Kiun libron vi nuntempe legas?
од usonano78, 06. јул 2016.
Поруке: 23
Језик: Esperanto
usonano78 (Погледати профил) 06. јул 2016. 19.10.50
Mi nun legas na "Plumo de plumbo" de Stephen Graham Jones. Li estas Usona indiĝenula verkisto el Teksaso. Estas deprima libro, sed estas pli komika post la eko. Unue estas moderna erao, dum kiam junuloj en rezervejo ebrias. Poste, la rakonto reiras al la 1800ajn. Tiam oni renkontas agenton de la usona reĝistaro, kiu loĝas en la samrezervejo pasinte, kaj oni sentas la komedion de la 1800aj tiam, kiam li freneziĝas kune kun la indiĝenuloj.
https://en.wikipedia.org/wiki/Ledfeather
Meŝig (Погледати профил) 06. јул 2016. 20.09.52
Mi nuntempe legas "La sagaon de Egil", tradukita en esperanto el la islanda lingvo de Baldur Ragnarsson. La sagaoj estas mezepokaj prozaj epopeoj, kiuj priskribras la aventurojn de famaj vikingoj. Tiu sagao traktas pri Egil, kolerema filo de Grim la kalva, kiu poetis kaj batalis tra Islando, Norvegujo, Anglujo, Danujo, kaj la baltaj landoj.
Tiu libro estas tre bela historia atestaĵo de la tiuepoka vikinga vivmaniero, kaj tre agrabla por legi (pro la stilo, kaj pro la intereso kaj la vigleco de la scenaro).
usonano78 (Погледати профил) 06. јул 2016. 20.17.31
Vinisus (Погледати профил) 06. јул 2016. 20.24.42
Kirilo81 (Погледати профил) 06. јул 2016. 21.03.27
Vere amuza legaĵo kun elstara stilo, mi tre rekomendas ĝin.
Luann (Погледати профил) 07. јул 2016. 00.08.45
Temas pri la rilato de la lingvo kun la penso kaj la filozofio mem. Laŭ Wittgenstein, filozofiaj problemoj estas esence lingvaj problemoj, tamen filozofio ne havis tiam fortikan analizon de la lingvo. La aŭtoro kredis ke sia libro decidis tute la problemojn de la filozofio, sed poste li ŝanĝis sian opinion.
hilex (Погледати профил) 07. јул 2016. 02.55.27
JoeyJoJo (Погледати профил) 07. јул 2016. 16.09.53
Ho, kaj mi ankaŭ legas la libron "La Trilogio de Illuminatus!". Ĝi estas... strangega.
usonano78 (Погледати профил) 08. јул 2016. 00.14.55
Kirilo81:Post longega tempo mi finfine antaŭ ioma tempo eklegis la faman "Kredu min, sinjorino", de Cezaro Rosetti.Ĉu vi havis ligilon por tiu libro? Mi nuntempe havas ian ipad. Estas aĉmaŝino. Mi tajpas per unu fingro.
Vere amuza legaĵo kun elstara stilo, mi tre rekomendas ĝin.
kapiko (Погледати профил) 20. август 2016. 15.16.34
Mi ĵus relegis la libron "Nokto de la Galaksia Fervojo" de MIYAZAWA Kenzi, tradukita de KONISI Gaku. Ĝi ja estas bela novelo.Ankaŭ mi ŝatas la libron! Ankaŭ a bildo estas tre bela, ĉu ne?
Ankaŭ li lernis Esperanton (eble vi scius ĝin).