Uzamčeno
Příspěvky: 17
Jazyk: Esperanto
nornen (Ukázat profil) 6. prosince 2017 3:24:36
DuckFiasco:Oni ne povas diri "kioj", kaj neniu alia tabelvorta serio estas tia. Temas pri simpla eraro pro esceptaj formoj kiel neniigi.
Zamenhof:Lia potenco konsistas el diversaj ioj, el kiuj ĉiu aparte per si mem estas ne grava, sed ĉiuj kune donas al li grandan forton
DuckFiasco (Ukázat profil) 6. prosince 2017 3:54:01
Ankoraŭ restas vere, ke "ĉio" havas la radikon "ĉio" kaj ne "ĉi-", por ne miskomprenigi aliajn.
sergejm (Ukázat profil) 6. prosince 2017 4:40:57
Mallonge, neniu malpermesis uzi 'ioj' multenombre. Sed kutime oni ne uzas 'ioj' ĉar aro da ioj estas unu io.
Sed iam, kiel en la citita frazo de Zamenhof, oni nepre uzas 'ioj'. 'Diversa io' ununombre ja sonas strange, ĉu ne?
Kirilo81 (Ukázat profil) 6. prosince 2017 11:30:58
Metsis:nornen:Jes, PIV eraras. La tabelvortoj en la Fundamento, kie aperas ' por disigi la morfemojn, estas sinkronie klare neanalizeblaj.
Hmm, kial do PIV montras suprenstrekon en la vorto ĉio, se ĝi estas atoma? Ĉu PIV eraras?
La vorto neniigi estas kontraŭregulaĵo, kiu estas tolerata, ĉar ĝi jam antaŭ la Fundamento enradikiĝis.
amigueo (Ukázat profil) 9. prosince 2017 18:00:46
amigueo (Ukázat profil) 11. prosince 2017 19:30:12
nenifari, tiajxo, aliel... estas ekzemploj de neperfekto fermiteca
laux mi, efiko de nur memorhelpa kunmetsistemo estas grafitieska kaj prekara, kaj tendenco natura estas apertigi gxin tute, per KIU simpla rimedo?
esperante ankoraux oni ne ludis per akcento kiel diakrito, ankoraux ne estas infiksoj ...
sed plejofte vortfinajxo rolas diakriton
ekz (tre ofta kunmetkvizo)
sensenco: ajxo sen senco
sénsenco aux sen'senco: senco de seni
cxu mankas gxenerala sistemo por integri koincidojn kiam disimuli ne suficxas??
Metsis (Ukázat profil) 12. prosince 2017 8:24:23
i/ti/ki/ĉi/neni + o/u/a/es/e/en/el/om/al/am
alivorte, ke "ĉi" estus ia prefikso. Sed la korekta formo estas
–/t/k/ĉ/nen + i + o/u/a/es/e/en/el/om/al/am
en kiu oni vidas, ke ne ekzistas iaj prefiksoj.
Aliflanke ekzistas vera prefikso "ĉi-", kiun havas kontraŭan sencon, ol kiel la tabelvortan komencan "ĉi" havas.
Mi dankas al la partoprenantoj.