前往目錄

Amato aŭ amatino?

貼文者: SrBlackMax, 2018年7月16日

訊息: 11

語言: Esperanto

SrBlackMax (顯示個人資料) 2018年7月16日下午8:44:38

Saluton,
Mi volas traduki kanto. Ĉi tiu kanto havas vorton kiu signifas "Virino kiu estas amata". Mi pensis unue ke mi povis uzi "amato" ĉar ĝi signifas "persono kiu estas amata" sed mi volas scii se mi povas uzi ĝin ankaŭ kiam mi volas diri "Virino kiu estas amata". Ĉu mi debus uzi "Amato" aŭ "Amatino"?
Dankon.

sergejm (顯示個人資料) 2018年7月16日下午10:58:49

Amatino - estas virino, kiun iu (viro) amas
Amato - kutime estas viro, sed povas esti sekse neŭtrala.
La amata - sendube estas sekse neŭtrala.
Geamatoj - amato + amatino

Metsis (顯示個人資料) 2018年7月17日上午10:38:00

Mi komprenis, ke kiam oni tradukas kantojn, oni prefere elektas vortojn kun egala nombro da silaboj, kiel en la origina kantao, por konservi takton. sergejm havas bonajn alternativojn.

SrBlackMax (顯示個人資料) 2018年7月17日下午2:36:18

sergejm:Amatino - estas virino, kiun iu (viro) amas
Amato - kutime estas viro, sed povas esti sekse neŭtrala.
La amata - sendube estas sekse neŭtrala.
Geamatoj - amato + amatino
Dankom

SrBlackMax (顯示個人資料) 2018年7月17日下午2:36:33

sergejm:Amatino - estas virino, kiun iu (viro) amas
Amato - kutime estas viro, sed povas esti sekse neŭtrala.
La amata - sendube estas sekse neŭtrala.
Geamatoj - amato + amatino
Dankon

SrBlackMax (顯示個人資料) 2018年7月17日下午2:45:11

Metsis:Mi komprenis, ke kiam oni tradukas kantojn, oni prefere elektas vortojn kun egala nombro da silaboj, kiel en la origina kantao, por konservi takton. sergejm havas bonajn alternativojn.
Tio estis kion mi volis fari sed mia problemo estas ke mi volas uzi vortojn kiuj havas precizajn signifojn.
Ĉi tiu kanto direktiĝas al virino kiu estis la koramikino de la kantisto.
Pro tiu kialo mi volis scii kiu vorto estis pli korekta "amato" aŭ "amatino"

sergejm (顯示個人資料) 2018年7月18日上午4:57:54

Uzu "amatino". Se estas troa silabo, uzu "amata" - sekse neŭtrala.

mimoprobegal (顯示個人資料) 2018年7月18日上午7:41:29

io diras al mi, ke ĉiuj verboj, participoj kaj eĉ adverbaj participoj en E-to ne havas genron (seksan signifon).
ĉu mi eraras?

Metsis (顯示個人資料) 2018年7月18日上午10:45:29

Vi pravas, ke neniu gramatika sekso ekzistas. Sed estas kelkaj vortoj – plejparte temas pri membroj de homa familio – kiuj sen ina sufikso estas supozitaj esti viraj. Oni diskutadas ĉi tiun temon daŭre ĉi tie en Lernu, vd. ekz-e ĉi tiun.

jes: patro → patrino
ne: patro → virpatro aŭ patriĉo

sed kelkaj (inkl. mi) akceptas: patro → gepatro (unu el gepatroj, egalas kiu)

sergejm (顯示個人資料) 2018年7月18日下午7:10:10

Metsis:Vi pravas, ke neniu gramatika sekso ekzistas.
Anstataŭ ĉiu substantivo oni povas diri li/ŝi/ĝi - do fakte substantivoj havas gramatikan genron, sed iuj estas m/f.
Sed se oni akceptas ri - tio estas iom rompita.
Sed adjektivoj ne havas gramatikan genron.

回到上端