目次へ

Kiun libron vi nuntempe legas?

usonano78,2016年7月6日の

メッセージ: 23

言語: Esperanto

usonano78 (プロフィールを表示) 2016年7月6日 19:10:50

Mi lacas pri fadenoj je dio. Do, kiun libron vi nuntempe legas?

Mi nun legas na "Plumo de plumbo" de Stephen Graham Jones. Li estas Usona indiĝenula verkisto el Teksaso. Estas deprima libro, sed estas pli komika post la eko. Unue estas moderna erao, dum kiam junuloj en rezervejo ebrias. Poste, la rakonto reiras al la 1800ajn. Tiam oni renkontas agenton de la usona reĝistaro, kiu loĝas en la samrezervejo pasinte, kaj oni sentas la komedion de la 1800aj tiam, kiam li freneziĝas kune kun la indiĝenuloj.

https://en.wikipedia.org/wiki/Ledfeather

Meŝig (プロフィールを表示) 2016年7月6日 20:09:52

Saluton!

Mi nuntempe legas "La sagaon de Egil", tradukita en esperanto el la islanda lingvo de Baldur Ragnarsson. La sagaoj estas mezepokaj prozaj epopeoj, kiuj priskribras la aventurojn de famaj vikingoj. Tiu sagao traktas pri Egil, kolerema filo de Grim la kalva, kiu poetis kaj batalis tra Islando, Norvegujo, Anglujo, Danujo, kaj la baltaj landoj.
Tiu libro estas tre bela historia atestaĵo de la tiuepoka vikinga vivmaniero, kaj tre agrabla por legi (pro la stilo, kaj pro la intereso kaj la vigleco de la scenaro).

usonano78 (プロフィールを表示) 2016年7月6日 20:17:31

Mi ne konas Ragnarsson. Li kompreneble estas esperantisto. Mi nur legis kelkajn librojn el Islando. Mi tre ŝatis La Sonorilon de Islando, de Halldor Laxness. Ĝi havis la senton de historia komedio, kiu amuzas min.

Vinisus (プロフィールを表示) 2016年7月6日 20:24:42

Nuntempe mi estas leganta la libron "VINTRA RIKOLTO" de fama brazila esperantisto Floriano Pessoa. Temas pri prelegaj kaj aliaj verkaĵoj faritaj de li dum la lastaj jardekoj. Laŭ mi tre interesa libro.

Kirilo81 (プロフィールを表示) 2016年7月6日 21:03:27

Post longega tempo mi finfine antaŭ ioma tempo eklegis la faman "Kredu min, sinjorino", de Cezaro Rosetti.
Vere amuza legaĵo kun elstara stilo, mi tre rekomendas ĝin.

Luann (プロフィールを表示) 2016年7月7日 0:08:45

Mi legas nun Tractatus Logico-Philophicus, de Ludwig Wittgenstein. Mi provis legi ĝin tri jaroj antaŭe, sed preskaŭ nenion komprenis, ĉar mi estis senscia de filozofio. Nuntempe, mi havas pli bonan konon de la temo, kaj komprenas la libron.

Temas pri la rilato de la lingvo kun la penso kaj la filozofio mem. Laŭ Wittgenstein, filozofiaj problemoj estas esence lingvaj problemoj, tamen filozofio ne havis tiam fortikan analizon de la lingvo. La aŭtoro kredis ke sia libro decidis tute la problemojn de la filozofio, sed poste li ŝanĝis sian opinion.

hilex (プロフィールを表示) 2016年7月7日 2:55:27

Mi relegas, en mi ne memoras kiun fojon, "Antikva kosmo kaj moderna scienco" de A.F.Losjev, unu el miaj ŝatataj filozofoj. Tio estas tre ampleksa fonto por pli profunda meditado. La sekvan mi intencas relegi lian "Filozofio de nomo", ankaŭ legitan multfoje antaŭe.

JoeyJoJo (プロフィールを表示) 2016年7月7日 16:09:53

Mi ĵus relegis la libron "Nokto de la Galaksia Fervojo" de MIYAZAWA Kenzi, tradukita de KONISI Gaku. Ĝi ja estas bela novelo. Mi nun tradukas libron de ITOU Ĵunĵi, "Uzumaki" aŭ "Spiralo". Mi ŝajnas esti japanofilo, ĉu ne?

Ho, kaj mi ankaŭ legas la libron "La Trilogio de Illuminatus!". Ĝi estas... strangega.

usonano78 (プロフィールを表示) 2016年7月8日 0:14:55

Kirilo81:Post longega tempo mi finfine antaŭ ioma tempo eklegis la faman "Kredu min, sinjorino", de Cezaro Rosetti.
Vere amuza legaĵo kun elstara stilo, mi tre rekomendas ĝin.
Ĉu vi havis ligilon por tiu libro? Mi nuntempe havas ian ipad. Estas aĉmaŝino. Mi tajpas per unu fingro.

kapiko (プロフィールを表示) 2016年8月20日 15:16:34

Mi ĵus relegis la libron "Nokto de la Galaksia Fervojo" de MIYAZAWA Kenzi, tradukita de KONISI Gaku. Ĝi ja estas bela novelo.
Ankaŭ mi ŝatas la libron! Ankaŭ a bildo estas tre bela, ĉu ne?
Ankaŭ li lernis Esperanton (eble vi scius ĝin).

先頭にもどる