去目錄頁

Something to do

anton_cig, 2016年8月25日

讯息: 3

语言: Esperanto

anton_cig (显示个人资料) 2016年8月25日下午9:24:15

Kiel traduki al Esperanto anglajn frazojn "something to do", "issues to check", "nothing to hide" k. t. p.?

Altebrilas (显示个人资料) 2016年8月25日下午10:52:44

laŭ la kunteksto per adjektivoj kun -ind / -end / -ebl sufiksoj.

io farinda (interesa aktiveco)
io farenda (deviga tasko)
io farebla (ebla okupiĝo)

opalo (显示个人资料) 2016年8月25日下午10:53:23

Ĝenerale, oni simple aldonas infinitivon, kun aŭ sen por:

Mi bezonas ion (por) fari.

Ni havas problemetojn (por) kontroli.
Ekzistas demandoj (por) konsideri.

Ni havas nenion (por) kaŝi.
Ni havas nenion kaŝindan.


Oni ankaŭ povas aldoni substantivon kun por (kaj tio estas kutimo se la aganto ŝanĝiĝas):

Ni havas demandojn por via konsiderado.

回到上端