Al la enhavo

Ĉu Rusia iĝas maldemokrata?

de piotrek92, 2008-marto-02

Mesaĝoj: 219

Lingvo: Esperanto

piotrek92 (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-12 15:02:29

Terurĉjo:Kiam ni okupos Kartvelion, ni fondos tie realan demokration, samkiel NATO en Kosovo kaj Irako.
Ne pensu, ke mi estanta polo, subtenas militon en Irako kaj unuflankan sendependigon de Kosovo. Pola registaro faras tion, kion plejmulto de poloj ne volas. Same estas kun usonaj raketoj en Pollando. Plejmulto de poloj ne volas tion.

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-12 15:36:56

Terurĉjo:Rusio ĉiam estis, estas kaj estos imperio. Ĝi revas pligrandiĝi per fremdaj terpecoj. Krome, ĝi ĉiam evoluas per fremdaj terfosilioj, kial ne?

Se ataki aliajn landojn estas permesate al multaj, kial Rusio ne rajtas tion?

Kiam ni okupos Kartvelion, ni fondos tie realan demokration, samkiel NATO en Kosovo kaj Irako.

Poloj ne timu, ke Rusio tuj okupos ilin. Ankoraŭ la tempo ne venis.
Terurĉjo, vi per viaj ŝercoj timigis la polon, por kio?

piotrek92, vi agnosku, ke Rusio ne provas konkeri Kartvelion, nur defendis osetojn kaj haltis! Ni ne transiras la limojn de la pacgardista mandato.

Ergazomai (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-12 15:45:19

piotrek92:Vi ne pravas! Rusio ne havas rajton ataki teritorion de Kartvelio. Osetio estas Kartvela provinco. Tiu "paca" agado de Rusio estas pro kelkaj kaŭzoj:
Unue, ŝtonoleo de Kartvelio. Rusio volas havi monopolon de ŝtonoleo
Due, Rusio estas imperialisma lando kaj ĉie serĉas novajn teritoriojn kaj provas ricevi novajn provincojn.

Kaj, eble se Rusio havas rajton, neniu diros tion, ĉar nenio kredos ke Kartvelio - malgranda landeto, atakis Rusion - landon tre grandan. Kartvelio ne estas mem-mortulo.
Piotrek pravas laŭ mi. Kartvelio faris multajn erarojn, kaj Saakaŝvili estos punata pro tio, sed nun Rusio estas certe ĉio, krom "paca forto"...

Fuzzy, ne estas vere ke "Kartvela teritorio ne havas ion interesan". La tuta regiono estas tre riĉa je ŝtonoleo kaj diamantoj. Kaj en Kartvelio estas la komenco de la ŝtonoleaj duktoj irantaj en Eŭropo: prenante ilin, Rusio tre riĉiĝus. Nun, ĉu vi volas diri ke Rusio tute ne interesiĝas pri tiu riĉeco, kaj sia sola interesaĵo estas paco, konante la rusan estintecon? Nuuuu...

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-12 15:56:53

Ergazomai:Fuzzy, ne estas vere ke "Kartvela teritorio ne havas ion interesan". La tuta regiono estas tre riĉa je ŝtonoleo kaj diamantoj. Kaj en Kartvelio estas la komenco de la ŝtonoleaj duktoj irantaj en Eŭropo: prenante ilin, Rusio tre riĉiĝus. Nun, ĉu vi volas diri ke Rusio tute ne interesiĝas pri tiu riĉeco, kaj sia sola interesaĵo estas paco, konante la rusan estintecon? Nuuuu...
Tamen Kartvelio vere ne havas ŝtonoleon.
Ne gravas, la rusaj trupoj ne transiras la limojn de Suda Osetio, agnosku, malgraŭ ke la kartvelaj trupoj forkuris de ili!
La milito jam finiĝis, nun ni akumulas pruvojn de militkrimoj de Saakaŝvili.

Dozorca (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-13 11:04:45

Mi opinias,ke Gruzio en tiu batalo estas evidente agresio,kaj Saakaszvili estas kriminala homo subtenata per USA.Osetia rajtas esti sendependa au kiel ili volas aparteni al rusio.Antau longa tempo en IX aĝo tie estis sendependa Osetia registro.Hodiau sur tiu tero vivas ĉirkau 66% osetoj kiu ne Volas vivi en gruzio,kaj kiu Gruzio en maniero arta ricevis tiu lando de Stalino.Gruzio ne havas morala rajto al tiu lando des pli,ke rekoni sendependo de Kosovo! Pardonu al mi,ke mi ne skribas pli multe,sed mi ne povas esprimi ĉion esperante.

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-13 11:13:51

Dozorca:Mi opinias,ke Gruzio en tiu batalo estas evidente agresio,kaj Saakaszvili estas kriminala homo subtenata per USA.Osetia rajtas esti sendependa au kiel ili volas aparteni al rusio.Antau longa tempo en IX aĝo tie estis sendependa Osetia registro.Hodiau sur tiu tero vivas ĉirkau 66% osetoj kiu ne Volas vivi en gruzio,kaj kiu Gruzio en maniero arta ricevis tiu lando de Stalino.Gruzio ne havas morala rajto al tiu lando des pli,ke rekoni sendependo de Kosovo! Pardonu al mi,ke mi ne skribas pli multe,sed mi ne povas esprimi ĉion esperante.
Dankon pro via opinio! Vi sukcesas ne esti viktimo de la informa milito.

sinjoro (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-13 11:21:37

Vi diris ke la sola intereso de Rusujo en tiu konflikto estas protekti rusajn civitanojn (kaj duavice - montri krimojn de la registaro de Saakaŝvili) - kvankam mi trovas la opinion ridinda, mi ne permesos al mi kompari ĝin kun argumentoj de pluraj dum mondhistorio diktatoroj, kiuj iel devis motivigi siajn militojn.

Ĉu la vero tamen ne estas, ke Rusujo havas apetiton igi Sudan Osetion parto de Rusa Federacio? Ja s-ro Kokojti, la prezidento de Suda Osetio, diris vintre ĉi-jare, ke li celos ĉe la Konstitucia Tribunalo de Rusa Federacio aligi lian landeton parto de la federacio. Tiurilate rustrupa helpo al ribelantoj iĝas pli klara - kaj des pli klara estas, ke Kartvelujo volas protekti unuecon kaj sekurecon de sia lando.

Ankaŭ malkomfortas al Putino kaj lia nova pupo en Kremlo, ke apude okcidentanoj trovis amikon - do estas bona okazo montri sian forton (kaj ja rusaj trupoj tute ne limigis sin montri tiun forton en ribeligantaj provincoj! aviadiloj de rusa armeo disĵetis bombojn en pluraj regionoj de Kartvelujo)

Kaj krome - mi trovas i.a. ĉi-forume, ke niaj rusaj samideanoj ĉiam trovas, ke ĉiuj - krom Rusujaj kompreneble! - informagentejoj mensogas kiam temas pri rusaj agadoj iom diskutendaj...

Dozorca (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-13 12:05:26

Mi ĝojas,ke estas interreto,kaj oni povas ekkoni opinio el diversaj flankoj ĉar bedaurinde propagando en pollando prezentas informoj pri tiu konflikto nur unu flanko.Kiam mi kaj miaj geamikoj en pasinta dimanĉo planis fari malgranda manifestacio en mia urbo kontrau Kartvela agresio,unu sinjorino el nia lokala radio kiuj ni informis pri nia plano protesti,demandis nin,ATENTU! Kiom da mono ni ricevis de Moskvo!!!hahaha.Kompreneble pri nia akcio nenio ne informis per medio.Estis silento.Bedaurinde tiel aspektas nia pola efektiveco malgajo.gif

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-13 15:11:07

sinjoro:Vi diris ke la sola intereso de Rusujo en tiu konflikto estas protekti rusajn civitanojn (kaj duavice - montri krimojn de la registaro de Saakaŝvili) - kvankam mi trovas la opinion ridinda, mi ne permesos al mi kompari ĝin kun argumentoj de pluraj dum mondhistorio diktatoroj, kiuj iel devis motivigi siajn militojn.
Vi diras "ridinda opinio pri la protekto"? Ĉu subite mortigitaj dormintaj virinoj kaj infanoj ridigas vin?
sinjoro:
Ĉu la vero tamen ne estas, ke Rusujo havas apetiton igi Sudan Osetion parto de Rusa Federacio? Ja s-ro Kokojti, la prezidento de Suda Osetio, diris vintre ĉi-jare, ke li celos ĉe la Konstitucia Tribunalo de Rusa Federacio aligi lian landeton parto de la federacio. Tiurilate rustrupa helpo al ribelantoj iĝas pli klara - kaj des pli klara estas, ke Kartvelujo volas protekti unuecon kaj sekurecon de sia lando.

Ankaŭ malkomfortas al Putino kaj lia nova pupo en Kremlo, ke apude okcidentanoj trovis amikon - do estas bona okazo montri sian forton (kaj ja rusaj trupoj tute ne limigis sin montri tiun forton en ribeligantaj provincoj! aviadiloj de rusa armeo disĵetis bombojn en pluraj regionoj de Kartvelujo)
Ĉu laŭ vi tio ke osetoj volas aliĝi la Rusion kaj Saakaŝvili volegas aliĝi NATOn estas bona kialo por lasi tutan popolon esti pereigita?
sinjoro:
Kaj krome - mi trovas i.a. ĉi-forume, ke niaj rusaj samideanoj ĉiam trovas, ke ĉiuj - krom Rusujaj kompreneble! - informagentejoj mensogas kiam temas pri rusaj agadoj iom diskutendaj...
Ĉu vi vere kredas ke amaskomunikiloj diras veron? Ĉu vi aŭdis pri falsaj fotografaĵoj de Reuters pri "vunditaj kartvelaj civiluloj"?

sinjoro (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-14 09:23:12

Fuzzy:
Ĉu laŭ vi tio ke osetoj volas aliĝi la Rusion kaj Saakaŝvili volegas aliĝi NATOn estas bona kialo por lasi tutan popolon esti pereigita?
Ĉeĉenio en demokrata Rusujo jam de multaj jaroj estas pereigata - fakte perfektas tiu protekto ridulo.gif

Reen al la supro