ورود به محتوا

Je kio kulpas Vajnŝtejn?

از Fuzzy, 28 نوامبر 2017

پست‌ها: 53

زبان: Esperanto

Fuzzy (نمایش مشخصات) 28 نوامبر 2017،‏ 7:30:01

Mi ne povas kompreni -- je kio oni kulpigas Vajnŝtejn'on? Li ja neniun seksperfortis, ĉu ne?

Fuzzy (نمایش مشخصات) 28 نوامبر 2017،‏ 8:26:15

Ĉu estas tio?:
According to the women's reports, Weinstein would invite young actresses or models into a hotel room or office on the pretext of discussing their career, and then demand massages or sex
Ĉu estas malleĝa inviti aktorinojn en hotelon por seksumi kun ili sen perforto?

Metsis (نمایش مشخصات) 28 نوامبر 2017،‏ 12:17:22

Eble ne rekte kontraŭ iu leĝo, sed certe kontraŭ moro, se oni havas ia superan pozicion, potencon, kiun oni ekspluatas kaj per kiu oni ĉantaĝas. Ĉi-okaze temis pri, ke li povis bari karieron, se virinoj ne konsentis.

Fuzzy (نمایش مشخصات) 28 نوامبر 2017،‏ 13:27:20

Se la aktorinoj seksumadis kun Vajnŝtejn por helpi al siaj karieroj, tiam ili mem uzis la seksumadon kun gravulo por gajni advantaĝon super aliaj, pli bonmoralaj aktorinoj, kiuj rifuzis fiseksrilatojn.
Ĉu ne?
Do la aktorinoj kulpas pli multe ol Vajnŝtejn, kaj devas pardonpeti kaj redoni ĉiujn siajn premiojn, gajnitajn per helpo de Vajnŝtejn.

vincas (نمایش مشخصات) 28 نوامبر 2017،‏ 13:46:29

Fuzzy:....
Ho, kara Fuzzy, kie vi estis? Ĉu vi militis kontraŭ faŝistoj en orienta Ukrainio? Ĉu vi estas sana ne vundita? Vi tiom multe devas rankonti. Tiuj damnitaj faŝistoj mortpafis multe da rusoj tie. Estu singardema kaj skribu en lernu.net pli ofte.

Fuzzy (نمایش مشخصات) 28 نوامبر 2017،‏ 13:49:05

dankon vincas! Tre agrable vidi vian zorgon pri mia sano!
Sed estu trankvila, mi nenie militas. Mi loĝas en mia domo kaj laboras en mia laborejo. Ĉio bonas, ĉiuj sanas.
Kiel fartas vi?

Vestitor (نمایش مشخصات) 28 نوامبر 2017،‏ 22:13:27

Lia intenco eble estis inviti aktorinojn en hotelo-ĉambrojn por seksrilatoj, sed tio ne estis ilia intencoj. La problemo estas li mensogis pri lia intencojn. Nuntempe, li ne estas konsiderata "kulpa", sed estas multaj akuzoj kontraŭ lin - inkluzive seksperforto, seksa sturmo kaj profesia miskonduto. Li misuzis sian potencan pozicion. Ne estas fumo sen fajro.

Fuzzy (نمایش مشخصات) 29 نوامبر 2017،‏ 7:15:05

La problemo estas li mensogis pri lia intencojn
-- tute ne, li ja faris tion, kion promesis al la aktorinoj -- li vere helpis al iliaj karieroj. Do la intencoj estis egalaj -- li deziris seksrilatojn, ili deziris lian helpon. Mi ne scias kiu pli aĉas en tia situacio.
Li misuzis sian potencan pozicion
-- prave, sed li evidente estis delogata de la plej seksallogaj virinoj en la mondo! Ĉu ne estas li viktimo de tiuj malĉastulinoj, kiuj finfine akiris gloron kaj monon per tute malmoralaj metodoj?
Ne estas fumo sen fajro
-- sed kio pri la "presumpcio de senkulpeco"? Kial ĝi ne estas aplikata en tiu kazo?

Roch (نمایش مشخصات) 29 نوامبر 2017،‏ 8:00:02

Tio estas juĝado de kondutoj por plibonigi la socion:

https://www.nytimes.com/interactive/2017/11/10/us/...

بازگشت به بالا