Ĉu Rusia iĝas maldemokrata?
piotrek92 :lta, 2. maaliskuuta 2008
Viestejä: 219
Kieli: Esperanto
Fuzzy (Näytä profiilli) 19. elokuuta 2008 6.28.32
dobri:Se vi opinias ke ekzistas "pli saĝaj" popoloj, kaj ekzistas "malpli saĝaj" popoloj, tio estas rasismo, ĉu ne? Tia opinio povus senkulpigi multon da krimoj... Kaj ni vidis tion antaŭe kaj vidas tion nuntempe! La "saĝa" lando bombas "malsaĝajn" por liberigi ilin de si mem.
Fuzzy skribis:
do, ĉu ekzistas "malsaĝaj" popoloj, kiuj bezonas ies helpon por aranĝi sian vivon?
Kelkaj opinias, ke jes. Bonvolu pruvi, ke tio ne necesas.
dobri:Antaŭe vi estis kontrolataj de Sovetio, nun vi estas kontrolataj de Usono. Provu liberiĝi de Usona superrigardo, kaj ni vidos ĉu ili lasos vin liberaj aŭ simple ŝanĝos vian registaron.
Fuzzy skribis:
davidwelsh, ĉu homaj rajtoj en Rusio maltrankviligas vin? Kial? Ĉu vi estas tiom bonkora?
Mi eble ne estas tiom bonkora, ĉar homaj rajtoj en Rusio ne tiom maltrankviligas min. Pli min maltrankviligas imperialisma konduto de rusa registaro. Mi memoras la jaron 1968, kiam soveta armeo invadis Ĉeĥoslovakion. Nun mia lando aliĝis al NATO, kiu eble gardos nin kontraŭ surprizatako.
dobri:Tiun demandon jam respondis nikko, mi tute konsentas kun li.
Tamen en nia gazetaro oni skribas, ke al Rusio ne plaĉas usona radaro en mia lando. Bonvolu skribi, ĉu vere. Laŭ mia opinio tio estas stulteco, ĉar la radaro ne minacos najbarajn landojn, kontraŭe ĝi ŝirmos ilin.
Atendante vian seriozan respondon mi kore salutas vin.
FrankoVoglero (Näytä profiilli) 19. elokuuta 2008 10.17.21
Laŭ mia informo usonaj kontraŭ-raketo estas facile rekonstrubla en atakan raketon nur per aliĝo de necesa "kapo". Mi ne certas pri tio, sed mi havas ankaŭ tian informon.Ĉu vi (nikko kaj Fuzzy) vere kredas, ke Usono instalos nukleajn aŭ atakajn raketojn tie por premegi Rusujo?
Mi ne povas kredi tion. Nuklea malpaco aŭ "nur" malpaco inter Usono kaj Rusujo, estus la morto de la homaro mi pensas. Kaj Germanujo estas inter ili
![malgajo.gif](/images/smileys/malgajo.gif)
Ĉiuj scias la forto de Rusujo kaj Usono - kaj nuklea armado ne necesas. Mi pensas kaj kredas la radaro nur estas defendaĵo kontraŭ terorista atakoj, kaj ne kontrau iu lando.
Krome mi pensas, ke ĉi tiun fadenon nun estas tre subjektiva. Poluloj diras ke Rusuloj malpravas kaj Rusuloj diras kontraŭe.
Kial ni ne metu gazetartikoloj pri la temo de ĉio lando kaj traduki ĝin?
Estus pli facile kompreni unu al alia, kiam oni scias la kialoj de malsimila opinio.
Kaj ni ankaŭ lernos traduki - bonege, ĉu ne?
Kion vi pensas?
Ĝis kaj pacan salutojn al ĉiuj
Frank
Fuzzy (Näytä profiilli) 19. elokuuta 2008 10.52.01
FrankoVoglero:Mi vere malkredas al Usono. Kial mi kredu? Ĉu iliaj prezidantoj ĉiam diras nur veron? Ĉu ne male?Laŭ mia informo usonaj kontraŭ-raketo estas facile rekonstrubla en atakan raketon nur per aliĝo de necesa "kapo". Mi ne certas pri tio, sed mi havas ankaŭ tian informon.Ĉu vi (nikko kaj Fuzzy) vere kredas, ke Usono instalos nukleajn aŭ atakajn raketojn tie por premegi Rusujo?
FrankoVoglero:Laŭ mi tio estas bonega ideo! Ĉu ni estigu apartan retejon speciale por tio?
Krome mi pensas, ke ĉi tiun fadenon nun estas tre subjektiva. Poluloj diras ke Rusuloj malpravas kaj Rusuloj diras kontraŭe.
Kial ni ne metu gazetartikoloj pri la temo de ĉio lando kaj traduki ĝin?
Estus pli facile kompreni unu al alia, kiam oni scias la kialoj de malsimila opinio.
Kaj ni ankaŭ lernos traduki - bonege, ĉu ne?
Kion vi pensas?
FrankoVoglero (Näytä profiilli) 19. elokuuta 2008 12.18.39
Ĉu mi forgesis Germanion?Jes vi forgesis Germanujon!!! Tamen mi tute scias tion!
Ne malpacu - mi petas!
Nur ĉiutage reketoj kaj kelkaj teroristaj aviadiloj - kiel vi diras - alvenus ne de Rusujo, ĉar trans Rusujo el landoj
//Malpaci Malfermita
kiuj estas pli danĝera ol demograta Rusujo.
Se raketo venus el Rusujo, oni ankaŭ povas detrui ĝin, ĉu ne?. Ankoraŭ mi diras pri teroristoj kaj ne landoj.
//Malpaci Fermita
Aliaflanke mi bone komprenas vin. Vi ne volas usonajn militfortojn apud via landlimo. Mi ankaŭ ne volus rusajn aŭ aliajn landajn militfortojn ekz. en Svislando.
Mi volas paco - kaj ankaŭ mi volas kompreni aliajn opiniojn.
PS :
De kies teritorio Rusion atakos teroristoj?Selektu iu ajn - Ne Svislando mi petas.
Ĝis
Frank
nikko (Näytä profiilli) 19. elokuuta 2008 12.49.46
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
draklight (Näytä profiilli) 19. elokuuta 2008 13.42.38
mi demandis min pri la milito inter Kartvelujo kaj Rusujo.
Ili reciproke akuzas ilin pri agreso.
Kartvelujo estas troege eta lando por venki Rusujon, do mi deduktis ke Kartvelujo ja atakiĝas, sed mi ne konas la detalojn de tiu afero.
Ĉu vi povas klarigi ĝin al mi?
Sxak (Näytä profiilli) 19. elokuuta 2008 14.10.49
draklight:Saluton al ĉiujTsss... Tion neniu scias...
mi demandis min pri la milito inter Kartvelujo kaj Rusujo.
Ili reciproke akuzas ilin pri agreso.
Kartvelujo estas troege eta lando por venki Rusujon, do mi deduktis ke Kartvelujo ja atakiĝas, sed mi ne konas la detalojn de tiu afero.
Ĉu vi povas klarigi ĝin al mi?
Estas la fakto, ke Kartvelio la 8an komencis militiron kontraŭ sia ribela regiono - kontraŭ Osetio. Tiu regiono dum pli ol deko da jaroj fakte (sed en jure) estis sendependa. Tutan tiun tempon en la regiono situis pacigaj trupoj de Kartvelio, Osetio kaj Rusio. Vera paco tie ne estis - la kartveliaj kaj osetaj trupoj ofte pafadis unu al la aliaj.
Onidire la konflikto akriĝis eĉ la 1an de aŭgusto kaj la tutan semajnon ĝis la 7a tie fakte jam okazis milito. Sed la 8an komenciĝis vera milito: Kartvelio pripafis la ĉefurbon de Osetio per pezartilerio kaj atakis ĝin. Estas fakto, ke en tiu situacio pezartilerio taŭgas nur por mortigado, ĉar tie (en tiu urbo) ne situis artilerio, tankoj, ktp. Tie estis nur soldatoj kun ordinaraj pafiloj. Sed la urbo estis fakte nur granda vilaĝo...
Neniu scias kio okazis dum la sekvaj horoj. Estas (pli-malpli fidindaj) atestoj, ke Kartvelio atakis ankaŭ rusiajn pacigajn trupojn, mortiginte kelkajn dekojn da homoj en ili, Estas malpli fidindaj atestoj pri 1500 mortigitaj civitanoj en Osetio dum la unuaj horoj. Sed responde al tiu militiro Rusio komencis militiron kontraŭ Kartvelio.
nikko (Näytä profiilli) 19. elokuuta 2008 14.24.52
Jes Kartvelio estas malgranda, sed malantaŭ ĝi estis Usono kaj NATO, kiu subtenis ĝian armiĝon aktivegan kaj riĉegan (malgraŭ mizereco de civitanoj de tiu lando), do Kartvelio atakis esperante, ke 1. Rusujo timos respondi pro Usono kaj NATO, 2. Se Rusujo respondos, NATO kaj Usono helpos. Sed okazis antaŭvideblaĵo. Usono ekuzinte tiun landon por piki Rusujon tuj perfidis alianculon. Gratulon al Usono, nun estas motivo pliigi armeon en Eŭropo. Kompaton al Kartvelio, uzita de Usono, detruita de Rusujo lando.
dobri (Näytä profiilli) 19. elokuuta 2008 14.40.26
nikko:La konstruota radaro kompreneble kontrolos rusajn aviadilojn kaj raketojn, ja pro tio oni konstruos ĝin. Se vi opinias tiun kontrolon kiel minaco kontraŭ Rusio, tial bonvolu konsili al nia registaro, kiamaniere ŝirmi nian landon antaŭ surpriza atako el kiu ajn flanko (ne nur de Rusio). Mi mem tiun konsilon ne bezonas, ĉar mi firme kredas, ke rusoj estas niaj amikoj, kiuj ne komencos militon kontraŭ ni. Bedaŭrinde la samon ni kredis en la jaro 1968. Se iu ruso emas militi kontraŭ Usono, tiam bonvolu uzi por tio orientan Azion sed ne Eŭropon.
Radaro ja minacas Rusujon, ĉar ĝi povos trarigardi tutan Eŭropan parton de lando kaj kontroli moviĝon de aviadiloj, startojn de raketoj ktp. Esti informita = superi, certe, superi Rusujon. Redaro postulos prizorgon, do pli da Usonaj soldatoj en Ĉeĥio, radaro estas nubeca konstruaĵo, ĉu en sama domego ne lokiĝos atakaj raketoj? Kaj. Tio ĉi minacas mondan stabilecon, ĉar rompas nuklean ekvilibron inter Rusujo kaj Usono, vi devus scii ke certe tiu ekvilibro faris pacon eĉ dum tempoj de agresia Sovetunio. Kiu kontrolos honestecon de Usono? Ĉu ili ne instalos aliajn raketojn tie? Laŭ mia informo usonaj kontraŭ-raketo estas facile rekonstrubla en atakan raketon nur per aliĝo de necesa "kapo". Mi ne certas pri tio, sed mi havas ankaŭ tian informon.
En la sama domego certe ne estos raketoj. Tio ne havas logikecon, ĉar dum milita atako la raketoj estus detruitaj kune kun la radaro. Tial usonanoj planas lokigi la raketojn aliloken. Kaj vi forgesis, ke ĉe la radaro ĉeestos ankaŭ rusaj oficistoj.
Laŭ mia opinio estas bone, ke ni povas pri ĉi tio diskuti, almenaŭ videblas, ke vere neniu planas militon. Nur la du grandpotencoj timas unu la alian. Kompreneble nia malgranda lando timus eĉ pli!
Honestecon de Usono povas kontroli resto de la mondo, fakte dirite nur la ĵurnalistoj. La tiuj estas aŭdeblaj en la tuta mondo. Bedaŭrinde Usono kapablas subaĉeti kiun ajn, tial ĝi fakte regas la mondon jam nun. La aliaj grandpotencoj nur opinias, ke ili restas grandpotencoj. Laŭ mia opinio nun ekzistas nur unu grandpotenco - Usono. Do pri kia ekvilibro vi parolas?
Bonvolu daŭrigi la diskuton por vidi, ke ankaŭ mi ŝatas pacon kaj pacajn solvojn de konfliktoj. Bedaŭrinde la regantaj soldatoj ne aŭdas nin. Tio videblas ankaŭ el tio, ke Rusio nun preparas instalon de nukleaj raketoj sur submarŝipoj en Balta maro. Do altigo de armigado. Sed kion fari kontraŭ tio?
dobri (Näytä profiilli) 19. elokuuta 2008 15.04.35
Fuzzy:Eble vi opinias tion rasismo, tamen ĉu ni povas konsideri kiel saĝaj la islamajn teroristojn? Religio antaŭ ĉio. Kiu kontraŭas tiun ni forpafos.
Se vi opinias ke ekzistas "pli saĝaj" popoloj, kaj ekzistas "malpli saĝaj" popoloj, tio estas rasismo, ĉu ne? Tia opinio povus senkulpigi multon da krimoj... Kaj ni vidis tion antaŭe kaj vidas tion nuntempe! La "saĝa" lando bombas "malsaĝajn" por liberigi ilin de si mem.
Usona atako kontraŭ Irako ne estis manifesto de saĝa lando, tio estis malbona maniero montri al islamanoj, ke Usono ne timas ilin. Kiel mi jam aludis Usono konsideras sin Dio, kiu mem decidas kio konvenas kaj kio ne.
Fuzzy:Post 40 jaroj da kontrolado de Sovetio certe daŭros pluajn jarojn ol niaj civitanoj volos pluan ŝanĝon. Tamen vi pravas, ĉar nuna usona registaro certe ŝanĝus la nian registaron, se ĝi malobeus usonajn komandojn.
Antaŭe vi estis kontrolataj de Sovetio, nun vi estas kontrolataj de Usono. Provu liberiĝi de Usona superrigardo, kaj ni vidos ĉu ili lasos vin liberaj aŭ simple ŝanĝos vian registaron.
Dume ni ne bezonas kontraŭstari Usonon. Ĝi tute ne endanĝerigas nin.