訊息: 31
語言: Esperanto
HappyMilkxD (顯示個人資料) 2019年11月12日下午6:48:14
Iom da kunteksto: mi tradukantas Dwarf Fortress al Esperanto. Ĝi estas vidludo fama pro sia komplekso. Ĝi havas ampleksan liston de bestoj, oni povas melki multajn bestojn (inkluzive la porko, la boaco kaj la dromedaro!), kaj la substancoj povas esti en ajn de la tri materiaj statoj ("frosta" por la lakto, "fandata" por la fromaĝo, kaj "bolanta" por ambaŭ). Tiel, mi devas traduki ĉenojn kiel "frozen cow's milk".
sergejm (顯示個人資料) 2019年11月12日下午7:20:50
Se temas pri lakto, ĝi estas frost(it)a bovinlakto.
Zam_franca (顯示個人資料) 2019年11月12日下午7:21:50
Mi dirus la jenajn vortojn : "Frosta bova lakto" sed "[...] bovlakto" ankaŭ estas korekta, laŭ mi.
Diri "Mi tradukantas" certe estas korekta, sed ŝajnas stranga al mi. Ne gravas, mi ne estas la akademio.
Zam_franca (顯示個人資料) 2019年11月12日下午7:23:16
sergejm:Ĉu ĝi ne estas bovino de frosta lakto => frostlakta bovino ?Nu, en la originala angla frazo, eble.
HappyMilkxD (顯示個人資料) 2019年11月12日下午9:25:22
sergejm:Ĉu ĝi ne estas bovino de frosta lakto => frostlakta bovino ?Pardonu min! Mi skribis la angla frazon malkorekte. Ĝi estas "frozen cow's milk". Mi korektis mian afiŝon.
sergejm:Se temas pri lakto, ĝi estas frost(it)a bovinlakto.Hmmm... Mi konsultis la Reta Vortaro, kaj mi lernis ke ekzistas "frostiĝi" kaj "glaciiĝi". Mi konjektas ke tio estas la korekta vorto (?)
Zam_franca, dankon por via korekto. La uzado de la akuzativo estas malfacila por mi. Mi korektis mian afiŝon.
nornen (顯示個人資料) 2019年11月12日下午9:45:22
HappyMilkxD:Se la lakto frostas, ĉar ĝi mem frostiĝis sen fremda helpo: frostiĝinta lakto.sergejm:Se temas pri lakto, ĝi estas frost(it)a bovinlakto.Hmmm... Mi konsultis la Reta Vortaro, kaj mi lernis ke ekzistas "frostiĝi" kaj "glaciiĝi". Mi konjektas ke tio estas la korekta vorto (?)
Se la lakto frostas, ĉar iu aŭ io frostigis ĝin: frostigita lakto.
Se la lakto frostas, kaj ne estas interese, kiel ĝi ekfrostis: frosta lakto.
Mi preferus la lastan varianton.
HappyMilkxD (顯示個人資料) 2019年11月13日上午12:24:51
nornen:Bone! Mi kredas, ke estas neklara, kio frostigas la lakton, tiel mi uzos "frosti". Sed, ĉar la lakto ne estas komence frosta, eble "frostita" estas pli ĝusta (?).
Se la lakto frostas, ĉar ĝi mem frostiĝis sen fremda helpo: frostiĝinta lakto.
Se la lakto frostas, ĉar iu aŭ io frostigis ĝin: frostigita lakto.
Se la lakto frostas, kaj ne estas interese, kiel ĝi ekfrostis: frosta lakto.
nornen (顯示個人資料) 2019年11月13日上午12:53:27
HappyMilkxD:"Frosti" estas netransitiva kaj tial "frostita" ne ekzistas.nornen:Bone! Mi kredas ke ĝi estas neklara kio frostas la lakton, tiel mi uzos "frosti". Sed, ĉar la lakto ne estas komence frosta, eble "frostita" estas pli ĝusta (?).
Se la lakto frostas, ĉar ĝi mem frostiĝis sen fremda helpo: frostiĝinta lakto.
Se la lakto frostas, ĉar iu aŭ io frostigis ĝin: frostigita lakto.
Se la lakto frostas, kaj ne estas interese, kiel ĝi ekfrostis: frosta lakto.
Mi kredas, ke estas neklare, kio frostigas la lakton...
sergejm (顯示個人資料) 2019年11月13日上午3:11:52
'frosta': 'frosta vetero'
'frozen' estas 'frostigita'. Sed eblas 'frostiĝinta'
"cow's" estas 'de bovino', 'bovina'. Ĉu gravas uzi '-in-'?
HappyMilkxD (顯示個人資料) 2019年11月13日下午3:17:43
sergejm:Ĉu gravas uzi '-in-'?En Vikipedio, mi legis la frazon "bova lakto", sen "-in". Mi konjektas ke, ĉar la lakto estas produktata ĉiam de la inoj, la inkludado de "-in" estas redunda.
nornen:Mi kredas, ke estas neklare, kio frostigas la laktonDankon por vian korekton!