŭas pagi impostojn por sendi niajn geniojn Kembriĝon (ekzemple), kaj simile mi ne kontraŭas pagi impostojn por la edukado de kuracistoj, se ili konsentas labori por la ŝtatsanservo (almenaŭ por iom da jaroj) kiu helpas ĉiujn senpage aŭ malmultekoste!
tomasoavro (Montri la profilon) 2008-marto-12 21:19:36
Por homoj el ekster Pollando (do preskaŭ ciuj) kelkaj vortoj de klarigo.
De tri jaroj pola publika televizio apartenas al ultrakatolikaj dekstrularaj homoj, kiuj "amas malami", precipe landoj el najbareco: Rusio (por Katin; ankaŭ pro manko de dua "Oscar" por Wajda' por filmo pri tiu loko) kaj Germanujo (ne, ne pro Hitler - pro ŝercoj de germanaj gazetoj pri pola prezidento Kaczynski, ekzemple, ke lia vizaĝo aspektas kiel terpomo).
Piotrek92, mia juna samlandano, aŭdas preskaŭ ĉiutage "objektivajn" famojn el Rusio, Germanujo kaj el restaĵo de "malamika" Eŭropo - tie ĉi estas televiziaj "ĵurnalistoj" (partiaj iloj), kiuj sen propraj malamikoj en siaj kapoj ne povas dormi bone...
Mi ne bezonas ilin kaj estas tre dormeeeeema, ĝis
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
piotrek92 (Montri la profilon) 2008-marto-31 17:48:48
Kaj ne pensu, ke mi ŝatas "unuan pravan partion" PiS, ĉar mi malamas ilin. Mi ŝatas Germanujo, Rusulojn mi ŝatas ankaŭ, mi ne ŝatas registaron de Rusio.
Aliflanke, eble mi tro multe kredas je tio, pri kio estas en TV? Ofte tre malfacile estas distingi la malveron de vero.
Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-aprilo-06 12:05:08
piotrek92:Rusa popolo nun elektas sian prezidanton, kiel ĉiuj scias s.Miedviediev (propabla prezidanto) estas tre forta kunlaboranto kun prezidanto Putin. En televido, radio ktp mi tre ofte aŭdas ke Rusio pro tio iĝas maldemokrata, ĉar Putin kaj liaj kunlaborantoj detruas opozicion, ne estas jam libereco de opinio kaj tiel plu. Do mi volas demandi - ĉu Rusio iĝas al komunismo, aŭ diktaturo? Kaj se jes, kiuj estos rezultato? Ĉu reveno de "malvarma milito" ? estis dudek jaroj de normaleco, sed mi vidas ke Rusio denove volas esti "imperio" kaj batali kun aliaj landoj.Mi tute konsentas.
Sed, mi volas diri, ke kulpo ne estas ĉe rusa popolo. Mi mem ŝatas rusuloj. Mi malŝatas registaron de Rusio, kiu provas re-timigi la mondon. Registaro pensas, ke se ĉiuj landoj timos, Rusio profitos ion. Sed ĝi ne estas vero. Mi pensas ke tiu konduto estas, ĉar registaro memoras tempon, kiam Rusio estis unu el plej fortaj landoj, sed nun ili devas rimarki, ke Rusio jam ne estas tiel forta. Ili ne devas simuli plej fortan landon, ĉar Rusio estas pli bona kiel normala, maldanĝera lando. Tia estas mia opinio.
Rusio havas multe da eblecoj por pliriĉiĝi sed pro stulta politiko kaj foresto de demokratio tiujn eblecojn restas neŭzeblaj.
Ĝis!
Putin ne estis bona prezidento, Rusio perdis sian influon, kaj ne estas Riĉa lando, mi esperas ke ruslandanoj ŝanĝos situacion.
"Oligarĥoj" kaj Gazprom kontrolas ĉion kaj ĉiun - tio ne estas demokratio!!!
Ĉiuj televidkanaloj estas dependaj kaj ne rajtas diri ion alian krom "Moskva"-opinio!
tomasoavro (Montri la profilon) 2008-aprilo-06 20:43:41