Til indholdet

Esperanto ne estas neŭtrala

af Alkanadi, 27. nov. 2016

Meddelelser: 41

Sprog: Esperanto

robbkvasnak (Vise profilen) 17. jan. 2017 19.10.09

Memkompreneble la vorto "neŭtrala" havas multajn signifojn kaj lingvo per si mem - ĉar ĝi ne estas kunvola estaĵo - ne povas esti "neŭtrala" aŭ "malneŭtrala". La sinteno de Esperantistoj povas esti partiema en kelkaj punktoj sed la celo de esperanto estas kunligi la homaron sen vundi aŭ domaĝi iujn lingvojn - memkompreneble en la demando pri lingvoj tio ne estas neŭtrala pozicio. Sed oni devas ankaŭ demandi: ĉu nuda neŭtraleco en ĉiuj punktoj estas virto aŭ malvirto. Mi kredas ke la plej multaj esperantistoj, kiam ili diras ke esperanto estas neŭtrala, volas diri ke la uzo de Esperanto ne donas avantaĝon al iu ajn aparta etno.
La uzo de lingvo estas tute alia demando. La uzo de "bonsona" angla lingvo - do la angla parolata kiel denaskaj parolantoj uzas la lingvon - multokaze spegulas anglosaksonan kulturon.

Tilbage til start